< Jeremia 44 >
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia pri ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiuj loĝas en Migdol, en Taĥpanĥes, en Nof, kaj en la lando Patros:
Saa asɛm yi baa Yeremia nkyɛn. Ɛfa Yudafoɔ a wɔtete Misraim anafoɔ fam wɔ Migdol, Tapanhes, Memfis ne Misraim atifi fam ho.
2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Vi vidis la tutan malbonon, kiun Mi venigis sur Jerusalemon kaj sur ĉiujn urbojn de Judujo; jen ili estas nun dezertaj, kaj neniu loĝas en ili,
“Yei ne deɛ Asafo Awurade, Israel Onyankopɔn seɛ: Mohunuu amanehunu kɛseɛ a mede baa Yerusalem ne Yuda nkuro nyinaa so. Ɛnnɛ wɔayeyɛ amanfo na wɔasɛe
3 pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris, kolerigante Min, irante incensi kaj servi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili, nek vi, nek viaj patroj.
ɛsiane bɔne a wɔayɛ no enti. Wɔhyee nnuhwam, somm anyame foforɔ a wɔn anaa mo anaa mo agyanom nnim wɔn de hyɛɛ me abufuo.
4 Mi sendis al vi ĉiujn Miajn servantojn, la profetojn, Mi konstante sendadis, dirante: Ne faru tiun abomenindan aferon, kiun Mi malamas.
Mpɛn bebree mesomaa mʼasomfoɔ adiyifoɔ a wɔkaa sɛ, ‘Monnyɛ saa atantanneɛ a mekyiri no!’
5 Sed ili ne obeis, kaj ne alklinis sian orelon, por deturni sin de siaj malbonagoj, por ne incensi al aliaj dioj.
Nanso wɔantie. Wɔamfa anyɛ asɛm, na wɔannane amfiri wɔn amumuyɛsɛm ho na wɔannyae hye a wɔhye nnuhwam ma anyame foforɔ no.
6 Pro tio elverŝiĝis Mia indigno kaj kolero, kaj ĝi ekbrulis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kaj ili ruiniĝis kaj dezertiĝis, kiel oni nun vidas.
Enti, mehwiee mʼabufuo guiɛ na ɛdɛre kɔɔ Yuda nkuro ne Yerusalem mmɔntene so, ma ɛsɛɛsɛeɛ na ɛdedaa mpan sɛdeɛ ɛteɛ ɛnnɛ yi.
7 Kaj nun tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Kial vi faras grandan malbonon al viaj propraj animoj, por ke ekstermiĝu ĉe vi viroj kaj virinoj, infanoj kaj suĉinfanoj en Judujo, por ke nenio restu ĉe vi?
“Na seesei, deɛ Asafo Awurade Onyankopɔn, Israel Onyankopɔn seɛ nie: Adɛn enti na mode amanehunu kɛseɛ aba mo ho so, sɛ moyii mmarima ne mmaa, mmɔfra ne mmotafowa firii Yuda a moangya nkaeɛfoɔ biara amma mo ho.
8 Kial vi kolerigas Min per la faroj de viaj manoj, incensante al aliaj dioj en la lando Egipta, kien vi venis, por tie loĝi, por ke vi ekstermiĝu kaj por ke vi fariĝu objekto de malbeno kaj de honto inter ĉiuj nacioj de la tero?
Adɛn enti na mode deɛ mo nsa ayɛ hyɛ me abufuo, na mohye nnuhwam ma anyame foforɔ wɔ Misraim, baabi a moabɛtena hɔ? Mobɛsɛe mo ho, na moayɛ nnomedeɛ ne nsopa wɔ asase so amanaman nyinaa mu.
9 Ĉu vi forgesis la malbonaĵojn de viaj patroj kaj la malbonaĵojn de la reĝoj de Judujo, la malbonaĵojn de iliaj edzinoj, viajn malbonaĵojn, kaj la malbonaĵojn de viaj edzinoj, kiujn ili faris en la lando Juda kaj sur la stratoj de Jerusalem?
