< Johano 12 >
1 Jesuo do ses tagojn antaŭ la Pasko venis al Betania, kie estis Lazaro, kiun Jesuo relevis el inter la mortintoj.
Ὁ οὖν Ἰησοῦς πρὸ ἓξ ἡμερῶν τοῦ πάσχα ἦλθεν εἰς Βηθανίαν, ὅπου ἦν Λάζαρος [ὁ τεθνηκὼς] ὃν ἤγειρεν ἐκ νεκρῶν ὁ Ἰησοῦς.
2 Oni do pretigis por li tie vespermanĝon, kaj Marta servadis; sed Lazaro estis unu el tiuj, kiuj sidis kun li ĉe manĝo.
ἐποίησαν οὖν αὐτῷ δεῖπνον ἐκεῖ, καὶ ἡ Μάρθα διηκόνει· ὁ δὲ Λάζαρος εἷς ἦν ἐκ τῶν ἀνακειμένων σὺν αὐτῷ.
3 Tiam Maria prenis funton da pura narda ŝmiraĵo tre multekosta, ŝmiris la piedojn de Jesuo, kaj viŝis liajn piedojn per siaj haroj; kaj la domo pleniĝis de la odoro de la ŝmiraĵo.
ἡ οὖν Μαριὰμ λαβοῦσα λίτραν μύρου νάρδου πιστικῆς πολυτίμου, ἤλειψεν τοὺς πόδας [τοῦ] Ἰησοῦ, καὶ ἐξέμαξεν ταῖς θριξὶν αὐτῆς τοὺς πόδας αὐτοῦ· ἡ δὲ οἰκία ἐπληρώθη ἐκ τῆς ὀσμῆς τοῦ μύρου.
4 Sed diris Judas Iskariota, unu el liaj disĉiploj, kiu estis lin perfidonta:
λέγει οὖν Ἰούδας ὁ Ἰσκαριώτης εἷς τῶν μαθητῶν αὐτοῦ, ὁ μέλλων αὐτὸν παραδιδόναι,
5 Kial oni ne vendis ĉi tiun ŝmiraĵon por tricent denaroj kaj donis al malriĉuloj?
Διὰ τί τοῦτο τὸ μύρον οὐκ ἐπράθη τριακοσίων δηναρίων, καὶ ἐδόθη πτωχοῖς;
6 Tion li diris, ne ĉar li zorgis pri la malriĉuloj; sed ĉar li estis ŝtelisto, kaj havis la monujon kaj forprenadis tion, kion oni metis en ĝin.
εἶπεν δὲ τοῦτο οὐχ ὅτι περὶ τῶν πτωχῶν ἔμελεν αὐτῷ, ἀλλ᾽ ὅτι κλέπτης ἦν καὶ τὸ γλωσσόκομον ἔχων τὰ βαλλόμενα ἐβάσταζεν.
7 Sed Jesuo diris: Lasu ŝin konservi ĝin por la tago de mia entombigo.
εἶπεν οὖν ὁ Ἰησοῦς, Ἄφες αὐτήν, ἵνα εἰς τὴν ἡμέραν τοῦ ἐνταφιασμοῦ μου τηρήσῃ αὐτό·
8 Ĉar la malriĉulojn vi ĉiam havas kun vi, sed min vi ne ĉiam havas.
τοὺς πτωχοὺς γὰρ πάντοτε ἔχετε μεθ᾽ ἑαυτῶν, ἐμὲ δὲ οὐ πάντοτε ἔχετε.
9 La amaso de la Judoj do sciiĝis, ke li estas tie; kaj ili venis ne nur pro Jesuo, sed ankaŭ por vidi Lazaron, kiun li levis el la mortintoj.
Ἔγνω οὖν ὄχλος πολὺς ἐκ τῶν Ἰουδαίων ὅτι ἐκεῖ ἐστιν, καὶ ἦλθον οὐ διὰ τὸν Ἰησοῦν μόνον, ἀλλ᾽ ἵνα καὶ τὸν Λάζαρον ἴδωσιν ὃν ἤγειρεν ἐκ νεκρῶν.
