< Johano 13 >

1 Kaj antaŭ la Paska festo Jesuo, sciante, ke lia horo venis, por ke li transiru el ĉi tiu mondo al la Patro, aminte siajn proprulojn, kiuj estis en la mondo, amis ilin ĝis la fino.
ANTES de la fiesta de la Pascua, sabiendo Jesús que su hora había venido para que pasase de este mundo al Padre, como había amado á los suyos que estaban en el mundo, amólos hasta el fin.
2 Kaj dum la vespermanĝo, kiam la diablo jam metis en la koron de Judas Iskariota, filo de Simon, la intencon perfidi lin,
Y la cena acabada, como el diablo ya había metido en el corazón de Judas, [hijo] de Simón Iscariote, que le entregase,
3 Jesuo, sciante, ke la Patro donis ĉion en liajn manojn, kaj ke li venis de Dio kaj iras al Dio,
Sabiendo Jesús que el Padre le había dado todas las cosas en las manos, y que había salido de Dios, y á Dios iba,
4 leviĝis de la vespermanĝo kaj demetis siajn vestojn; kaj li prenis viŝtukon, kaj sin zonis.
Levántase de la cena, y quítase su ropa, y tomando una toalla, ciñóse.
5 Poste li verŝis akvon en la pelvon, kaj komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita.
Luego puso agua en un lebrillo, y comenzó á lavar los pies de los discípulos, y á limpiarlos con la toalla con que estaba ceñido.
6 Tiam li venis al Simon Petro. Ĉi tiu diris al li: Sinjoro, ĉu vi lavas al mi la piedojn?
Entonces vino á Simón Pedro; y Pedro le dice: ¿Señor, tú me lavas los pies?
7 Jesuo respondis kaj diris al li: Kion mi faras, vi nun ne scias, sed poste vi komprenos.
Respondió Jesús, y díjole: Lo que yo hago, tú no entiendes ahora; mas [lo] entenderás después.
8 Petro diris al li: Vi ja neniam lavos miajn piedojn. Respondis al li Jesuo: Se mi ne lavas vin, vi ne partoprenas kun mi. (aiōn g165)
Dícele Pedro: No me lavarás los pies jamás. Respondióle Jesús: Si no te lavare, no tendrás parte conmigo. (aiōn g165)
9 Simon Petro diris al li: Sinjoro, ne nur miajn piedojn, sed ankaŭ la manojn kaj la kapon.
Dícele Simón Pedro: Señor, no sólo mis pies, mas aun las manos y la cabeza.
10 Jesuo diris al li: Kiu sin jam banis, tiu bezonas nur, ke oni lavu la piedojn, kaj li estas tuta pura; kaj vi estas puraj, tamen ne ĉiuj.
Dícele Jesús: El que está lavado, no necesita sino que lave los pies, mas está todo limpio: y vosotros limpios estáis, aunque no todos.
11 Ĉar li konis tiun, kiu perfidos lin; tial li diris: Vi ne ĉiuj estas puraj.
Porque sabía quién le había de entregar; por eso dijo: No estáis limpios todos.
12 Kiam do li jam lavis iliajn piedojn kaj surmetis siajn vestojn kaj denove sidiĝis, li diris al ili: Ĉu vi scias, kion mi faris al vi?
Así que, después que les hubo lavado los pies, y tomado su ropa, volviéndose á sentar á la mesa, díjoles: ¿Sabéis lo que os he hecho?
13 Vi nomas min Majstro kaj Sinjoro; kaj prave vi diras, ĉar tia mi estas.
Vosotros me llamáis, Maestro, y, Señor: y decís bien; porque lo soy.
14 Se do mi, la Sinjoro kaj la Majstro, lavis viajn piedojn, vi ankaŭ devas inter vi lavi la piedojn.
Pues si yo, el Señor y el Maestro, he lavado vuestros pies, vosotros también debéis lavar los pies los unos á los otros.
15 Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi.
Porque ejemplo os he dado, para que como yo os he hecho, vosotros también hagáis.
16 Vere, vere, mi diras al vi: Sklavo ne estas pli granda ol lia sinjoro; nek estas la sendito pli granda ol la sendinto.
De cierto, de cierto os digo: El siervo no es mayor que su señor, ni el apóstol es mayor que el que le envió.
17 Se ĉi tion vi scias, vi estas feliĉaj, se tion vi faras.
Si sabéis estas cosas, bienaventurados seréis, si las hiciereis.
18 Ne pri vi ĉiuj mi parolas; mi scias, kiujn mi elektis; sed por ke plenumiĝu la Skribo: Tiu, kiu manĝas mian panon, levis kontraŭ min la piedon.
No hablo de todos vosotros: yo sé los que he elegido: mas para que se cumpla la Escritura: El que come pan conmigo, levantó contra mí su calcañar.
19 De nun mi parolas al vi pri tio, antaŭ ol ĝi okazos, por ke, kiam ĝi okazos, vi kredu, ke mi estas.
Desde ahora os lo digo antes que se haga, para que cuando se hiciere, creáis que yo soy.
