< Ijob 13 >

1 Ĉion ĉi tion mia okulo vidis, Mia orelo aŭdis kaj komprenis.
Lo! all this mine eye hath seen; Mine ear hath heard and understood it.
2 Kion vi scias, mi ankaŭ scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.
What ye know, I know also; I am not inferior to you.
3 Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.
But O that I might speak with the Almighty! O that I might reason with God!
4 Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.
For ye are forgers of lies; Physicians of no value, all of you!
5 Ho, se vi silentus, Tio estus saĝeco de via flanko.
O that ye would altogether hold your peace! This, truly, would be wisdom in you.
6 Aŭskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo.
Hear, I pray you, my arguments; Attend to the pleadings of my lips!
7 Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsaĵon?
Will ye speak falsehood for God? Will ye utter deceit for him?
8 Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li, Aŭ pro Dio vi volas disputi?
Will ye be partial to his person? Will ye contend earnestly for God?
9 Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin? Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?
Will it be well for you, if he search you thoroughly? Can ye deceive him, as one may deceive a man?
10 Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.
Surely he will rebuke you, If ye secretly have respect to persons.
11 Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin? Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li?
Doth not his majesty make you afraid, And his dread fall upon you?
12 Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.
Your maxims are words of dust; Your fortresses are fortresses of clay.
13 Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.
Hold your peace, and let me speak: And then come upon me what will!
14 Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?
Why do I take my flesh in my teeth, And put my life in my hand?
15 Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.
Lo! he slayeth me, and I have no hope! Yet will I justify my ways before him.
16 Tio jam estos savo por mi, Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.
This also shall be my deliverance; For no unrighteous man will come before him.
17 Aŭskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.
Hear attentively my words, And give ear to my declaration!
18 Jen mi pretigis juĝan aferon; Mi scias, ke mi montriĝos prava.
Behold, I have now set in order my cause; I know that I am innocent.
19 Kiu povas procesi kontraŭ mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.
Who is he that can contend with me? For then would I hold my peace, and die!
20 Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:
Only do not unto me two things, Then will I not hide myself from thy presence;
21 Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.
Let not thy hand be heavy upon me, And let not thy terrors make me afraid:
22 Tiam voku, kaj mi respondos; Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
Then call upon me, and I will answer; Or I will speak, and answer thou me.
23 Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
How many are my iniquities and sins? Make me to know my faults and transgressions.
24 Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
Wherefore dost thou hide thy face, And account me as thine enemy?
25 Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio? Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?
Wilt thou put in fear the driven leaf? Wilt thou pursue the dry stubble?
26 Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
For thou writest bitter things against me, And makest me inherit the sins of my youth.
27 Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
Yea, thou puttest my feet in the stocks, And waterest all my paths; Thou hemmest in the soles of my feet.
28 Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj.
And I, like an abandoned thing, shall waste away; Like a garment which is moth-eaten.

< Ijob 13 >