10 Sed la ĉefpastroj konsiliĝis, ke ili mortigu ankaŭ Lazaron;
ἐβουλεύσαντο δὲ οἱ ἀρχιερεῖς ἵνα καὶ τὸν Λάζαρον ἀποκτείνωσιν,
11 ĉar pro li multaj Judoj foriris, kaj kredis al Jesuo.
ὅτι πολλοὶ δι᾽ αὐτὸν ὑπῆγον τῶν Ἰουδαίων καὶ ἐπίστευον εἰς τὸν Ἰησοῦν.
12 En la sekvanta tago granda homamaso, veninte al la festo, kaj sciiĝinte, ke Jesuo venas al Jerusalem,
Τῇ ἐπαύριον ὄχλος πολὺς ὁ ἐλθὼν εἰς τὴν ἑορτήν, ἀκούσαντες ὅτι ἔρχεται Ἰησοῦς εἰς Ἱεροσόλυμα,
13 prenis branĉojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana! Estu benata la Reĝo de Izrael, kiu venas en la nomo de la Eternulo!
ἔλαβον τὰ βαΐα τῶν φοινίκων καὶ ἐξῆλθον εἰς ὑπάντησιν αὐτῷ, καὶ ἐκραύγαζον, Ὡσαννά, εὐλογημένος ὁ ἐρχόμενος ἐν ὀνόματι κυρίου, καὶ ὁ βασιλεὺς τοῦ Ἰσραήλ.
14 Kaj Jesuo, trovinte junan azenon, sidis sur ĝi, kiel estas skribite:
εὑρὼν δὲ ὁ Ἰησοῦς ὀνάριον, ἐκάθισεν ἐπ᾽ αὐτό, καθώς ἐστιν γεγραμμένον,
15 Ne timu, filino de Cion: jen via Reĝo venas, sidanta sur ido de azeno.
Μὴ φοβοῦ, θυγάτηρ Σιών· ἰδοὺ ὁ βασιλεύς σου ἔρχεται καθήμενος ἐπὶ πῶλον ὄνου.
16 Tion la disĉiploj unue ne komprenis; sed post la gloriĝo de Jesuo ili rememoris, ke tio estis skribita pri li kaj ke oni faris al li tion.
ταῦτα οὐκ ἔγνωσαν οἱ μαθηταὶ αὐτοῦ τὸ πρῶτον, ἀλλ᾽ ὅτε ἐδοξάσθη Ἰησοῦς, τότε ἐμνήσθησαν ὅτι ταῦτα ἦν ἐπ᾽ αὐτῷ γεγραμμένα καὶ ταῦτα ἐποίησαν αὐτῷ.
17 La homamaso do, kiu ĉeestis kun li, kiam li elvokis Lazaron el la tombo, kaj levis lin el la mortintoj, atestis pri li.
ἐμαρτύρει οὖν ὁ ὄχλος ὁ ὢν μετ᾽ αὐτοῦ, ὅτε τὸν Λάζαρον ἐφώνησεν ἐκ τοῦ μνημείου, καὶ ἤγειρεν αὐτὸν ἐκ νεκρῶν·
18 Pro tio ankaŭ la homamaso iris al li renkonte, ĉar ili sciiĝis, ke li faris tiun signon.
διὰ τοῦτο ὑπήντησεν αὐτῷ ὁ ὄχλος, ὅτι ἤκουσαν τοῦτο αὐτὸν πεποιηκέναι τὸ σημεῖον.
19 La Fariseoj do diris inter si: Vidu, kiel nenio prosperis al vi; jen la mondo eliris post li.
οἱ οὖν Φαρισαῖοι εἶπαν πρὸς ἑαυτούς, Θεωρεῖτε ὅτι οὐκ ὠφελεῖτε οὐδέν; ἴδε ὁ κόσμος ὀπίσω αὐτοῦ ἀπῆλθεν.
20 Kaj inter tiuj, kiuj alvojaĝis por adorkliniĝi ĉe la festo, estis iuj Grekoj;
Ἦσαν δὲ Ἕλληνές τινες ἐκ τῶν ἀναβαι νόντων ἵνα προσκυνήσωσιν ἐν τῇ ἑορτῇ·
21 tiuj do venis al Filipo, kiu estis el Betsaida Galilea, kaj petis lin, dirante: Sinjoro, ni volas vidi Jesuon.
