< Josuo 22 >
1 Tiam Josuo alvokis la Rubenidojn kaj la Gadidojn kaj la duontribon de Manase;
Da rief Josua die Rubeniter und Gaditer und den halben Stamm Manasse
2 kaj li diris al ili: Vi plenumis ĉion, kion ordonis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, kaj vi obeis mian voĉon en ĉio, kion mi ordonis al vi.
und sprach zu ihnen: Ihr habt alles gehalten, was euch Mose, der Knecht des HERRN, geboten hat, und gehorchet meiner Stimme in allem, das ich euch geboten habe.
3 Vi ne forlasis viajn fratojn dum longa tempo ĝis nun, kaj vi plenumis la deciditaĵon laŭ la ordono de la Eternulo, via Dio.
Ihr habt eure Brüder nicht verlassen eine lange Zeit her bis auf diesen Tag; und habt gehalten an dem Gebot des HERRN eures Gottes.
4 Nun la Eternulo, via Dio, donis ripozon al viaj fratoj, kiel Li diris al ili; turnu do vin nun, kaj iru al viaj tendoj sur la teron de via posedaĵo, kiun donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, transe de Jordan.
Weil nun der HERR, euer Gott, hat eure Brüder zur Ruhe gebracht; wie er ihnen geredet hat, so wendet euch nun und ziehet hin in eure Hütten im Lande eures Erbes, das euch Mose der Knecht des HERRN, gegeben hat jenseit des Jordans.
5 Sed forte penu plenumi la ordonojn kaj la instruon, kiujn donis al vi Moseo, servanto de la Eternulo, por ami la Eternulon, vian Dion, kaj iri laŭ ĉiuj Liaj vojoj kaj observi Liajn ordonojn kaj alfortikiĝi al Li kaj servi al Li per via tuta koro kaj per via tuta animo.
Haltet aber nun an mit Fleiß, daß ihr tut nach dem Gebot und Gesetz, das euch Mose, der Knecht des HERRN, geboten hat, daß ihr den HERRN, euren Gott, liebet und wandelt auf allen seinen Wegen und seine Gebote haltet und ihm anhanget und ihm dienet von ganzem Herzen und von ganzer Seele.
6 Kaj Josuo benis ilin kaj forliberigis ilin; kaj ili iris al siaj tendoj.
Also segnete sie Josua und ließ sie gehen; und sie gingen zu ihren Hütten.
7 Kaj al unu duono de la tribo de Manase Moseo donis posedaĵon en Baŝan, kaj al la dua duono Josuo donis posedaĵon kun iliaj fratoj transe de Jordan, okcidente. Kaj kiam Josuo forliberigis ilin al iliaj tendoj, li benis ilin.
Dem halben Stamm Manasse hatte Mose gegeben zu Basan; der andern Hälfte gab Josua unter ihren Brüdern diesseit des Jordans gegen Abend. Und da er sie ließ gehen zu ihren Hütten und sie gesegnet hatte,
8 Kaj li diris al ili jene: Kun granda riĉaĵo vi reiras nun al viaj tendoj, kaj kun tre granda brutaro, kun arĝento kaj kun oro kaj kun kupro kaj kun fero, kaj kun tre multe da vestoj; dividu la militakiron, kiun vi ricevis de viaj malamikoj, kun viaj fratoj.
sprach er zu ihnen: Ihr kommt wieder heim mit großem Gut zu euren Hütten mit sehr viel Vieh, Silber, Gold, Erz, Eisen und Kleidern; so teilet nun den Raub eurer Feinde aus unter eure Brüder.
9 Kaj turniĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj foriris de la Izraelidoj el Ŝilo, kiu estas en la lando Kanaana, por iri en la landon Gilead, en la landon de ilia posedaĵo, kiun ili ekposedis laŭ la ordono de la Eternulo per Moseo.
Also kehreten um die Rubeniter, Gaditer und der halbe Stamm Manasse und gingen von den Kindern Israel aus Silo, die im Lande Kanaan liegt, daß sie ins Land Gilead zögen, zum Lande ihres Erbes, das sie erbeten aus Befehl des HERRN durch Mose.
10 Kaj ili venis en la distriktojn ĉe Jordan, kiuj estas en la lando Kanaana; kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis tie altaron ĉe Jordan, altaron grandan kaj bonaspektan.
Und da sie kamen an die Haufen am Jordan, die im Lande Kanaan liegen, baueten dieselben Rubeniter, Gaditer und der halbe Stamm Manasse daselbst am Jordan einen großen, schönen Altar.
11 Kaj aŭdis la Izraelidoj: Jen la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase konstruis altaron apud la lando Kanaana, en la distriktoj de Jordan, sur la flanko de la Izraelidoj.
Da aber die Kinder Israel höreten sagen: Siehe, die Kinder Ruben, die Kinder Gad und der halbe Stamm Manasse haben einen Altar gebauet gegen das Land Kanaan, an den Haufen am Jordan, diesseit der Kinder Israel,
12 Kaj kiam la Izraelidoj tion aŭdis, tiam la tuta komunumo de la Izraelidoj kolektiĝis en Ŝilo, por iri kontraŭ ilin milite.
da versammelten sie sich mit der ganzen Gemeine zu Silo, daß sie wider sie hinaufzögen mit einem Heer.
