< Johano 17 >
1 Tion Jesuo parolis; kaj levinte la okulojn al la ĉielo, li diris: Patro, la horo venis; gloru Vian Filon, por ke la Filo Vin gloru;
ཏཏཿ པརཾ ཡཱིཤུརེཏཱཿ ཀཐཱཿ ཀཐཡིཏྭཱ སྭརྒཾ ཝིལོཀྱཻཏཏ྄ པྲཱརྠཡཏ྄, ཧེ པིཏཿ སམཡ ཨུཔསྠིཏཝཱན྄; ཡཐཱ ཏཝ པུཏྲསྟཝ མཧིམཱནཾ པྲཀཱཤཡཏི ཏདརྠཾ ཏྭཾ ནིཛཔུཏྲསྱ མཧིམཱནཾ པྲཀཱཤཡ།
2 kiel Vi donis al li aŭtoritaton super ĉiu karno, por ke li donu eternan vivon al ĉiuj tiuj, kiujn Vi donis al li. (aiōnios )
ཏྭཾ ཡོལློཀཱན྄ ཏསྱ ཧསྟེ སམརྤིཏཝཱན྄ ས ཡཐཱ ཏེབྷྱོ྅ནནྟཱཡུ རྡདཱཏི ཏདརྠཾ ཏྭཾ པྲཱཎིམཱཏྲཱཎཱམ྄ ཨདྷིཔཏིཏྭབྷཱརཾ ཏསྨཻ དཏྟཝཱན྄། (aiōnios )
3 Kaj jen estas la eterna vivo, ke ili konu Vin, la sole veran Dion, kaj tiun, kiun Vi sendis, Jesuon Kriston. (aiōnios )
ཡསྟྭམ྄ ཨདྭིཏཱིཡཿ སཏྱ ཨཱིཤྭརསྟྭཡཱ པྲེརིཏཤྩ ཡཱིཤུཿ ཁྲཱིཥྚ ཨེཏཡོརུབྷཡོཿ པརིཙཡེ པྲཱཔྟེ྅ནནྟཱཡུ རྦྷཝཏི། (aiōnios )
4 Mi gloris Vin sur la tero, plenuminte la faron, kiun Vi donis al mi por fari.
ཏྭཾ ཡསྱ ཀརྨྨཎོ བྷཱརཾ མཧྱཾ དཏྟཝཱན྄, ཏཏ྄ སམྤནྣཾ ཀྲྀཏྭཱ ཛགཏྱསྨིན྄ ཏཝ མཧིམཱནཾ པྲཱཀཱཤཡཾ།
5 Kaj nun, ho Patro, gloru min kun Vi, per la gloro, kiun mi havis kun Vi, antaŭ ol la mondo ekzistis.
ཨཏཨེཝ ཧེ པིཏ རྫགཏྱཝིདྱམཱནེ ཏྭཡཱ སཧ ཏིཥྛཏོ མམ ཡོ མཧིམཱསཱིཏ྄ སམྤྲཏི ཏཝ སམཱིཔེ མཱཾ ཏཾ མཧིམཱནཾ པྲཱཔཡ།
6 Mi elmontris Vian nomon al la homoj, kiujn Vi donis al mi el la mondo; Viaj ili estis, kaj al mi Vi ilin donis; kaj ili konservis Vian vorton.
ཨནྱཙྩ ཏྭམ྄ ཨེཏཛྫགཏོ ཡཱལློཀཱན྄ མཧྱམ྄ ཨདདཱ ཨཧཾ ཏེབྷྱསྟཝ ནཱམྣསྟཏྟྭཛྙཱནམ྄ ཨདདཱཾ, ཏེ ཏཝཻཝཱསན྄, ཏྭཾ ཏཱན྄ མཧྱམདདཱཿ, ཏསྨཱཏྟེ ཏཝོཔདེཤམ྄ ཨགྲྀཧླན྄།
7 Nun ili scias, ke ĉio ajn, kion Vi donis al mi, estas de Vi;
ཏྭཾ མཧྱཾ ཡཏ྄ ཀིཉྩིད྄ ཨདདཱསྟཏྶཪྻྭཾ ཏྭཏྟོ ཛཱཡཏེ ཨིཏྱདྷུནཱཛཱནན྄།
8 ĉar mi donis al ili la vortojn, kiujn Vi donis al mi; kaj ili akceptis ilin, kaj scias vere, ke mi elvenis de Vi; kaj ili kredas, ke Vi min sendis.
མཧྱཾ ཡམུཔདེཤམ྄ ཨདདཱ ཨཧམཔི ཏེབྷྱསྟམུཔདེཤམ྄ ཨདདཱཾ ཏེཔི ཏམགྲྀཧླན྄ ཏྭཏྟོཧཾ ནིརྒཏྱ ཏྭཡཱ པྲེརིཏོབྷཝམ྄ ཨཏྲ ཙ ཝྱཤྭསན྄།
9 Mi preĝas por ili; mi preĝas ne por la mondo, sed por tiuj, kiujn Vi donis al mi, ĉar ili estas Viaj;
ཏེཥཱམེཝ ནིམིཏྟཾ པྲཱརྠཡེ྅ཧཾ ཛགཏོ ལོཀནིམིཏྟཾ ན པྲཱརྠཡེ ཀིནྟུ ཡཱལློཀཱན྄ མཧྱམ྄ ཨདདཱསྟེཥཱམེཝ ནིམིཏྟཾ པྲཱརྠཡེ྅ཧཾ ཡཏསྟེ ཏཝཻཝཱསཏེ།
10 kaj ĉio mia estas Via, kaj Via estas mia; kaj mi estas glorita per ili.