οὗτοι οὖν προσῆλθον Φιλίππῳ τῷ ἀπὸ Βηθσαϊδὰ τῆς Γαλιλαίας, καὶ ἠρώτων αὐτὸν λέγοντες, Κύριε, θέλομεν τὸν Ἰησοῦν ἰδεῖν.
22 Filipo venis kaj sciigis Andreon; kaj poste Andreo kaj Filipo venis kaj sciigis Jesuon.
ἔρχεται ὁ Φίλιππος καὶ λέγει τῷ Ἀνδρέᾳ, ἔρχεται Ἀνδρέας καὶ Φίλιππος καὶ λέγουσιν τῷ Ἰησοῦ.
23 Sed Jesuo respondis al ili, dirante: Venis la horo, por ke la Filo de homo estu glorata.
ὁ δὲ Ἰησοῦς ἀποκρίνεται αὐτοῖς λέγων, Ἐλήλυθεν ἡ ὥρα ἵνα δοξασθῇ ὁ υἱὸς τοῦ ἀνθρώπου.
24 Vere, vere, mi diras al vi: Se la tritika grenero ne falas en la teron kaj ne mortas, ĝi restas sola; sed se ĝi mortas, ĝi donas multe da frukto.
ἀμὴν ἀμὴν λέγω ὑμῖν, ἐὰν μὴ ὁ κόκκος τοῦ σίτου πεσὼν εἰς τὴν γῆν ἀποθάνῃ, αὐτὸς μόνος μένει· ἐὰν δὲ ἀποθάνῃ, πολὺν καρπὸν φέρει.
25 Kiu amas sian vivon, tiu ĝin perdas; kaj kiu malamas sian vivon en ĉi tiu mondo, tiu ĝin konservos ĝis eterna vivo. (aiōnios )
ὁ φιλῶν τὴν ψυχὴν αὐτοῦ ἀπολλύει αὐτήν, καὶ ὁ μισῶν τὴν ψυχὴν αὐτοῦ ἐν τῷ κόσμῳ τούτῳ εἰς ζωὴν αἰώνιον φυλάξει αὐτήν. (aiōnios )
26 Se iu min servas, tiu sekvu min; kaj kie mi estas, tie ankaŭ estos mia servanto; se iu min servas, tiun la Patro honoros.
Ἐὰν ἐμοί τις διακονῇ, ἐμοὶ ἀκολουθείτω, καὶ ὅπου εἰμὶ ἐγώ, ἐκεῖ καὶ ὁ διάκονος ὁ ἐμὸς ἔσται· ἐάν τις ἐμοὶ διακονῇ, τιμήσει αὐτὸν ὁ πατήρ.
27 Nun maltrankviliĝas mia animo; kaj kion mi diru? Patro, savu min el ĉi tiu horo. Sed por tio mi venis ĝis ĉi tiu horo.
νῦν ἡ ψυχή μου τετάρακται, καὶ τί εἴπω; Πάτερ, σῶσόν με ἐκ τῆς ὥρας ταύτης; ἀλλὰ διὰ τοῦτο ἦλθον εἰς τὴν ὥραν ταύτην.
28 Patro, gloru Vian nomon. Tiam voĉo venis el la ĉielo: Mi jam gloris ĝin kaj denove gloros.
Πάτερ, δόξασόν σου τὸ ὄνομα. Ἦλθεν οὖν φωνὴ ἐκ τοῦ οὐρανοῦ, Καὶ ἐδόξασα καὶ πάλιν δοξάσω.
29 Do la apudstaranta homamaso, aŭdinte, diris, ke tondris; aliaj diris: Anĝelo parolis al li.
Ὁ [οὖν] ὄχλος ὁ ἑστὼς καὶ ἀκούσας ἔλεγεν βροντὴν γεγονέναι. ἄλλοι ἔλεγον, Ἄγγελος αὐτῷ λελάληκεν.
30 Jesuo respondis kaj diris: Ne por mi venis tiu voĉo, sed por vi.
Ἀπεκρίθη Ἰησοῦς καὶ εἶπεν, Οὐ δι᾽ ἐμὲ ἡ φωνὴ αὕτη γέγονεν, ἀλλὰ δι᾽ ὑμᾶς.
