< Jona 1 >
1 Aperis vorto de la Eternulo al Jona, filo de Amitaj, dirante:
Et factum est verbum Domini ad Ionam filium Amathi, dicens:
2 Leviĝu, iru en la grandan urbon Nineve, kaj prediku kontraŭ ĝi; ĉar iliaj malbonagoj leviĝis antaŭ Min.
Surge, et vade in Niniven civitatem grandem, et prædica in ea: quia ascendit malitia eius coram me.
3 Sed Jona leviĝis, por forkuri de antaŭ la Eternulo en Tarŝiŝon; li iris en Jafon, trovis ŝipon, forirontan al arŝiŝ, pagis pro la vojaĝo, kaj eniris en ĝin, por veturi kun ili al Tarŝiŝ, for de la Eternulo.
Et surrexit Ionas, ut fugeret in Tharsis a facie Domini, et descendit in Ioppen, et invenit navem euntem in Tharsis: et dedit naulum eius, et descendit in eam ut iret cum eis in Tharsis a facie Domini.
4 Sed la Eternulo sendis grandan venton sur la maron, kaj sur la maro fariĝis granda ventego, kaj oni pensis, ke la ŝipo pereos.
Dominus autem misit ventum magnum in mare: et facta est tempestas magna in mari, et navis periclitabatur conteri.
5 La ŝipanoj ektimis kaj komencis voki ĉiu al sia dio; kaj la objektojn, kiuj troviĝis en la ŝipo, oni ĵetis en la maron, por malpligrandigi la pezon. Sed Jona iris malsupren, en la internon de la ŝipo, kuŝiĝis, kaj endormiĝis.
Et timuerunt nautæ, et clamaverunt viri ad deum suum: et miserunt vasa, quæ erant in navi, in mare, ut alleviaretur ab eis: et Ionas descendit ad interiora navis, et dormiebat sopore gravi.
6 Kaj aliris al li la ŝipestro, kaj diris al li: Kial vi dormas? leviĝu, kaj voku al via Dio; eble Dio rememoros pri ni, kaj ni ne pereos.
Et accessit ad eum gubernator, et dixit ei: Quid tu sopore deprimeris? surge, invoca Deum tuum, si forte recogitet Deus de nobis, et non pereamus.
7 Kaj oni diris unu al alia: Ni lotu, por ke ni eksciu, pro kiu trafis nin ĉi tiu malfeliĉo. Ili lotis, kaj la loto trafis Jonan.
Et dixit vir ad collegam suum: Venite, et mittamus sortes, et sciamus quare hoc malum sit nobis. Et miserunt sortes: et cecidit sors super Ionam.
8 Tiam ili diris al li: Vi, pro kiu nin trafis ĉi tiu malfeliĉo, diru al ni, per kio vi vin okupas? de kie vi venis? kie estas via lando? kaj el kiu popolo vi estas?
Et dixerunt ad eum: Indica nobis cuius causa malum istud sit nobis: quod est opus tuum? quæ terra tua? et quo vadis? vel ex quo populo es tu?
9 Kaj li respondis al ili: Mi estas Hebreo: mi respektas la Eternulon, Dion de la ĉielo, kiu kreis la maron kaj la sekteron.
Et dixit ad eos: Hebræus ego sum, et Dominum Deum cæli ego timeo, qui fecit mare et aridam.
10 Tiam tiuj homoj ektimis per granda timo, kaj diris al li: Kion vi faris? ĉar tiuj homoj eksciis, ke li forkuris de antaŭ la Eternulo, kiel li mem diris al ili.
Et timuerunt viri timore magno, et dixerunt ad eum: Quid hoc fecisti? (Cognoverunt enim viri quod a facie Domini fugeret, quia indicaverat eis.)
11 Kaj ili diris al li: Kion ni faru kun vi, por ke la maro kvietiĝu por ni? ĉar la maro fariĝis ĉiam pli kaj pli malkvieta.
Et dixerunt ad eum: Quid faciemus tibi, et cessabit mare a nobis? quia mare ibat, et intumescebat.
12 Li respondis al ili: Prenu min, kaj ĵetu min en la maron; tiam la maro kvietiĝos por vi; ĉar mi scias, ke pro mi trafis vin ĉi tiu granda ventego.
Et dixit ad eos: Tollite me, et mittite in mare, et cessabit mare a vobis: scio enim ego quoniam propter me tempestas hæc grandis venit super vos.
13 La homoj forte ekremis, por reveni sur la sekteron; sed ili nenion povis fari, ĉar la maro fariĝadis ĉiam pli kaj pli malkvieta kontraŭ ili.
Et remigabant viri ut reverterentur ad aridam, et non valebant: quia mare ibat, et intumescebat super eos.
14 Tiam ili ekvokis al la Eternulo, kaj diris: Ni petas Vin, ho Eternulo, ne do lasu nin perei pro la animo de ĉi tiu homo, kaj ne metu sur nin la sangon de senkulpulo; ĉar Vi, ho Eternulo, povas fari ĉion, kion Vi volas.
Et clamaverunt ad Dominum, et dixerunt: Quæsumus Domine, ne pereamus in anima viri istius, et ne des super nos sanguinem innocentem: quia tu Domine, sicut voluisti, fecisti.
15 Kaj ili prenis Jonan kaj ĵetis lin en la maron; tiam la maro ĉesis koleri.
Et tulerunt Ionam, et miserunt in mare: et stetit mare a fervore suo.
16 Tiam tiuj homoj eksentis grandan timon antaŭ la Eternulo; kaj ili buĉis oferon al la Eternulo kaj faris sanktajn promesojn.
Et timuerunt viri timore magno Dominum, et immolaverunt hostias Domino, et voverunt vota.
17 Kaj la Eternulo pretigis grandan fiŝon, ke ĝi englutu Jonan; kaj Jona restis en la interno de la fiŝo dum tri tagoj kaj tri noktoj.
Et præparavit Dominus piscem grandem ut deglutiret Ionam: et erat Ionas in ventre piscis tribus diebus, et tribus noctibus.