< Josuo 16 >

1 Kaj la loto por la Jozefidoj donis: de Jordan kontraŭ Jeriĥo, ĉe la akvo de Jeriĥo, orienten, la dezerton, kiu etendiĝas de Jeriĥo ĝis la monto Bet-El.
若瑟的子孫抽籤分得的土地,從耶利哥對面的約旦河起,到耶利哥東面的水源,沿著曠野,由耶利哥向上到貝特爾山區,
2 Kaj la limo iras de Bet-El ĝis Luz, kaj transiras ĝis la limo de la Arkanoj al Atarot;
再由貝特耳路次,沿著阿爾基人的邊境,直到下貝特曷龍的邊境,以迄於革則爾,直達於海邊邊境
3 kaj ĝi malleviĝas okcidenten al la limo de la Jafletidoj, ĝis la limo de la malsupra Bet-Ĥoron kaj ĝis Gezer; kaj ĝi finiĝas ĉe la maro.
這是若瑟的兒子默納協和厄弗辣因分得的產業。
4 Tion ricevis kiel posedaĵon Manase kaj Efraim, filoj de Jozef.
這是若望的兒子默納協和厄弗辣因分得的產業。
5 Kaj la regiono de la Efraimidoj estis laŭ iliaj familioj: la limo de ilia posedaĵo oriente estis de Atrot-Adar ĝis la supra Bet-Ĥoron.
以下是厄弗辣因子孫按照家族分得的土地:他們產業的邊界,東面是阿塔洛特阿達爾,直到上貝特曷龍,
6 Kaj la limo iras al la maro ĉe Miĥmetat norde; kaj la limo turniĝas orienten ĉe Taanat-Ŝilo, kaj trapasas ĝin orienten al Janoaĥ.
直達於海。北端是米革默塔特,由此向東轉向塔納特史羅,越過雅諾亞東部,
7 Kaj ĝi malleviĝas de Janoaĥ al Atarot kaj Naara, kaj tuŝas Jeriĥon, kaj finiĝas ĉe Jordan.
再由雅諾亞下至阿塔洛特和納阿辣,經耶利哥直達約旦河。
8 De Tapuaĥ la limo iras okcidenten al la torento Kana, kaj finiĝas ĉe la maro. Tio estas la posedaĵo de la tribo de la Efraimidoj laŭ iliaj familioj;
又從塔普亞往西到卡納谷,直達於海:以上是厄弗辣因子孫按照家族分得的產業。
9 kaj la urboj, kiuj estas apartigitaj por la Efraimidoj meze de la posedaĵo de la Manaseidoj, ĉiuj urboj kun iliaj vilaĝoj.
此外,屬默納協子孫的產業中,還有給厄弗辣因子孫保留的城市──城市和所屬的村鎮。
10 Kaj ili ne forpelis la Kanaanidojn, kiuj loĝis en Gezer; kaj la Kanaanidoj restis meze de la Efraimidoj ĝis la nuna tago, servante kiel tributuloj.
但是他們未能將住在革則爾的客納罕人趕走,因此客納罕人直到今天還住在厄弗辣因人中間,充當苦役。

< Josuo 16 >