31 Nun estas la juĝo de ĉi tiu mondo; nun la estro de ĉi tiu mondo estos elpelita.
νῦν κρίσις ἐστὶν τοῦ κόσμου τούτου· νῦν ὁ ἄρχων τοῦ κόσμου τούτου ἐκβληθήσεται ἔξω,
32 Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.
κἀγὼ ἐὰν ὑψωθῶ ἐκ τῆς γῆς, πάντας ἑλκύσω πρὸς ἐμαυτόν.
33 Tion li diris, per aludo montrante, per kia morto li mortos.
Τοῦτο δὲ ἔλεγεν σημαίνων ποίῳ θανάτῳ ἤμελλεν ἀποθνήσκειν.
34 La homamaso respondis al li: Ni aŭdis el la leĝo, ke la Kristo restados por ĉiam; kaj kiel vi diras: La Filo de homo devas esti suprenlevita? Kiu estas ĉi tiu Filo de homo? (aiōn )
ἀπεκρίθη αὐτῷ ὁ ὄχλος, Ἡμεῖς ἠκούσαμεν ἐκ τοῦ νόμου ὅτι ὁ χριστὸς μένει εἰς τὸν αἰῶνα, καὶ πῶς λέγεις σὺ ὅτι δεῖ ὑψωθῆναι τὸν υἱὸν τοῦ ἀνθρώπου; τίς ἐστιν οὗτος ὁ υἱὸς τοῦ ἀνθρώπου; (aiōn )
35 Jesuo do diris al ili: Ankoraŭ mallongan tempon estas la lumo kun vi. Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin; ĉar tiu, kiu iradas en mallumo, ne scias, kien li iras.
εἶπεν οὖν αὐτοῖς ὁ Ἰησοῦς, Ἔτι μικρὸν χρόνον τὸ φῶς ἐν ὑμῖν ἐστίν. περιπατεῖτε ὡς τὸ φῶς ἔχετε, ἵνα μὴ σκοτία ὑμᾶς καταλάβῃ· καὶ ὁ περιπατῶν ἐν τῇ σκοτίᾳ οὐκ οἶδεν ποῦ ὑπάγει.
36 Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. Tion parolis Jesuo, kaj li foriris, kaj sin kaŝis for de ili.
ὡς τὸ φῶς ἔχετε, πιστεύετε εἰς τὸ φῶς, ἵνα υἱοὶ φωτὸς γένησθε. Ταῦτα ἐλάλησεν Ἰησοῦς, καὶ ἀπελθὼν ἐκρύβη ἀπ᾽ αὐτῶν.
37 Sed kvankam li jam faris tiom da signoj antaŭ ili, tamen ili ne kredis al li;
Τοσαῦτα δὲ αὐτοῦ σημεῖα πεποιηκότος ἔμπροσθεν αὐτῶν οὐκ ἐπίστευον εἰς αὐτόν,
38 por ke plenumiĝu la vorto de la profeto Jesaja, kiun li parolis: Ho Eternulo, kiu kredis nian raporton? Kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?
ἵνα ὁ λόγος Ἡσαΐου τοῦ προφήτου πληρωθῇ, ὃν εἶπεν, Κύριε, τίς ἐπίστευσεν τῇ ἀκοῇ ἡμῶν; καὶ ὁ βραχίων κυρίου τίνι ἀπεκαλύφθη;
39 Pro tio ili ne povis kredi, ĉar Jesaja diris plue:
Διὰ τοῦτο οὐκ ἠδύναντο πιστεύειν, ὅτι πάλιν εἶπεν Ἡσαΐας,
40 Li blindigis iliajn okulojn kaj sensentigis ilian koron, Por ke ili ne vidu per siaj okuloj, kaj ke ili ne komprenu per sia koro, Kaj ke ili ne konvertiĝu, Kaj ke Mi ilin ne sanigu.
Τετύφλωκεν αὐτῶν τοὺς ὀφθαλμοὺς καὶ ἐπώρωσεν αὐτῶν τὴν καρδίαν, ἵνα μὴ ἴδωσιν τοῖς ὀφθαλμοῖς καὶ νοήσωσιν τῇ καρδίᾳ καὶ στραφῶσιν καὶ ἰάσομαι αὐτούς.
