< Josuo 2 >

1 Kaj Josuo, filo de Nun, sendis el Ŝitim du esplorrigardantojn sekrete, dirinte: Iru, pririgardu la landon kaj Jeriĥon. Kaj ili iris, kaj venis en la domon de malĉastistino, kies nomo estis Raĥab, kaj ili dormis tie.
Joshua, filho de Freira, enviou secretamente dois homens de Shittim como espiões, dizendo: “Vá, veja a terra, incluindo Jericó”. Eles foram e entraram na casa de uma prostituta cujo nome era Rahab, e dormiram lá.
2 Kaj oni diris al la reĝo de Jeriĥo jene: Jen venis ĉi tien en la nokto viroj el la Izraelidoj, por esplorrigardi la landon.
Foi dito ao rei de Jericó: “Eis que homens dos filhos de Israel vieram aqui esta noite para espionar a terra”. O rei de
3 Tiam la reĝo de Jeriĥo sendis al Raĥab, por diri: Elirigu la virojn, kiuj venis al vi, kiuj venis en vian domon; ĉar por esplorrigardi la tutan landon ili venis.
Jericho enviou a Rahab, dizendo: “Tragam para fora os homens que vieram até você, que entraram em sua casa; pois eles vieram para espionar toda a terra”.
4 Sed la virino prenis la du virojn kaj kaŝis ilin, kaj diris: Efektive venis al mi la viroj, sed mi ne scias, el kie ili estas;
A mulher pegou os dois homens e os escondeu. Então ela disse: “Sim, os homens vieram até mim, mas eu não sabia de onde eles vinham.
5 kaj kiam en la mallumo oni estis fermontaj la pordegon, la viroj eliris; mi ne scias, kien la viroj iris; postkuru ilin rapide, ĉar vi kuratingos ilin.
Por volta da hora do fechamento do portão, quando estava escuro, os homens saíram. Para onde os homens foram, eu não sei. Persegui-os rapidamente. Você pode apanhá-los”.
6 Sed ŝi suprenirigis ilin sur la tegmenton, kaj kaŝis ilin en la trunkoj de lino, kiuj kuŝis ĉe ŝi sur la tegmento.
Mas ela os havia levado para o telhado e os escondeu sob as hastes de linho que ela havia colocado em ordem no telhado.
7 La viroj postkuris ilin en la direkto al Jordan ĝis la transirejo; kaj la pordegon oni fermis, post kiam eliris la postkurantoj.
Os homens os perseguiram no caminho para os vaus do rio Jordão. Assim que aqueles que os perseguiam tinham saído, fecharam o portão.
8 Kaj antaŭ ol la kaŝitoj kuŝiĝis, ŝi supreniris al ili sur la tegmenton,
Antes de se deitarem, ela subiu até eles no telhado.
9 kaj ŝi diris al la viroj: Mi scias, ke la Eternulo transdonis al vi la landon kaj ke teruro pri vi falis sur nin kaj ke timuliĝis antaŭ vi ĉiuj loĝantoj de la lando;
Ela disse aos homens: “Eu sei que Javé lhes deu a terra, e que o medo de vocês caiu sobre nós, e que todos os habitantes da terra se derretem diante de vocês.
10 ĉar ni aŭdis, ke la Eternulo sekigis antaŭ vi la akvon de la Ruĝa Maro, kiam vi eliris el Egiptujo, kaj kiel vi agis kun la du reĝoj de la Amoridoj, kiuj estis transe de Jordan, kun Siĥon kaj kun Og, kiujn vi ekstermis.
Pois ouvimos como Javé secou as águas do Mar Vermelho antes de ti, quando saíste do Egito; e o que fizeste aos dois reis dos amorreus, que estavam além do Jordão, a Sihon e a Og, que destruíste completamente.
11 Ni aŭdis, kaj ektimis nia koro, kaj en neniu restis kuraĝo antaŭ vi; ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio en la ĉielo supre kaj sur la tero malsupre.
Assim que ouvimos isso, nossos corações derreteram, e não havia mais espírito em nenhum homem, por tua causa: para Javé teu Deus, ele é Deus no céu acima, e na terra abaixo.
12 Kaj nun ĵuru al mi per la Eternulo, ke ĉar mi faris favorkoraĵon al vi, tial ankaŭ vi faros favorkoraĵon al la domo de mia patro; kaj donu al mi signon de vereco,
Agora, portanto, por favor, jure-me por Javé, já que lidei gentilmente com você, que você também lidará gentilmente com a casa de meu pai e me dará um sinal verdadeiro;
13 ke vi konservos la vivon al mia patro kaj al mia patrino kaj al miaj fratoj kaj al miaj fratinoj, kaj al ĉiu, kiun ili havas, kaj vi savos niajn animojn kontraŭ morto.
e que salvará vivo meu pai, minha mãe, meus irmãos e minhas irmãs, e tudo o que eles têm, e livrará nossas vidas da morte”.