Mo werɛ afiri amumuyɛsɛm a mo agyanom, Yuda ahemfo ne ahemaa yɛeɛ, na mo ne mo yerenom nso yɛɛ wɔ Yuda asase ne Yerusalem mmɔntene so no anaa?
10 Ili ne humiliĝis ĝis la nuna tago, ili ne timas kaj ne agas laŭ Mia instruo kaj laŭ Miaj leĝoj, kiujn Mi donis al vi kaj al viaj patroj.
Ɛbɛsi ɛnnɛ yi, wɔmmrɛɛ wɔn ho ase, wɔnnaa anidie adi na wɔnnii me mmara ne ahyɛdeɛ a mede maa mo ne mo agyanom no so.
11 Tial tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi turnos Mian vizaĝon kontraŭ vin por malfeliĉo kaj por ekstermi la tutan Judujon.
“Enti, deɛ Asafo Awurade, Israel Onyankopɔn seɛ nie: Masi mʼadwene pi sɛ mede amanehunu bɛba mo so na masɛe Yuda nyinaa.
12 Kaj Mi prenos la restaĵon de la Judoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en la landon Egiptan, por tie ekloĝi, kaj ili ĉiuj ekstermiĝos en la lando Egipta; ili falos de glavo, de malsato ili ekstermiĝos, de la malgrandaj ĝis la grandaj; de glavo kaj de malsato ili mortos, kaj ili fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto.
Mɛfa Yuda nkaeɛfoɔ a wɔsii wɔn adwene pi sɛ wɔbɛkɔ Misraim akɔtena hɔ no. Wɔn nyinaa bɛwuwu wɔ Misraim; wɔbɛtotɔ akofena ano anaa ɛkɔm bɛkum wɔn. Ɛfiri akumaa so kɔsi ɔkɛseɛ so, akofena ne ɛkɔm bɛkunkum wɔn. Wɔbɛyɛ nnomedeɛ, ahodwiredeɛ, afɔbudeɛ ne ahohora.
13 Kaj Mi punos tiujn, kiuj loĝas en la lando Egipta, kiel Mi punis Jerusalemon, per glavo, per malsato, kaj per pesto.
Mede akofena, ɛkɔm ne ɔyaredɔm bɛtwe wɔn a wɔtete Misraim aso, sɛdeɛ metwee Yerusalem aso no.
14 Kaj neniu saviĝos nek restos el la restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por loĝi tie kelktempe kaj por poste reiri en la landon Judan, kien ili sopiras per sia animo reveni kaj tie loĝi; ili ne revenos, krom tiuj, kiuj forkuros.
Yuda nkaeɛfoɔ a wɔakɔtena Misraim no mu biara rennwane, na wɔremfa wɔn ho nni na wɔasane aba Yuda, asase a wɔpɛ sɛ wɔsane bɛtena so no; wɔn mu biara remma bio, gye sɛ adwanefoɔ kakraa bi.”
15 Tiam respondis al Jeremia ĉiuj viroj, kiuj sciis, ke iliaj edzinoj incensas al aliaj dioj, kaj ĉiuj virinoj, kiuj staris en granda amaso, kaj la tuta popolo, kiu loĝis en la lando Egipta, en Patros; ili diris:
Afei, mmarima a na wɔnim sɛ wɔn yerenom hye nnuhwam ma anyame foforɔ, wɔne mmaa a wɔwɔ hɔ no nyinaa ne nnipa a wɔwɔ Misraim Atifi fam ne Anafoɔ fam ka kyerɛɛ Yeremia sɛ,
16 Tion, kion vi diris al ni en la nomo de la Eternulo, ni ne obeos al vi;
“Yɛrentie asɛm a waka akyerɛ yɛn wɔ Awurade din mu no!
17 sed ni faros ĉion laŭ la vortoj, kiuj eliras el nia buŝo, ni incensos al la reĝino de la ĉielo, ni verŝos al ŝi verŝoferojn, kiel faris ni kaj niaj patroj, niaj reĝoj kaj niaj eminentuloj, en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem; tiam ni havis abundan panon, kaj estis al ni bone, kaj malbonon ni ne vidis.
