< Josuo 3 >
1 Kaj Josuo leviĝis frue matene, kaj ili elmoviĝis de Ŝitim kaj alvenis al Jordan, li kaj ĉiuj Izraelidoj, kaj ili tradormis tie la nokton, antaŭ ol transiri.
И воста заутра Иисус, и воздвигошася из Саттина, и приидоша до Иордана той и вси сынове Израилевы, и сташа тамо прежде неже прейти.
2 Kaj post paso de tri tagoj la oficistoj iris tra la tendaro,
И бысть по триех днех, проидоша книгочия чрез полк,
3 kaj ordonis al la popolo, dirante: Kiam vi ekvidos la keston de interligo de la Eternulo, via Dio, kaj la pastrojn Levidojn, kiuj portas ĝin, tiam ekmoviĝu de viaj lokoj kaj iru post ili.
и заповедаша людем, глаголюще: егда узрите кивот завета Господа Бога нашего, и жерцы нашя, и левиты воздвизающыя его, да воздвигнетеся и вы от мест ваших и пойдете вслед его:
4 Sed inter vi kaj ĝi devas esti interspaco de ĉirkaŭ du mil ulnoj da mezuro; ne alproksimiĝu al ĝi, por ke vi sciu la vojon, laŭ kiu vi devas iri; ĉar vi ne iris laŭ tiu vojo antaŭe.
но подалее да будет между вами и оным, елико две тысящы лакот станете: не приближитеся к нему, да увесте путь, по немуже пойдете: не ходисте бо путем тем ни вчера, ни третияго дне.
5 Kaj Josuo diris al la popolo: Sanktigu vin, ĉar morgaŭ la Eternulo faros inter vi miraklojn.
И рече Иисус к людем: очиститеся наутрие, яко заутра сотворит в вас Господь чудная.
6 Kaj Josuo diris al la pastroj jene: Prenu la keston de interligo, kaj preteriru antaŭ la popolo. Kaj ili prenis la keston de interligo, kaj preteriris antaŭ la popolo.
И рече Иисус к жерцем: воздвигните кивот завета Господня и предидите пред людьми. И взяша жерцы кивот завета Господня и идоша пред людьми.
7 Kaj la Eternulo diris al Josuo: En ĉi tiu tago Mi komencos altigi vin antaŭ la okuloj de la tuta Izrael, por ke ili sciu, ke kiel Mi estis kun Moseo, tiel Mi estos kun vi.
И рече Господь ко Иисусу: в сей день начинаю возвышати тя пред всеми сынми Израилевыми, да уведят, якоже бех с Моисеом, тако буду и с тобою:
8 Kaj vi ordonu al la pastroj, kiuj portas la keston de interligo, dirante: Kiam vi venos al la rando de la akvo de Jordan, tiam stariĝu en Jordan.
и ныне заповеждь жерцем воздвизающым кивот завета, глаголя: егда внидете на часть воды Иордана, и во Иордане станете.
9 Kaj Josuo diris al la Izraelidoj: Aliru ĉi tien, kaj aŭskultu la vortojn de la Eternulo, via Dio.
И рече Иисус сыном Израилевым: приступите семо, и слышите слово Господа Бога вашего:
10 Kaj Josuo diris: Per tio vi ekscios, ke la vivanta Dio estas inter vi, kaj ke Li forpelos de antaŭ vi la Kanaanidojn kaj la Ĥetidojn kaj la Ĥividojn kaj la Perizidojn kaj la Girgaŝidojn kaj la Amoridojn kaj la Jebusidojn:
в сих увесте, яко Господь живяй в вас и потребляяй потребит от лица вашего Хананеа и Хеттеа, и Ферезеа и Евеа, и Гергесеа и Аморреа и Иевусеа:
11 jen la kesto de interligo de la Sinjoro de la tuta tero transiros antaŭ vi Jordanon.
се, кивот завета Господа всея земли преходит Иордан:
12 Kaj nun prenu al vi dek du virojn el la triboj de Izrael, po unu viro el ĉiu tribo.
изберите себе дванадесять мужей от сынов Израилевых, единаго от коегождо племене,
13 Kaj kiam la plandoj de la piedoj de la pastroj, kiuj portas la keston de la Eternulo, la Sinjoro de la tuta tero, haltos en la akvo de Jordan, la akvo de Jordan detiriĝos, la akvo, kiu fluas de supre; kaj ĝi stariĝos, kiel unu muro.
и будет егда почиют нози жерцев воздвизающих кивот завета Господа всея земли в воде Иордана, вода Иорданова оскудеет, вода же низтекущая станет.
14 Kaj kiam la popolo elmoviĝis el siaj tendoj, por transiri Jordanon, kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo, estis antaŭ la popolo,
И бысть егда воздвигнушася людие от кущ своих прейти Иордан, жерцы же воздвигоша кивот завета Господня пред людьми:
15 kaj kiam la portantoj de la kesto venis al Jordan, kaj la piedoj de la pastroj, kiuj portis la keston, trempiĝis en la rando de la akvo (kaj Jordan estis plena ĉe ĉiuj siaj bordoj dum la tuta tempo de rikoltado),
егда же внидоша жерцы воздвижуще кивот завета Господня во Иордан, и нози жерцев воздвизающих кивот завета Господня омочишася в части воды Иордана, Иордан же наполняшеся во вся краи своя, якоже во дни жатвы пшеницы:
16 tiam la akvo, kiu fluis de supre, haltis, stariĝis kiel unu muro, tre malproksime, ĉe la urbo Adam, kiu estas apud Cartan; kaj la akvo, kiu fluis al la maro de la stepo, al la Sala Maro, tute foriris. Kaj la popolo transiris kontraŭ Jeriĥo.
и сташа воды текущыя свыше, ста огустение едино отлучившееся далече зело зело от Адами града даже до страны Кариафиарима: низтекущая же низтече в море Аравско, в море Сланое, дондеже до конца оскуде.
17 Kaj la pastroj, kiuj portis la keston de interligo de la Eternulo, staris forte sur seka tero meze de Jordan, kaj la tuta Izrael iris trans seka tero, ĝis la tuta popolo transiris Jordanon.
И людие стояху прямо Иерихону. И сташа жерцы воздвизающии кивот завета Господня на сусе посреде Иордана: и вси сынове Израилевы прехождаху по суху, дондеже скончаша вси людие преходяще Иордан.