14 Kaj la viroj diris al ŝi: Nia animo mortu anstataŭ via, se vi ne rakontos pri ĉi tiu nia afero; kaj kiam la Eternulo donos al ni la landon, tiam ni faros al vi favorkoraĵon kaj fidelaĵon.
Os homens lhe disseram: “Nossa vida pela sua, se você não falar sobre este nosso negócio; e será, quando Yahweh nos der a terra, que negociaremos amavelmente e verdadeiramente com você”.
15 Kaj ŝi malsuprenigis ilin per ŝnuro tra la fenestro; ĉar ŝia domo estis en la muro de la urbo, kaj ŝi loĝis en la muro.
Depois ela os deixou cair por um cordão através da janela; pois sua casa ficava do lado da parede, e ela vivia na parede.
16 Kaj ŝi diris al ili: Iru sur la monton, por ke ne renkontu vin la postkurantoj, kaj kaŝu vin tie dum tri tagoj, ĝis la postkurantoj revenos; kaj poste vi iros vian vojon.
Ela lhes disse: “Vão para a montanha, para que os perseguidores não os encontrem. Escondam-se lá três dias, até que os perseguidores tenham voltado. Depois, vocês podem seguir seu caminho”.
17 Kaj la viroj diris al ŝi: Jen kiamaniere ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin:
Os homens lhe disseram: “Seremos inocentes deste seu juramento, que você nos fez jurar.
18 jen ni venos en la landon, kaj vi alligu al la fenestro la ruĝan ŝnuron, per kiu vi nin malsuprenigis; kaj vian patron kaj vian patrinon kaj viajn fratojn kaj la tutan familion de via patro kolektu al vi en la domon;
Eis que, quando entrarmos na terra, amarre esta linha de fio escarlate na janela que você costumava nos decepcionar. Junte a si mesmo na casa seu pai, sua mãe, seus irmãos e toda a casa de seu pai.
19 kaj se iu eliros el la pordo de via domo eksteren, lia sango estos sur lia kapo, kaj ni estos senkulpaj; kaj pri ĉiu, kiu estos kun vi en la domo, lia sango estos sur nia kapo, se ies mano lin tuŝos.
Será que quem sair das portas de sua casa para a rua, seu sangue estará sobre sua cabeça, e nós estaremos sem culpa. Quem quer que esteja com você na casa, seu sangue estará sobre a nossa cabeça, se alguma mão estiver sobre ele.
20 Sed se vi rakontos ĉi tiun nian aferon, tiam ni estos liberaj de via ĵuro, per kiu vi ĵurigis nin.
Mas se você falar sobre este nosso negócio, então seremos inocentes do seu juramento que você nos fez jurar”.
21 Kaj ŝi diris: Ĝi estu, kiel vi diris. Kaj ŝi foririgis ilin, kaj ili iris; kaj ŝi alligis la ruĝan ŝnuron al la fenestro.
Ela disse: “Que seja como você disse”. Ela os mandou embora, e eles partiram. Então ela amarrou a linha escarlate na janela.
22 Kaj ili iris, kaj venis sur la monton, kaj restis tie dum tri tagoj, ĝis revenis la postkurantoj. Kaj la postkurantoj serĉis sur la tuta vojo, kaj ne trovis.
Eles foram e vieram para a montanha, e lá permaneceram três dias, até que os perseguidores tivessem voltado. Os perseguidores os procuraram ao longo de todo o caminho, mas não os encontraram.
23 Tiam la du viroj iris returne, kaj malsupreniris de la monto, kaj transiĝis, kaj venis al Josuo, filo de Nun, kaj rakontis al li ĉion, kio okazis al ili.
Então os dois homens retornaram, desceram da montanha, atravessaram o rio e vieram para Josué, o filho de Freira. Contaram-lhe tudo o que havia acontecido com eles.
24 Kaj ili diris al Josuo: La Eternulo transdonis en nian manon la tutan landon, kaj ĉiuj loĝantoj de la lando havas timon antaŭ ni.
Eles disseram a Josué: “Verdadeiramente Yahweh entregou toda a terra em nossas mãos”. Além disso, todos os habitantes da terra se derretem diante de nós”.

< Josuo 2 >