< Josuo 7 >
1 Sed la Izraelidoj pekis kontraŭ la anatemo: Aĥan, filo de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda, prenis el la anatemitaĵo, kaj la kolero de la Eternulo ekflamis kontraŭ la Izraelidoj.
以色列子民在應毀滅之物上犯了罪;那是因為猶大支派中,則辣黑的曾孫,匝貝狄的孫子,加爾米的兒子阿干,取了應毀滅之物,上主對以色列子民發了大怒。
2 Kaj Josuo sendis virojn el Jeriĥo al Aj, kiu estis apud Bet-Aven, oriente de Bet-El, kaj li diris al ili jene: Iru kaj esplorrigardu la landon. Kaj la viroj iris kaj esplorrigardis Ajon.
若蘇厄從耶利哥派人到哈依去,──這城位於貝特耳東方貝特阿文附近──吩咐他們說:「你們上去,偵察那地。」那些人便上去偵察了哈衣。
3 Kaj ili revenis al Josuo, kaj diris al li: Ne iru la tuta popolo, nur du mil aŭ tri mil viroj iru kaj venkobatu Ajon; ne lacigu tien la tutan popolon, ĉar ili estas malgrandnombraj.
他們回來對若蘇厄說:「不需要眾百姓都上去,只派兩三人去攻打哈依就夠了,不必勞動全體百姓,因為他們人數不多。」
4 Kaj iris tien el la popolo ĉirkaŭ tri mil viroj; sed ili forkuris de antaŭ la loĝantoj de Aj.
這樣百姓中約有三千人上去攻打哈依,不料他們由哈依人面前避跑了。
5 Kaj la loĝantoj de Aj mortigis el ili tridek ses homojn, kaj persekutis ilin de la pordego ĝis Ŝebarim, kaj venkobatis ilin sur la deklivo de la monto; kaj malkuraĝiĝis la koro de la popolo kaj fariĝis kiel akvo.
哈依人出擊,殺了他們約有三十六人,從城門前追擊他們,直追到舍巴陵,在斜坡上又殺敗了他們,因此百姓的勇氣像水一樣消散了。
6 Tiam Josuo disŝiris siajn vestojn, kaj ĵetis sin vizaĝaltere antaŭ la keston de la Eternulo, restante tiel ĝis la vespero, li kaj la plejaĝuloj de Izrael; kaj ili ŝutis polvon sur siajn kapojn.
若蘇厄撕破自己自己的衣服,和以色列的長老,在上主約櫃前俯伏在地,一直到晚上,各在頭上撒上灰土。
7 Kaj Josuo diris: Ho, mia Sinjoro, Eternulo, kial Vi transirigis ĉi tiun popolon trans Jordanon, por transdoni nin en la manon de la Amoridoj, por pereigi nin? ho, kial ni ne restis sur tiu flanko de Jordan?
若蘇厄說:「唉,我主上主! 你為什麼領這百姓渡過約旦河,是為將我們交於阿摩黎人手中,讓我們消滅嗎﹖巴不得我們住在約旦河那邊倒好!
8 Ho, mia Sinjoro! kion mi povas diri, post kiam Izrael turnis sian dorson al siaj malamikoj?
唉我主! 以色列人既然由敵人前轉身逃跑,我還說什麼呢﹖
9 Kiam aŭdos la Kanaanidoj kaj ĉiuj loĝantoj de la lando, ili ĉirkaŭos nin kaj ekstermos nian nomon de sur la tero; kaj kion Vi faros por Via granda nomo?
當客納罕人和這地方所有的居民聽說這事,必來圍攻我們,從地上將我們的名字抹去,那時你對你的大名要怎樣辦呢。」
10 Tiam la Eternulo diris al Josuo: Leviĝu! por kio vi ĵetis vin vizaĝaltere?
上主對若蘇厄說:「起來,為什麼老是伏在地上﹖
11 Izrael pekis, kaj ili agis kontraŭ Mia interligo, kiun Mi donis al ili, kaj ili prenis el la anatemitaĵo, kaj ŝtelis, kaj mensoge neis, kaj metis inter siajn vazojn.
以色列犯了罪,違背了我在盟約上給他們規定的,取了應毀滅之物,又偷又騙,並將應毀滅之物放在自己行囊裏。
12 Tial la Izraelidoj ne povos rezisti antaŭ siaj malamikoj, sian dorson ili turnos al siaj malamikoj, ĉar ili falis sub anatemon; Mi ne estos plu kun vi, se vi ne malaperigos la anatemitaĵon el inter vi.
以色列所以扺擋不了敵人,由敵人前轉身逃跑,是因為他們成了應詛咒,除非你們將那應毀滅之物,由你們中間除掉,我不再與你們同在。
13 Leviĝu, sanktigu la popolon, kaj diru: Sanktigu vin por morgaŭ; ĉar tiel diris la Eternulo, Dio de Izrael: Anatemitaĵo estas inter vi, Izrael; vi ne povos rezisti antaŭ viaj malamikoj, ĝis vi forigos la anatemitaĵon el inter vi.
起來,叫百姓聖潔自己,吩咐他們說:你們明天要聖潔自己,因為上主以色列的天主這樣說:以色列! 你們中間有應毀滅之物,除非將應毀滅之物,由你們中間除掉,你們決抵擋不住敵人
14 Kaj vi aliros matene laŭ viaj triboj; kaj la tribo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la familioj; kaj la familio, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ la domoj; kaj la domo, kiun montros la Eternulo, aliros laŭ apartaj homoj.