ཡེ མམ ཏེ ཏཝ ཡེ ཙ ཏཝ ཏེ མམ ཏཐཱ ཏཻ རྨམ མཧིམཱ པྲཀཱཤྱཏེ།
11 Mi jam ne estas en la mondo, kaj ĉi tiuj estas en la mondo, kaj mi venas al Vi. Patro Sankta, gardu en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi, por ke ili estu unu tiel same, kiel ni.
སཱམྤྲཏམ྄ ཨསྨིན྄ ཛགཏི མམཱཝསྠིཏེཿ ཤེཥམ྄ ཨབྷཝཏ྄ ཨཧཾ ཏཝ སམཱིཔཾ གཙྪཱམི ཀིནྟུ ཏེ ཛགཏི སྠཱསྱནྟི; ཧེ པཝིཏྲ པིཏརཱཝཡོ ཪྻཐཻཀཏྭམཱསྟེ ཏཐཱ ཏེཥཱམཔྱེཀཏྭཾ བྷཝཏི ཏདརྠཾ ཡཱལློཀཱན྄ མཧྱམ྄ ཨདདཱསྟཱན྄ སྭནཱམྣཱ རཀྵ།
12 Dum mi estis kun ili, mi konservis en Via nomo tiujn, kiujn Vi donis al mi; kaj mi gardis ilin, kaj neniu el ili pereis, krom la filo de perdiĝo, por ke plenumiĝu la Skribo.
ཡཱཝནྟི དིནཱནི ཛགཏྱསྨིན྄ ཏཻཿ སཧཱཧམཱསཾ ཏཱཝནྟི དིནཱནི ཏཱན྄ ཏཝ ནཱམྣཱཧཾ རཀྵིཏཝཱན྄; ཡཱལློཀཱན྄ མཧྱམ྄ ཨདདཱསྟཱན྄ སཪྻྭཱན྄ ཨཧམརཀྵཾ, ཏེཥཱཾ མདྷྱེ ཀེཝལཾ ཝིནཱཤཔཱཏྲཾ ཧཱརིཏཾ ཏེན དྷརྨྨཔུསྟཀསྱ ཝཙནཾ པྲཏྱཀྵཾ བྷཝཏི།
13 Sed nun mi venas al Vi; kaj tion mi parolas en la mondo, por ke ili havu mian ĝojon ĝis pleneco en si mem.
ཀིནྟྭདྷུནཱ ཏཝ སནྣིདྷིཾ གཙྪཱམི མཡཱ ཡཐཱ ཏེཥཱཾ སམྤཱུརྞཱནནྡོ བྷཝཏི ཏདརྠམཧཾ ཛགཏི ཏིཥྛན྄ ཨེཏཱཿ ཀཐཱ ཨཀཐཡམ྄།
14 Mi donis al ili Vian vorton; kaj la mondo malamis ilin, ĉar ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
ཏཝོཔདེཤཾ ཏེབྷྱོ྅དདཱཾ ཛགཏཱ སཧ ཡཐཱ མམ སམྦནྡྷོ ནཱསྟི ཏཐཱ ཛཛཏཱ སཧ ཏེཥཱམཔི སམྦནྡྷཱབྷཱཝཱཛ྄ ཛགཏོ ལོཀཱསྟཱན྄ ཨྲྀཏཱིཡནྟེ།