20 Vere, vere, mi diras al vi: Kiu akceptas tiun, kiun mi sendas, tiu akceptas min; kaj kiu min akceptas, tiu akceptas Tiun, kiu min sendis.
De cierto, de cierto os digo: El que recibe al que yo enviare, á mí recibe; y el que á mí recibe, recibe al que me envió.
21 Dirinte tion, Jesuo maltrankviliĝis en spirito, kaj ateste parolis, dirante: Vere, vere, mi diras al vi, ke unu el vi min perfidos.
Como hubo dicho Jesús esto, fué conmovido en el espíritu, y protestó, y dijo: De cierto, de cierto os digo, que uno de vosotros me ha de entregar.
22 Tiam la disĉiploj rigardis unu la alian, dubante pri kiu li parolas.
Entonces los discípulos mirábanse los unos á los otros, dudando de quién decía.
23 Estis apud la sino de Jesuo unu el liaj disĉiploj, kiun Jesuo amis.
Y uno de sus discípulos, al cual Jesús amaba, estaba recostado en el seno de Jesús.
24 Simon Petro do faris signon al li, ke li demandu, pri kiu li parolas.
A éste, pues, hizo señas Simón Pedro, para que preguntase quién era aquél de quien decía.
25 Tiu do, kliniĝante al la brusto de Jesuo, diris al li: Sinjoro, kiu ĝi estas?
El entonces recostándose sobre el pecho de Jesús, dícele: Señor, ¿quién es?
26 Jesuo respondis: Ĝi estas tiu, por kiu mi trempos la pecon kaj donos al li. Kaj trempinte la pecon, li donis ĝin al Judas Iskariota, filo de Simon.
Respondió Jesús: Aquél es, á quien yo diere el pan mojado. Y mojando el pan, diólo á Judas Iscariote, [hijo] de Simón.
27 Kaj post la peco, tiam Satano eniris en lin. Jesuo do diris al li: Kion vi faras, tion faru senprokraste.
Y tras el bocado Satanás entró en él. Entonces Jesús le dice: Lo que haces, haz[lo] más presto.
28 Sed neniu el la kunmanĝantoj sciis, kial li diris al li tion.
Mas ninguno de los que estaban á la mesa entendió á qué propósito le dijo esto.
29 Iuj pensis, ĉar Judas havis la monujon, ke Jesuo diris al li: Aĉetu tion, kion ni bezonas por la festo; aŭ ke li donu ion al la malriĉuloj.
Porque los unos pensaban, porque Judas tenía la bolsa, que Jesús le decía: Compra lo que necesitamos para la fiesta: ó, que diese algo á los pobres.
30 Li do, ricevinte la pecon, tuj eliris; kaj estis nokto.
Como él pues hubo tomado el bocado, luego salió: y era [ya] noche.
31 Kiam li eliris, Jesuo diris: Nun la Filo de homo estas glorata, kaj Dio estas glorata en li;
Entonces como él salió, dijo Jesús: Ahora es glorificado el Hijo del hombre, y Dios es glorificado en él.
32 kaj Dio gloros lin en Si mem, kaj tuj Li gloros lin.
Si Dios es glorificado en él, Dios también le glorificará en sí mismo, y luego le glorificará.
33 Infanoj, ankoraŭ mallongan tempon mi estas kun vi. Vi min serĉos; kaj kiel mi diris al la Judoj: Kien mi iras, tien vi ne povas veni, tiel ankaŭ al vi mi nun diras.
Hijitos, aun un poco estoy con vosotros. Me buscaréis; mas, como dije á los Judíos: Donde yo voy, vosotros no podéis venir; así digo á vosotros ahora.
34 Novan ordonon mi donas al vi, ke vi amu unu alian; kiel mi amis vin, tiel vi ankaŭ amu unu alian.
Un mandamiento nuevo os doy: Que os améis unos á otros: como os he amado, que también [os] améis los unos á los otros.
35 Per tio ĉiuj homoj scios, ke vi estas miaj disĉiploj, se vi havos amon unu al alia.
En esto conocerán todos que sois mis discípulos, si tuviereis amor los unos con los otros.
36 Simon Petro diris al li: Sinjoro, kien vi iras? Jesuo respondis: Kien mi iras, vi ne povas min sekvi nun, sed poste vi min sekvos.
Dícele Simón Pedro: Señor, ¿adónde vas? Respondióle Jesús: Donde yo voy, no me puedes ahora seguir; mas me seguirás después.
37 Petro diris al li: Sinjoro, kial mi ne povas vin sekvi nun? mi demetos por vi mian vivon.
Dícele Pedro: Señor, ¿por qué no te puedo seguir ahora? mi alma pondré por ti.
38 Jesuo respondis al li: Ĉu vi demetos por mi vian vivon? Vere, vere, mi diras al vi: La koko ne krios, antaŭ ol vi min malkonfesos tri fojojn.
Respondióle Jesús: ¿Tu alma pondrás por mí? De cierto, de cierto te digo: No cantará el gallo, sin que me hayas negado tres veces.

< Johano 13 >