< Jeremia 45 >
1 Jen estas la vorto, kiun la profeto Jeremia diris al Baruĥ, filo de Nerija, kiam ĉi tiu skribis tiujn vortojn en libron sub diktado de Jeremia, en la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo:
Verbum quod locutus est Jeremias propheta ad Baruch filium Neriæ, cum scripsisset verba hæc in libro ex ore Jeremiæ, anno quarto Joakim filii Josiæ regis Juda, dicens:
2 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri vi, ho Baruĥ:
Hæc dicit Dominus Deus Israël ad te, Baruch:
3 Vi diris: Ve al mi! ĉar la Eternulo aldonis malĝojon al mia suferado; mi laciĝis de mia ĝemado, kaj mi ne trovas ripozon.
Dixisti: Væ misero mihi! quoniam addidit Dominus dolorem dolori meo: laboravi in gemitu meo, et requiem non inveni.
4 Tiele diru al li: Tiele diras la Eternulo: Jen tion, kion Mi konstruis, Mi detruas, kaj kion Mi plantis, tion Mi elradikigas, ĉi tiun tutan Mian landon;
Hæc dicit Dominus: Sic dices ad eum: Ecce quos ædificavi, ego destruo, et quos plantavi, ego evello, et universam terram hanc:
5 kaj vi postulas por vi grandaĵon! Ne postulu; ĉar jen Mi venigos malbonon sur ĉiun karnon, diras la Eternulo, sed al vi Mi donos vian animon kiel akiron sur ĉiuj lokoj, kien vi iros.
et tu quæris tibi grandia? noli quærere, quia ecce ego adducam malum super omnem carnem, ait Dominus, et dabo tibi animam tuam in salutem in omnibus locis ad quæcumque perrexeris.