15 Mi petas, ne ke Vi forigu ilin el la mondo, sed ke Vi gardu ilin kontraŭ la malbono.
ཏྭཾ ཛགཏསྟཱན྄ གྲྀཧཱཎེཏི ན པྲཱརྠཡེ ཀིནྟྭཤུབྷཱད྄ རཀྵེཏི པྲཱརྠཡེཧམ྄།
16 Ili ne estas el la mondo, kiel mi ne estas el la mondo.
ཨཧཾ ཡཐཱ ཛགཏྶམྦནྡྷཱིཡོ ན བྷཝཱམི ཏཐཱ ཏེཔི ཛགཏྶམྦནྡྷཱིཡཱ ན བྷཝནྟི།
17 Konsekru ilin en la vero; Via vorto estas vero.
ཏཝ སཏྱཀཐཡཱ ཏཱན྄ པཝིཏྲཱིཀུརུ ཏཝ ཝཱཀྱམེཝ སཏྱཾ།
18 Kiel Vi min sendis en la mondon, tiel ankaŭ mi ilin sendis en la mondon.
ཏྭཾ ཡཐཱ མཱཾ ཛགཏི པྲཻརཡསྟཐཱཧམཔི ཏཱན྄ ཛགཏི པྲཻརཡཾ།
19 Kaj por ili mi konsekras min, por ke ili mem ankaŭ estu konsekritaj en la vero.
ཏེཥཱཾ ཧིཏཱརྠཾ ཡཐཱཧཾ སྭཾ པཝིཏྲཱིཀརོམི ཏཐཱ སཏྱཀཐཡཱ ཏེཔི པཝིཏྲཱིབྷཝནྟུ།
20 Kaj mi preĝas ne nur por ili, sed ankaŭ por tiuj, kiuj kredos al mi pro ilia vorto;
ཀེཝལཾ ཨེཏེཥཱམརྠེ པྲཱརྠཡེ྅ཧམ྄ ཨིཏི ན ཀིནྟྭེཏེཥཱམུཔདེཤེན ཡེ ཛནཱ མཡི ཝིཤྭསིཥྱནྟི ཏེཥཱམཔྱརྠེ པྲཱརྠེཡེ྅ཧམ྄།
21 por ke ili ĉiuj estu unu; kiel Vi, Patro, estas en mi, kaj mi en Vi, tiel ili ankaŭ estu en ni; por ke la mondo kredu, ke Vi min sendis.
ཧེ པིཏསྟེཥཱཾ སཪྻྭེཥཱམ྄ ཨེཀཏྭཾ བྷཝཏུ ཏཝ ཡཐཱ མཡི མམ ཙ ཡཐཱ ཏྭཡྻེཀཏྭཾ ཏཐཱ ཏེཥཱམཔྱཱཝཡོརེཀཏྭཾ བྷཝཏུ ཏེན ཏྭཾ མཱཾ པྲེརིཏཝཱན྄ ཨིཏི ཛགཏོ ལོཀཱཿ པྲཏིཡནྟུ།
22 Kaj la gloron, kiun Vi donis al mi, mi donis al ili; por ke ili estu unu tiel same, kiel ni estas unu;
ཡཐཱཝཡོརེཀཏྭཾ ཏཐཱ ཏེཥཱམཔྱེཀཏྭཾ བྷཝཏུ ཏེཥྭཧཾ མཡི ཙ ཏྭམ྄ ཨིཏྠཾ ཏེཥཱཾ སམྤཱུརྞམེཀཏྭཾ བྷཝཏུ, ཏྭཾ པྲེརིཏཝཱན྄ ཏྭཾ མཡི ཡཐཱ པྲཱིཡསེ ཙ ཏཐཱ ཏེཥྭཔི པྲཱིཏཝཱན྄ ཨེཏདྱཐཱ ཛགཏོ ལོཀཱ ཛཱནནྟི
23 mi en ili, kaj Vi en mi, por ke ili perfektiĝu en unu; por ke la mondo sciu, ke Vi min sendis, kaj ke Vi ilin amis, kiel Vi min amis.
ཏདརྠཾ ཏྭཾ ཡཾ མཧིམཱནཾ མཧྱམ྄ ཨདདཱསྟཾ མཧིམཱནམ྄ ཨཧམཔི ཏེབྷྱོ དཏྟཝཱན྄།
24 Patro, pri tiuj, kiujn Vi donis al mi, mi volas, ke ili ankaŭ estu kun mi tie, kie mi estas; por ke ili vidu mian gloron, kiun Vi donis al mi; ĉar Vi amis min antaŭ la fondo de la mondo.
ཧེ པིཏ རྫགཏོ ནིརྨྨཱཎཱཏ྄ པཱུཪྻྭཾ མཡི སྣེཧཾ ཀྲྀཏྭཱ ཡཾ མཧིམཱནཾ དཏྟཝཱན྄ མམ ཏཾ མཧིམཱནཾ ཡཐཱ ཏེ པཤྱནྟི ཏདརྠཾ ཡཱལློཀཱན྄ མཧྱཾ དཏྟཝཱན྄ ཨཧཾ ཡཏྲ ཏིཥྛཱམི ཏེཔི ཡཐཱ ཏཏྲ ཏིཥྛནྟི མམཻཥཱ ཝཱཉྪཱ།
25 Ho Patro justa, la mondo Vin ne konis, tamen mi Vin konis; kaj ĉi tiuj scias, ke Vi min sendis;
ཧེ ཡཐཱརྠིཀ པིཏ རྫགཏོ ལོཀཻསྟྭཡྻཛྙཱཏེཔི ཏྭཱམཧཾ ཛཱནེ ཏྭཾ མཱཾ པྲེརིཏཝཱན྄ ཨིཏཱིམེ ཤིཥྱཱ ཛཱནནྟི།
26 kaj al ili Vian nomon mi konigis kaj ankoraŭ konigos, por ke la amo, per kiu Vi amis min, estu en ili, kaj mi en ili.
ཡཐཱཧཾ ཏེཥུ ཏིཥྛཱམི ཏཐཱ མཡི ཡེན པྲེམྣཱ པྲེམཱཀརོསྟཏ྄ ཏེཥུ ཏིཥྛཏི ཏདརྠཾ ཏཝ ནཱམཱཧཾ ཏཱན྄ ཛྙཱཔིཏཝཱན྄ པུནརཔི ཛྙཱཔཡིཥྱཱམི།