< Josuo 20 >

1 Kaj la Eternulo ekparolis al Josuo, dirante:
INkosi yasikhuluma kuJoshuwa isithi:
2 Diru al la Izraelidoj jene: Aranĝu al vi la urbojn de rifuĝo, pri kiuj Mi parolis al vi per Moseo,
Khuluma kubantwana bakoIsrayeli uthi: Zikhetheleni imizi yokuphephela engakhuluma ngayo kini ngesandla sikaMozisi,
3 por ke tien povu forkuri mortiginto, kiu mortigis homon per eraro kaj ne sciante; kaj ili estu ĉe vi rifuĝejo kontraŭ venĝanto pro sango.
ukuze umbulali obulala umuntu kungeyisikho ngabomo engazi abalekele khona. Njalo izakuba yisiphephelo kini kumphindiseli wegazi.
4 Kaj li forkuros al unu el tiuj urboj, kaj stariĝos antaŭ la pordego de la urbo, kaj rakontos al la plejaĝuloj de tiu urbo sian aferon; kaj ili enprenos lin en la urbon al si, kaj donos al li lokon, por ke li loĝu ĉe ili.
Nxa ebalekela komunye walimizi uzakuma emnyango wesango lomuzi, akhulume udaba lwakhe ezindlebeni zabadala balowomuzi; babesebememukela kubo emzini, bamnike indawo ukuthi ahlale labo.
5 Kaj kiam la sangovenĝanto postkuros lin, ili ne transdonu la mortiginton en liajn manojn; ĉar senintence li mortigis sian proksimulon, kaj ne estis malamiko de li de antaŭe.
Uba-ke umphindiseli wegazi exotshana laye, kabayikunikela umbulali esandleni sakhe, ngoba utshaye umakhelwane wakhe engazi, ebengamzondi mandulo.
6 Kaj li loĝos en tiu urbo, ĝis li stariĝos antaŭ la komunumo por juĝo, ĝis la morto de la granda pastro, kiu estos en tiu tempo. Tiam la mortiginto reiru, kaj venu en sian urbon kaj al sia domo, en la urbon, el kiu li forkuris.
Uzahlala kulowomuzi aze eme phambi kwenhlangano kusenzelwa ukwahlulelwa, kuze kube lokufa kompristi omkhulu oyabe ekhona ngalezonsuku. Umbulali usengabuyela eze emzini wakibo lendlini yakhe, aye emzini abaleke khona.
7 Kaj ili konsekris la urbon Kedeŝ en Galileo, sur la monto de Naftali, kaj Ŝeĥem, sur la monto de Efraim, kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), sur la monto de Jehuda.
Basebengcwelisa iKedeshi eGalili entabeni yakoNafithali, leShekema entabeni yakoEfrayimi, leKiriyathi-Arba okuyiHebroni entabeni yakoJuda.
8 Kaj transe de Jordan, oriente de Jeriĥo, ili donis: Becer, en la dezerto, sur la ebenaĵo, de la tribo de Ruben, kaj Ramot en Gilead, de la tribo de Gad, kaj Golan en Baŝan, de la tribo de Manase.
Langaphetsheya kweJordani eJeriko empumalanga banika iBezeri enkangala emagcekeni esizweni sakoRubeni, leRamothi eGileyadi esizweni sakoGadi, leGolani eBashani esizweni sakoManase.
9 Tiuj urboj estis destinitaj por ĉiuj Izraelidoj, kaj por la fremduloj, kiuj loĝas inter ili, por ke tien povu forkuri ĉiu, kiu mortigis homon per eraro, kaj por ke li ne mortu de la mano de sangovenĝanto, ĝis li stariĝos antaŭ la komunumo.
Le yimizi eyayimiselwe bonke abantwana bakoIsrayeli lowezizwe ohlala njengowezizwe phakathi kwabo, ukuze loba ngubani obulala umuntu kungeyisikho ngabomo abalekele khona, ukuze angafi ngesandla somphindiseli wegazi, aze eme phambi kwenhlangano.

< Josuo 20 >