13 Kaj la Izraelidoj sendis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead Pineĥason, filon de la pastro Eleazar,
Und sandten zu ihnen ins Land Gilead Pinehas, den Sohn Eleasars, des Priesters,
14 kaj kun li dek ĉefojn, po unu ĉefo el tribo, el ĉiuj triboj de Izrael; kaj ĉiu el ili estis estro de patrodomo inter la miloj de Izrael.
und mit ihm zehn oberste Fürsten unter den Häusern ihrer Väter, aus jeglichem Stamm Israels einen.
15 Kaj ili venis al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase en la landon Gilead, kaj ekparolis al ili, dirante:
Und da sie zu ihnen kamen ins Land Gilead, redeten sie mit ihnen und sprachen:
16 Tiel diras la tuta komunumo de la Eternulo: Kio estas ĉi tiu krimo, kiun vi faris kontraŭ la Dio de Izrael, forturniĝinte hodiaŭ de la Eternulo, konstruinte al vi altaron kaj ribelante hodiaŭ kontraŭ la Eternulo?
So läßt euch sagen die ganze Gemeine des HERRN: Wie versündiget ihr euch also an dem Gott Israels, daß ihr euch heute kehret von dem HERRN damit, daß ihr euch einen Altar bauet, daß ihr abfallet von dem HERRN?
17 Ĉu ne sufiĉas al ni la krimo pri Peor, de kiu ni ne puriĝis ĝis la nuna tago kaj pro kiu trafis frapo la komunumon de Izrael?
Ist's uns zu wenig an der Missetat Peors, von welcher wir noch auf diesen Tag nicht gereiniget sind, und kam eine Plage unter die Gemeine des HERRN,
18 Kaj vi forturniĝas nun de la Eternulo! estos tiel: hodiaŭ vi ribelas kontraŭ la Eternulo, kaj morgaŭ Li koleros kontraŭ la tuta komunumo de Izrael.
und ihr wendet euch heute von dem HERRN weg und seid heute abtrünnig worden von dem HERRN, daß er heute oder morgen über die ganze Gemeine Israel erzürne?
19 Se la lando de via posedaĵo ŝajnas al vi malpura, tiam transiru en la landon de la posedaĵo de la Eternulo, en kiu staras la loĝejo de la Eternulo, kaj prenu posedaĵon inter ni; sed kontraŭ la Eternulo ne ribelu, kaj kontraŭ ni ne ribelu, konstruante al vi altaron krom la altaro de la Eternulo, nia Dio.
Dünket euch das Land eures Erbes unrein, so kommt herüber ins Land, das der HERR hat, da die Wohnung des HERRN stehet, und erbet unter uns; und werdet nicht abtrünnig von dem HERRN und von uns, daß ihr euch einen Altar bauet außer dem Altar des HERRN, unsers Gottes.
20 Jen, Aĥan, filo de Zeraĥ, faris krimon koncerne la anatemitaĵon, kaj la kolero estis kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj ne li sola mortis pro sia krimo.
Versündigte sich nicht Achan, der Sohn Serahs, am Verbanneten, und der Zorn kam über die ganze Gemeine Israel, und er ging nicht allein unter über seiner Missetat?
21 Kaj respondis la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la duontribo de Manase, kaj diris al la milestroj de Izrael:
Da antworteten die Kinder Ruben und die Kinder Gad und der halbe Stamm Manasse und sagten zu den Häuptern und Fürsten Israels:
22 Dio de la dioj, la Eternulo, Dio de la dioj, la Eternulo, Li scias, kaj Izrael sciu; se ni agis pro ribelo aŭ por defali de la Eternulo, tiam Li ne helpu nin hodiaŭ.
Der starke Gott, der HERR, der starke Gott, der HERR, weiß, so weiß Israel auch: fallen wir ab oder sündigen wider den HERRN, so helfe er uns heute nicht.
23 Se ni konstruis al ni la altaron por tio, ke ni defalu de la Eternulo, aŭ ke ni alportu sur ĝi bruloferon kaj farunoferon, aŭ ke ni faru sur ĝi pacoferojn, tiam la Eternulo nin punu.
Und so wir darum den Altar gebauet haben, daß wir uns von dem HERRN wenden wollten, Brandopfer oder Speisopfer drauf opfern, oder Dankopfer drauf tun dem HERRN, so fordere er es.
24 Ni faris tion pro zorgo pri tio, ke morgaŭ ne diru viaj filoj al niaj filoj: Kion komunan vi havas kun la Eternulo, Dio de Izrael?
Und so wir's nicht vielmehr aus Sorge des Dinges getan haben und sprachen: Heute oder morgen möchten eure Kinder zu unsern Kindern sagen: Was gehet euch der HERR, der Gott Israels, an?