41 Tion diris Jesaja, ĉar li vidis lian gloron kaj parolis pri li.
ταῦτα εἶπεν Ἡσαΐας ὅτι εἶδεν τὴν δόξαν αὐτοῦ, καὶ ἐλάλησεν περὶ αὐτοῦ.
42 Tamen eĉ el la regantoj multaj kredis al li; sed pro la Fariseoj ili ne konfesis lin, por ke ili ne estu elpelitaj el la sinagogo;
ὅμως μέντοι καὶ ἐκ τῶν ἀρχόντων πολλοὶ ἐπίστευσαν εἰς αὐτόν, ἀλλὰ διὰ τοὺς Φαρισαίους οὐχ ὡμολόγουν, ἵνα μὴ ἀποσυνάγωγοι γένωνται.
43 ĉar ili ŝatis la laŭdon de homoj pli, ol la gloron de Dio.
ἠγάπησαν γὰρ τὴν δόξαν τῶν ἀνθρώπων μᾶλλον ἤπερ τὴν δόξαν τοῦ θεοῦ.
44 Kaj Jesuo kriis kaj diris: Kiu kredas al mi, tiu kredas ne al mi, sed al Tiu, kiu min sendis.
Ἰησοῦς δὲ ἔκραξεν καὶ εἶπεν, Ὁ πιστεύων εἰς ἐμέ, οὐ πιστεύει εἰς ἐμὲ ἀλλὰ εἰς τὸν πέμψαντά με.
45 Kaj kiu vidas min, tiu vidas ankaŭ Tiun, kiu min sendis.
καὶ ὁ θεωρῶν ἐμὲ θεωρεῖ τὸν πέμψαντά με.
46 Mi venis lumo en la mondon, por ke ĉiu, kiu kredas al mi, ne restadu en mallumo.
ἐγὼ φῶς εἰς τὸν κόσμον ἐλήλυθα, ἵνα πᾶς ὁ πιστεύων εἰς ἐμὲ ἐν τῇ σκοτίᾳ μὴ μείνῃ.
47 Kaj se iu aŭdas miajn dirojn kaj ne plenumas ilin, mi lin ne juĝas; ĉar mi venis, ne por juĝi la mondon, sed por savi la mondon.
καὶ ἐάν τίς μου ἀκούσῃ τῶν ῥημάτων καὶ μὴ φυλάξῃ, ἐγὼ οὐ κρίνω αὐτόν· οὐ γὰρ ἦλθον ἵνα κρίνω τὸν κόσμον, ἀλλ᾽ ἵνα σώσω τὸν κόσμον.
48 Tiu, kiu forrifuzas min kaj ne akceptas miajn dirojn, havas juĝonton; la vorto, kiun mi parolis, juĝos lin en la lasta tago.
ὁ ἀθετῶν ἐμὲ καὶ μὴ λαμβάνων τὰ ῥήματά μου, ἔχει τὸν κρίνοντα αὐτόν· ὁ λόγος ὃν ἐλάλησα, ἐκεῖνος κρινεῖ αὐτὸν ἐν τῇ ἐσχάτῃ ἡμέρᾳ.
49 Ĉar mi ne parolis de mi mem; sed la Patro, kiu sendis min, mem ordonis al mi, kion mi parolu, kaj kion mi diru.
ὅτι ἐγὼ ἐξ ἐμαυτοῦ οὐκ ἐλάλησα, ἀλλ᾽ ὁ πέμψας με πατὴρ αὐτός μοι ἐντολὴν δέδωκεν τί εἴπω καὶ τί λαλήσω.
50 Kaj mi scias, ke Lia ordono estas eterna vivo; kion do mi parolas, ĝuste kiel la Patro diris al mi, tiel mi parolas. (aiōnios )
καὶ οἶδα ὅτι ἡ ἐντολὴ αὐτοῦ ζωὴ αἰώνιός ἐστιν. ἃ οὖν ἐγὼ λαλῶ, καθὼς εἴρηκέν μοι ὁ πατήρ, οὕτως λαλῶ. (aiōnios )