Ampa ara yɛbɛyɛ biribiara a yɛkaa sɛ yɛbɛyɛ: Yɛbɛhye nnuhwam ama Ɔsoro Hemmaa na yɛahwie ahwiesa ama no, sɛdeɛ yɛ ne yɛn agyanom, ahemfo ne adwumayɛfoɔ yɛɛ wɔ Yuda nkuro ne Yerusalem mmɔntene so pɛpɛɛpɛ. Saa ɛberɛ no na yɛwɔ aduane, na yɛdi yie a yɛnni ɔhaw biara nso.
18 Sed de tiu tempo, kiam ni ĉesis incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn, ĉio mankas al ni, kaj ni pereas de glavo kaj de malsato.
Nanso ɛfiri ɛberɛ a yɛgyaee nnuhwam a yɛhye ma Ɔsoro Hemmaa, na yɛgyaee ahwiesa a yɛde ma no no, biribiara abɔ yɛn na yɛrewuwu wɔ akofena ne ɛkɔm ano.”
19 Kaj kiam ni incensas al la reĝino de la ĉielo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn, ĉu sen la scio de niaj edzoj ni faras al ŝi kukojn kun ŝia bildo kaj verŝas al ŝi verŝoferojn?
Na mmaa no nso ka kaa ho sɛ, “Ɛberɛ a yɛhyee nnuhwam maa Ɔsoro Hemmaa na yɛhwiee ahwiesa maa no no, na yɛn kununom nnim sɛ yɛto ɔfam a ɛyɛ ne sɛso, hwie ahwiesa ma no anaa?”
20 Tiam Jeremia diris al la tuta popolo, pri la viroj kaj virinoj, kaj pri ĉiuj el la popolo, kiuj respondis al li:
Na Yeremia ka kyerɛɛ nnipa no nyinaa, mmarima ne mmaa a wɔrebua noɔ no sɛ,
21 Ĝuste tiun incensadon, kiun vi faradis en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, vi kaj viaj patroj, viaj reĝoj kaj viaj eminentuloj kaj la popolo de la lando — ĝuste tion la Eternulo ja rememoris, kaj ĝi atingis Lian koron.
“Mosusu sɛ, Awurade nnim sɛ na mo ne mo agyanom, mo ahemfo, adwumayɛfoɔ ne ɔmanfoɔ no hye nnuhwam ma ahoni wɔ Yuda nkuro so ne Yerusalem mmɔntene so anaa?
22 Kaj la Eternulo ne plu povis toleri viajn malbonajn agojn, la abomenindaĵojn, kiujn vi faris; tial via lando fariĝis dezerto, objekto de teruro kaj de malbeno, kaj neniu loĝas en ĝi, kiel oni nun vidas.
Ɛberɛ a mo amumuyɛ ne akyiwadeɛ a moyɛeɛ no fonoo Awurade no, mo asase danee nnomedeɛ ne amanfo a obiara nte so, sɛdeɛ ɛte ɛnnɛ yi.
23 Pro tio, ke vi incensadis kaj pekadis antaŭ la Eternulo kaj ne obeis la voĉon de la Eternulo kaj ne agadis laŭ Lia instruo, laŭ Liaj leĝoj kaj ordonoj — pro tio trafis vin tiu malbono, kiel vi nun vidas.
Esiane sɛ moahye nnuhwam, ayɛ bɔne atia Awurade, na moannyɛ ɔsetie amma no, na moanni ne mmara, nʼahyɛdeɛ ne nʼadansesɛm soɔ enti, amanehunu aba mo so sɛdeɛ mohunu yi.”
24 Kaj Jeremia diris al la tuta popolo kaj al ĉiuj virinoj: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta!
Afei, Yeremia ka kyerɛɛ nnipa no nyinaa a mmaa no ka ho sɛ, “Mo Yudafoɔ a mowɔ Misraim nyinaa montie Awurade asɛm.
