< Josuo 15 >
1 La lotaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj estis: ĉe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando.
ユダの人々の部族が、その家族にしたがって、くじで獲た地は、南の方では、エドムの境に達し、南のはてにあるチンの荒野に及んでいた。
2 Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktiĝas suden.
その南の境は、塩の海の南の端の、入海から起り、
3 Kaj ĝi iras de sude al la altaĵo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj leviĝas de sude ĝis Kadeŝ-Barnea kaj pasas tra Ĥecron kaj leviĝas ĝis Adar kaj turniĝas al Karka
アクラビムの坂の南に出てチンに進み、カデシ・バルネアの南から上って、ヘヅロンに進み、アダルに上っていって、カルカに回り、
4 kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.
アヅモンに進んで、エジプトの川に達し、その境は海に至って尽きる。これが彼らの南の境である。
5 Kaj la limo oriente estas la Sala Maro ĝis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro ĉe la fino de Jordan;
東の境は塩の海であって、ヨルダンの川口に達する。北の方の境は、ヨルダンの川口の、入海から起り、
6 kaj la limo leviĝas al Bet-Ĥogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo leviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
上ってベテホグラに行き、ベテアラバの北を過ぎ、上ってルベンびとボハンの石に達し、
7 Kaj la limo leviĝas al Debir de la valo Aĥor, kaj norde ĝi turniĝas al Gilgal, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-Ŝemeŝ kaj finiĝas ĉe En-Rogel.
またアコルの谷からデビルに上って、北におもむき、川の南にあるアドミムの坂に対するギルガルに向かって進み、エンシメシの水に達し、エンロゲルに至って尽きる。
8 Kaj la limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo leviĝas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraŭ la valo de Hinom, kiu estas ĉe la fino de la valo Refaim norde.
またその境はベンヒンノムの谷に沿って、エブスびとの地、すなわちエルサレムの南のわきに上り、ヒンノムの谷の西にある山の頂に上る。これはレパイムの谷の北の果にあるものである。
9 Kaj de la supro de la monto la limo turniĝas al la fonto de la akvo Neftoaĥ kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turniĝas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.
その境は、この山の頂からネフトアの水の源に至り、その所からエフロン山の町々に及び、その境は曲ってバアラに達する。これは、すなわちキリアテ・ヤリムである。
10 Kaj la limo turniĝas de Baala okcidenten al la monto Ŝeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj malleviĝas al Bet-Ŝemeŝ kaj iras al Timna;
その境は、バアラから西に回って、セイル山に及び、ヤリム山、すなわちケサロンの北のわきを経て、ベテシメシに下り、テムナに進み、
11 kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turniĝas al Ŝikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas ĉe la maro.
エクロンの北の丘のわきに出て、シッケロンに曲り、バアラ山に進み、ヤブネルに達し、海に至って尽きる。
12 La okcidenta limo estas la Granda Maro. Ĉi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
また西の境は大海であって、海岸を境とした。これがユダの人々の、その家族にしたがって獲た地の四方の境である。
13 Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).
ヨシュアは、主に命じられたように、エフンネの子カレブに、ユダの人々のうちで、キリアテ・アルバ、すなわちヘブロンを与えて、その分とさせた。アルバはアナクの父であった。
14 Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak: Ŝeŝaj kaj Aĥiman kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.
カレブはその所から、アナクの子三人を追い払った。すなわち、セシャイ、アヒマン、およびタルマイであって、アナクから出たものである。
15 Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir; la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer.
そして彼はこの所からデビルに住む民の所に攻め上った。デビルの名は、もとはキリアテ・セペルといった。
16 Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
カレブは言った、「キリアテ・セペルを撃って、これを取る者には、わたしの娘アクサを妻として与えるであろう」。
17 Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
ケナズの子で、カレブの弟オテニエルがそれを取ったので、カレブは娘アクサを、妻として彼に与えた。
18 Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno, kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
彼女がとつぐ時、畑を父に求めるようにと、オテニエルに勧められた。そして彼女が、ろばから降りたので、カレブは彼女に、何を望むのかとたずねた。
19 Kaj ŝi diris: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj li donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
彼女は答えて言った、「わたしに贈り物をください。あなたはネゲブの地に、わたしをやられるのですから、泉をもください」。カレブは彼女に上の泉と下の泉とを与えた。
20 Jen estas la posedaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj.
ユダの人々の部族が、その家族にしたがって獲た嗣業は、次のとおりである。
21 Kaj la urboj ĉe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis: Kabceel kaj Eder kaj Jagur
ユダの人々の部族が、南でエドムの境の方にもっていた遠くの町々は、カブジエル、エデル、ヤグル、
22 kaj Kina kaj Dimona kaj Adada
キナ、デモナ、アダダ、
23 kaj Kedeŝ kaj Ĥacor kaj Jitnan,
ケデシ、ハゾル、イテナン、
24 Zif kaj Telem kaj Bealot
ジフ、テレム、ベアロテ、
25 kaj Ĥacor-Ĥadata kaj Keriot-Ĥecron (tio estas Ĥacor),
ハゾル・ハダッタ、ケリオテ・ヘヅロンすなわちハゾル、
26 Amam kaj Ŝema kaj Molada
アマム、シマ、モラダ、
27 kaj Ĥacar-Gada kaj Ĥeŝmon kaj Bet-Pelet
ハザルガダ、ヘシモン、ベテペレテ、
28 kaj Ĥacar-Ŝual kaj Beer-Ŝeba kaj Bizjotja,
ハザル・シュアル、ベエルシバ、ビジョテヤ、
29 Baala kaj Ijim kaj Ecem
バアラ、イイム、エゼム、
30 kaj Eltolad kaj Kesil kaj Ĥorma
エルトラデ、ケシル、ホルマ、
31 kaj Ciklag kaj Madmana kaj Sansana
チクラグ、マデマンナ、サンサンナ、
32 kaj Lebaot kaj Ŝilĥim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de ĉiuj urboj estis dudek naŭ kaj iliaj vilaĝoj.
