< Josuo 5 >
1 Kaj kiam ĉiuj reĝoj de la Amoridoj, kiuj loĝis transe de Jordan okcidente, kaj ĉiuj reĝoj de la Kanaanidoj, kiuj loĝis apud la maro, aŭdis, ke la Eternulo elsekigis la akvon de Jordan antaŭ la Izraelidoj, ĝis ili transiris, tiam ektimis ilia koro, kaj ili ne havis plu kuraĝon antaŭ la Izraelidoj.
住在約旦河西岸所有的阿摩黎人的王子,和所有靠近海濱的客納罕人的王子,一聽見上主使約旦河水在以色列子民面前乾涸了,直到他們都過了河,無不膽戰心驚,面對以色列子民,個個嚇得魂不附體。
2 En tiu tempo la Eternulo diris al Josuo: Faru al vi ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidu la Izraelidojn denove, duan fojon.
那時上主對若蘇厄說:「你應製造火石刀,再給以色列子民行割損。」
3 Kaj Josuo faris al si ŝtonajn tranĉilojn, kaj cirkumcidis la Izraelidojn sur la monteto Aralot.
若蘇厄就製造了火石刀,在阿辣羅特山丘給以色列子民行了割損。
4 Kaj jen estas la kaŭzo, pro kiu Josuo cirkumcidis: la tuta popolo, kiu eliris el Egiptujo, la virseksuloj, ĉiuj militkapablaj, mortis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo;
若蘇厄行割損的原因,是因為由埃及出來的眾,所有能作戰的男子,出埃及後,都死在曠野的路上。
5 ĉar cirkumcidita estis la tuta popolo, kiu eliris; sed ĉiuj, kiuj naskiĝis en la dezerto, sur la vojo, kiam ili iris el Egiptujo, ne estis cirkumciditaj.
出離埃及的百姓,都受過割損,但在離開埃及以後,生於曠野路途的百姓,都沒有受過割損。
6 Ĉar dum kvardek jaroj la Izraelidoj iris en la dezerto, ĝis la tuta popolo militkapabla, kiu eliris el Egiptujo, elmortis, pro tio, ke ili ne obeis la voĉon de la Eternulo; al ili la Eternulo ĵuris, ke Li ne montros al ili la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al iliaj patroj, ke Li donos al ni landon, en kiu fluas lakto kaj mielo.
以色列百姓在曠野裏漂泊了四十年,直到全民眾,即出離埃及能作的男子都去了世,因為他們沒有聽從上主的話,所以上主曾向他們起誓,決不讓他們看到上主向他們的祖先起誓,要賜給我們的那流奶流蜜的地方。
7 Iliajn filojn Li starigis anstataŭ ili. Tiujn Josuo cirkumcidis; ĉar ili estis necirkumciditaj, ĉar oni ne cirkumcidis ilin dum la vojo.
但為接替他們,上主興起了他們的子孫,就給他們行了割損,──他們仍有包皮,因為他們在路沒有受過割損。
8 Kaj kiam estis finita la cirkumcidado de la tuta popolo, ili restis sur sia loko en la tendaro, ĝis ili resaniĝis.
民眾全受了割損以後,便往在營中,直到痊愈。
9 Kaj la Eternulo diris al Josuo: Hodiaŭ Mi derulis de vi la hontindaĵon de Egiptujo. Kaj tiu loko ricevis la nomon Gilgal ĝis hodiaŭ.
上主於是對若蘇厄說:「今天我由你們割去了埃及的羞恥。」於是,那地方直到今天叫作基耳加耳。
10 Kaj la Izraelidoj staris tendare en Gilgal, kaj faris la Paskon en la dek-kvara tago de la monato vespere sur la stepo de Jeriĥo.
以色列子民在基耳加耳紮了營;正月十四日晚上,在耶利哥平原舉行了逾越節。
11 Kaj ili manĝis el la produktoj de la tero en la sekvanta tago post la Pasko, macojn kaj rostitajn grajnojn en la sama tago.
逾越節次日,他們吃了當地的出產,即在那一天,吃了無酵餅和烤的麥子。
12 Kaj la manao ĉesis fali en la sekvanta tago, post kiam ili manĝis el la produktoj de la tero; kaj la Izraelidoj ne plu havis manaon, sed ili manĝis la produktojn de la lando Kanaana en tiu jaro.
他們吃了當地出產的次日,「瑪納」就停止了。以色列子民既沒有了「瑪納」,那年就以客納罕地的出產為生。
13 Kaj okazis, ke kiam Josuo estis apud Jeriĥo, li levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen viro staras antaŭ li kaj en sia mano li tenas nudigitan glavon. Kaj Josuo aliris al li, kaj diris al li: Ĉu vi estas nia, aŭ ĉu el niaj malamikoj?
當若蘇厄走近耶利哥時,舉目一望,看見一個人立在他前面,手拿脫鞘的刀。若蘇厄走近那人面前問他說:「你是我們的人,還是我們仇敵的人﹖」
14 Kaj tiu diris: Ne, mi estas militestro de la Eternulo, mi nun venis. Tiam Josuo ĵetis sin vizaĝaltere kaj faris adoron, kaj diris al li: Kion mia sinjoro diros al sia sklavo?
那人回答說:「不,我是上主軍旅的元帥,剛來到這裏。」若蘇厄便俯伏在地,向他下拜說:「我主有什麼事要指示自己的僕人呢﹖」
15 Kaj la militestro de la Eternulo diris al Josuo: Demetu viajn ŝuojn de viaj piedoj; ĉar la loko, sur kiu vi staras, estas sankta. Kaj Josuo faris tiel.
上主軍旅的元帥對若蘇厄說:「將你腳上鞋脫下,因為你站的地方是聖地。」若蘇厄便照著做了。