所以明早你們應按支派前來。上主使那支派中籤,這支派的宗族都應前來;上主使那宗族中籤,這家族的宗族都應前來;上主使那家室中籤,這家的男子應一個一個地前來。
15 Kaj tiun, ĉe kiu montriĝos la anatemitaĵo, oni forbruligu per fajro, lin kaj ĉion, kio apartenas al li; ĉar li agis kontraŭ la interligo de la Eternulo, kaj ĉar li faris malnoblaĵon en Izrael.
若藏有應毀滅之物火人中了籤,他和他所有的一切都應用火焚燒,因為他違犯了上主的約定,在以色列中間做了糊塗的事。」
16 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj alirigis Izraelon laŭ liaj triboj; kaj la montro falis sur la tribon de Jehuda.
若蘇厄清早起來,命以色列按著支派一一前來,猶大支派中了籤。
17 Kaj li alirigis la tribon de Jehuda, kaj la montro falis sur la familion de la Zeraĥidoj; kaj li alirigis la familion de la Zeraĥidoj laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Zabdin.
他叫猶大支派前來,則辣黑宗族中了籤;遂叫則辣黑宗族前來,則貝狄家室前來,宗族中了籤;
18 Kaj li alirigis lian domon laŭ apartaj homoj, kaj la montro falis sur Aĥanon, filon de Karmi, filo de Zabdi, filo de Zeraĥ, el la tribo de Jehuda.
此後,又叫他的家室前來,叫男丁一個一個地前來,阿干中了籤──阿干是加爾米的兒子,加爾米是匝貝狄的兒子,匝貝狄是則辣黑的兒子,屬猶大支派。
19 Tiam Josuo diris al Aĥan: Mia filo! donu gloron al la Eternulo, Dio de Izrael, kaj faru al Li konfeson, kaj diru al mi, kion vi faris; ne kaŝu antaŭ mi.
若蘇厄遂對阿干說:「我兒,你應歸光榮於上主,以色列的天主,向衪認罪。請告訴我,你作了什麼事,不要隱瞞我。」
20 Kaj Aĥan respondis al Josuo, kaj diris: Efektive, mi pekis antaŭ la Eternulo, Dio de Izrael, kaj tiel kaj tiel mi faris.
阿干回答若蘇厄說:「我實在得罪了上主,以色列的天主。我是如此這般作的;
21 Mi vidis inter la militakiraĵo belan Ŝinaran mantelon, kaj ducent siklojn da arĝento, kaj unu stangeton da oro, havantan la pezon de kvindek sikloj, kaj mi ekdeziris ilin kaj prenis ilin; kaj nun ili estas kaŝitaj en la tero meze de mia tendo, kaj la arĝento estas sub tio.
我在戰利品中,見了一件美麗的史納爾外氅,二百「協刻耳」銀子,一條重五十「協刻耳」的金條,我因貪愛便拿走了,現在藏在我帳幕中的地下,銀子在這些東西的下面。」
22 Kaj Josuo sendis senditojn, kaj ili kuris en la tendon; kaj montriĝis, ke tio estas kaŝita en lia tendo kaj la arĝento estas sub tio.
若蘇厄即刻派差役跑到他帳幕裏面,果然那些東西在帳幕內藏著,銀子在下面。
23 Kaj ili prenis tion el meze de la tendo, kaj alportis al Josuo kaj al ĉiuj Izraelidoj, kaj elmetis tion antaŭ la Eternulo.
差役便從帳幕裏拿出來,帶到若蘇厄和所有以色列子民那裏,擺在上主面前。
24 Kaj Josuo kune kun la tuta Izrael prenis Aĥanon, filon de Zeraĥ, kaj la arĝenton kaj la mantelon kaj la stangeton da oro, kaj liajn filojn kaj liajn filinojn, kaj liajn bovojn kaj liajn azenojn kaj liajn ŝafojn, kaj lian tendon, kaj ĉion, kio apartenis al li, kaj elkondukis ilin en la valon Aĥor.
若蘇厄和所有以色列人,將則辣黑的曾孫阿干和那銀子、外氅、金條,並他的子女、牛、驢、羊、帳幕,以及他所有的一切,都帶到阿苛爾山谷。
25 Kaj Josuo diris: Pro tio, ke vi malĝojigis nin, la Eternulo malĝojigos vin en ĉi tiu tago. Kaj la tuta Izrael mortigis lin per ŝtonoj; kaj oni forbruligis ilin per fajro, kaj ĵetis sur ilin ŝtonojn.
若蘇厄說:「你為什麼給我們招來禍患﹖今天上主必要叫你招禍。」以色列民眾於是用石頭將他砸死。眾人用石頭砸死以後,將一切用火燒了。
26 Kaj oni amasigis super li grandan amason da ŝtonoj, kiu restis ĝis hodiaŭ. Kaj malaperis la flama kolero de la Eternulo. Pro tio tiu loko havas la nomon valo Aĥor ĝis hodiaŭ.
以後,又在阿干身上堆上了一大堆石頭,這堆石頭一直存到今日;上主於是撤回了盛怒,因此那地方直到今日叫做阿苛爾山谷。