レバオテ、シルヒム、アイン、リンモン。これらの町は合わせて二十九、ならびにそれに属する村々。
33 Sur la malaltaĵo: Eŝtaol kaj Corea kaj Aŝna
平地では、エシタオル、ゾラ、アシナ、
34 kaj Zanoaĥ kaj En-Ganim, Tapuaĥ kaj Enam,
ザノア、エンガンニム、タップア、エナム、
35 Jarmut kaj Adulam, Soĥo kaj Azeka
ヤルムテ、アドラム、ソコ、アゼカ、
36 kaj Ŝaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.
シャアライム、アデタイム、ゲデラ、ゲデロタイム。すなわち十四の町々と、それに属する村々。
37 Cenan kaj Ĥadaŝa kaj Migdal-Gad
ゼナン、ハダシャ、ミグダルガデ、
38 kaj Dilan kaj Micpe kaj Jokteel,
デラン、ミヅパ、ヨクテル、
39 Laĥiŝ kaj Bockat kaj Eglon
ラキシ、ボヅカテ、エグロン、
40 kaj Kabon kaj Laĥmas kaj Kitliŝ
カボン、ラマム、キテリシ、
41 kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
ゲデロテ、ベテダゴン、ナアマ、マッケダ。すなわち十六の町々と、それに属する村々。
42 Libna kaj Eter kaj Aŝan
またリブナ、エテル、アシャン、
43 kaj Jiftaĥ kaj Aŝna kaj Necib
イフタ、アシナ、ネジブ、
44 kaj Keila kaj Aĥzib kaj Mareŝa: naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.
ケイラ、アクジブ、マレシャ。すなわち九つの町々と、それに属する村々。
45 Ekron kaj ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj.
エクロンと、その町々、および村々。
46 De Ekron ĝis la maro ĉio, kio estas ĉirkaŭ Aŝdod kaj ĝiaj vilaĝoj.
エクロンから海まで、すべてアシドドのほとりにある町々、およびそれに属する村々。
47 Aŝdod, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj; Gaza, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj, ĝis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.
アシドドとその町々および村々。ガザとその町々および村々。エジプトの川と大海の海岸までが、その境であった。
48 Kaj sur la monto: Ŝamir kaj Jatir kaj Soĥo
山地では、シャミル、ヤッテル、ソコ、
49 kaj Dana kaj Kirjat-Sana (tio estas Debir)
ダンナ、キリアテ・サンナすなわちデビル、
50 kaj Anab kaj Eŝtemo kaj Anim
アナブ、エシテモ、アニム、
51 kaj Goŝen kaj Ĥolon kaj Gilo: dek unu urboj kaj iliaj vilaĝoj.
ゴセン、ホロン、ギロ。すなわち十一の町々と、それに属する村々。
52 Arab kaj Duma kaj Eŝan
アラブ、ドマ、エシャン、
53 kaj Janum kaj Bet-Tapuaĥ kaj Afeka
ヤニム、ベテタップア、アペカ、
54 kaj Ĥumta kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron) kaj Cior; naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.
ホムタ、キリアテ・アルバすなわちヘブロン、ヂオル。すなわち九つの町々と、それに属する村々。
55 Maon, Karmel kaj Zif kaj Juta
マオン、カルメル、ジフ、ユッタ、
56 kaj Jizreel kaj Jokdeam kaj Zanoaĥ,
エズレル、ヨクデアム、ザノア、
57 Kain, Gibea kaj Timna: dek urboj kaj iliaj vilaĝoj.
カイン、ギベア、テムナ。すなわち十の町々と、それに属する村々。
58 Ĥalĥul, Bet-Cur kaj Gedor
ハルホル、ベテズル、ゲドル、
59 kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
マアラテ、ベテアノテ、エルテコン。すなわち六つの町々と、それに属する村々。
60 Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba: du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
キリアテ・バアルすなわちキリアテ・ヤリム、ラバ。これらの二つの町とそれに属する村々。
61 En la dezerto: Bet-Araba kaj Midin kaj Seĥaĥa
荒野では、ベテアラバ、ミデン、セカカ、
62 kaj Nibŝan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
ニブシャン、塩の町、エンゲデ。すなわち六つの町々と、それに属する村々。
63 Sed la Jebusidojn, loĝantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.
しかし、ユダの人々は、エルサレムの住民エブスびとを追い払うことができなかった。それでエブスびとは今日まで、ユダの人々と共にエルサレムに住んでいる。