25 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Vi kaj viaj edzinoj parolis per via buŝo kaj plenumis per viaj manoj tion, kion vi diris: Ni plenumos nian solenan promeson, kiun ni faris, incensi al la reĝino de la ĉielo kaj verŝi al ŝi verŝoferojn; vi efektive plenumas viajn promesojn, kaj faras, kion vi promesis.
Yei ne deɛ Asafo Awurade, Israel Onyankopɔn seɛ: Mo ne mo yerenom de mo nneyɛɛ akyerɛ mo bɔ a mohyɛɛ sɛ, ‘Ampa ara yɛbɛdi ɛbɔ a yɛhyɛɛ sɛ, yɛbɛhye nnuhwam ahwie ahwiesa ama Ɔsoro Hemmaa no, no so.’ “Monkɔ so, monni mo bɔhyɛ ne mo ntam so!
26 Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, ĉiuj Judoj, kiuj loĝas en la lando Egipta: Jen Mi ĵuris per Mia granda nomo, diras la Eternulo, ke la buŝo de neniu Judo en la tuta lando Egipta plu vokos Mian nomon, dirante: Kiel vivas la Sinjoro, la Eternulo.
Nanso, montie Awurade asɛm, mo Yudafoɔ a mowɔ Misraim nyinaa. ‘Mede me din kɛseɛ no ka ntam sɛ,’ deɛ Awurade seɛ nie, ‘obiara a ɔfiri Yuda a ɔte Misraim asase so baabiara remmɔ me din nka ntam bio da sɛ, “Sɛ Otumfoɔ Awurade te ase yi.”
27 Jen Mi viglos super ili por malbono, ne por bono; kaj ĉiuj Judoj, kiuj estas en la lando Egipta, pereos de glavo kaj de malsato, ĝis ili tute ekstermiĝos.
Na mɛhwɛ ama wɔahunu amane na ɛnyɛ yiedie; Yudafoɔ a wɔwɔ Misraim bɛwuwu wɔ akofena ne ɛkɔm ano kɔsi sɛ wɔbɛsɛe wɔn nyinaa.
28 Nur malgranda nombro da homoj, kiuj saviĝos de glavo, revenos el la lando Egipta en la landon Judan; kaj la tuta restaĵo de la Judoj, kiuj venis en la landon Egiptan, por tie loĝi, ekscios, kies vorto plenumiĝas, Mia aŭ ilia.
Wɔn a wɔbɛdwane afiri akofena ano na wasane afiri Misraim akɔ Yuda asase so no bɛyɛ kakraa bi. Afei Yuda nkaeɛfoɔ a wɔbɛtenaa Misraim no nyinaa bɛhunu deɛ nʼasɛm yɛ nokorɛ; me deɛ anaa wɔn deɛ.
29 Kaj jen estas por vi la pruvosigno, diras la Eternulo, ke Mi punos vin sur ĉi tiu loko, por ke vi sciu, ke plenumiĝos Miaj vortoj sur vi por malbono:
“‘Yei na ɛbɛyɛ nsɛnkyerɛnneɛ ama mo sɛ mɛtwe mo aso wɔ ha, na mo ahunu sɛ ampa ara mʼahunahuna a ɛfa ɔhaw ho no bɛba mu,’ Awurade na ɔseɛ.
30 tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos Faraonon Ĥofran, reĝon de Egiptujo, en la manojn de liaj malamikoj, kaj en la manojn de tiuj, kiuj celas lian morton, kiel Mi transdonis Cidkijan, reĝon de Judujo, en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, lia malamiko kaj celanto de lia morto.
‘Mede Misraimhene Farao Hofra rebɛhyɛ nʼatamfoɔ a wɔpɛ sɛ wɔkum no no nsa, sɛdeɛ mede Yudahene Sedekia hyɛɛ Babiloniahene Nebukadnessar, ne ɔtamfoɔ a na ɔrepɛ no akum no no nsa. Yei ne deɛ Awurade seɛ.’”