< Jona 2 >

1 Kaj Jona ekpreĝis al la Eternulo, sia Dio, el la interno de la fiŝo.
Og Jona bad til Herren, sin Gud, frå buken åt fisken;
2 Kaj li diris: Kiam mi suferis, mi vokis al la Eternulo, Kaj Li respondis al mi; El la ventro de ŝeol mi kriis, Kaj Vi aŭskultis mian voĉon. (Sheol h7585)
han sagde: «Eg ropa til Herren i mi naud, og han svara meg. Frå helheims buk ropa eg, og du høyrde mi røyst. (Sheol h7585)
3 Vi ĵetis min en la profundegon, en la internon de la maro, Kaj fluego min ĉirkaŭis; Ĉiuj Viaj ondegoj kaj ondoj iris super min.
Du kasta meg i djupet, midt i havet, og straumar kringsette meg, alle dine bylgjor og brot gjekk yver meg.
4 Kaj mi pensis: Mi estas forpuŝita de antaŭ Viaj okuloj; Tamen mi rigardos ankoraŭ Vian sanktan templon.
Eg tenkte då: «Burt frå dine augo er eg støytt. Like vel, ditt heilage tempel skal eg atter få sjå.»
5 Ĉirkaŭis min akvo ĝis la animo; Abismo min ĉirkaŭis; Junko kovris mian kapon.
Vatni kringa seg um meg like til sjæli. Djupet kringsette meg; tang sveipte seg um hovudet mitt.
6 Mi falis malsupren ĝis la fundamento de la montoj; La tero baris min por ĉiam per siaj rigliloj; Sed Vi, ho Eternulo, mia Dio, elirigis mian vivon el la pereo.
Like til bergbotnarne sokk eg ned. Slåerne til jordi stengdest bak meg for alltid. Men du førde mitt liv upp or gravi, Herre, min Gud!
7 Kiam mia animo senfortiĝis en mi, mi rememoris la Eternulon; Kaj mia preĝo alvenis al Vi en Vian sanktan templon.
Då mi sjæl ormegtast i meg, kom eg Herren i hug, og mi bøn kom til deg i ditt heilage tempel.
8 Tiuj, kiuj servas al vantaĵoj, Senigas sin je favorkoreco.
Dei som tek vare på tome avgudar, gjeng frå si miskunn.
9 Sed mi kun danka voĉo alportos al Vi oferon; Kion mi promesis, tion mi plenumos; Savo estas ĉe la Eternulo.
Men med lovsongs tonar vil eg ofra til deg, det eg lova, vil eg halda. Hjå Herren er frelsa!»
10 Kaj la Eternulo ordonis al la fiŝo, kaj ĝi elvomis Jonan sur la sekteron.
Då baud Herren fisken, og han spydde Jona upp på land.

< Jona 2 >