25 kiel limon inter ni kaj vi, Rubenidoj kaj Gadidoj, la Eternulo metis Jordanon; vi ne havas parton en la Eternulo. Kaj tiamaniere viaj filoj malhelpus niajn filojn respekti la Eternulon.
Der HERR hat den Jordan zur Grenze gesetzt zwischen uns und euch Kindern Ruben und Gad; ihr habt kein Teil am HERRN. Damit würden eure Kinder unsere Kinder von der Furcht des HERRN weisen.
26 Tial ni diris: Ni konstruu al ni altaron, ne por brulofero nek por aliaj oferoj,
Darum sprachen wir: Laßt uns einen Altar bauen, nicht zum Opfer noch zum Brandopfer,
27 sed nur por ke ĝi estu atesto inter ni kaj vi kaj inter niaj estontaj generacioj, ke ni havas la rajton fari servon al la Eternulo antaŭ Li per niaj bruloferoj kaj per niaj buĉoferoj kaj per niaj pacoferoj, kaj por ke ne diru viaj filoj morgaŭ al niaj filoj: Vi ne havas parton en la Eternulo.
sondern daß er ein Zeuge sei zwischen uns und euch und unsern Nachkommen, daß wir dem HERRN Dienst tun mögen vor ihm mit unsern Brandopfern, Dankopfern und andern Opfern, und eure Kinder heute oder morgen nicht sagen dürfen zu unsern Kindern: Ihr habt kein Teil an dem HERRN.
28 Kaj ni pensis: Se ili diros tion al ni kaj al niaj estontaj generacioj, tiam ni diros: Vidu la similaĵon de la altaro de la Eternulo, kiun faris niaj patroj, ne por brulofero nek por buĉofero, sed nur kiel ateston inter ni kaj vi.
Wenn sie aber also zu uns sagen würden oder zu unsern Nachkommen heute oder morgen, so könnten sie sagen: Sehet das Gleichnis des Altars des HERRN, den unsere Väter gemacht haben, nicht zum Opfer noch zum Brandopfer, sondern zum Zeugen zwischen uns und euch.
29 Malproksima de ni estas la deziro ribeli kontraŭ la Eternulo kaj defali hodiaŭ de la Eternulo, konstrui altaron por brulofero, por farunofero kaj por buĉofero, krom la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiu estas antaŭ Lia tabernaklo.
Das sei ferne von uns, daß wir abtrünnig werden von dem HERRN, daß wir uns heute wollten von ihm wenden und einen Altar bauen zum Brandopfer und zum Speisopfer und andern Opfern außer dem Altar des HERRN, unsers Gottes, der vor seiner Wohnung stehet.
30 Kaj la pastro Pineĥas, kaj la ĉefoj de la komunumo, kaj la milestroj de Izrael, kiuj estis kun li, aŭdis la vortojn, kiujn diris la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj, kaj tio plaĉis al ili.
Da aber Pinehas, der Priester, und die Obersten der Gemeine, die Fürsten Israels, die mit ihm waren, höreten diese Worte, die die Kinder Ruben, Gad und Manasse sagten, gefielen sie ihnen wohl.
31 Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, diris al la Rubenidoj kaj la Gadidoj kaj la Manaseidoj: Nun ni scias, ke la Eternulo estas inter ni, ĉar vi ne faris kontraŭ la Eternulo tiun krimon; vi savis la Izraelidojn kontraŭ la mano de la Eternulo.
Und Pinehas, der Sohn Eleasars, des Priesters, sprach zu den Kindern Ruben, Gad und Manasse: Heute erkennen wir, daß der HERR unter uns ist, daß ihr euch nicht an dem HERRN versündiget habt in dieser Tat. Nun habt ihr die Kinder Israel errettet aus der Hand des HERRN.
32 Kaj la pastro Pineĥas, filo de Eleazar, kaj la ĉefoj reiris de la Rubenidoj kaj la Gadidoj el la lando Gilead en la landon Kanaanan, al la Izraelidoj, kaj alportis al ili respondon.
Da zog Pinehas, der Sohn Eleasars, des Priesters, und die Obersten aus dem Lande Gilead von den Kindern Ruben und Gad wieder ins Land Kanaan zu den Kindern Israel und sagten es ihnen an.
33 Kaj tio plaĉis al la Izraelidoj; kaj la Izraelidoj benis Dion, kaj ne havis plu la intencon iri kontraŭ ilin milite, por ruinigi la landon, en kiu loĝis la Rubenidoj kaj la Gadidoj.
Das gefiel den Kindern Israel wohl und lobten den Gott der Kinder Israel und sagten nicht mehr, daß sie hinauf wollten ziehen mit einem Heer wider sie, zu verderben das Land, da die Kinder Ruben und Gad innen wohneten.
34 Kaj la Rubenidoj kaj la Gadidoj donis nomon al la altaro: ke ĝi estu atesto inter ni, ke la Eternulo estas la Dio.
Und die Kinder Ruben und Gad hießen den Altar: Daß er Zeuge sei zwischen uns, und daß der HERR Gott sei.