< Jeremia 42 >
1 Kaj aliris ĉiuj militestroj, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Jezanja, filo de Hoŝaja, kaj la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj,
Then all the captains of the forces, and Johanan the son of Kareah, and Jezaniah the son of Hoshaiah, and all the people from the least even to the greatest, came near,
2 kaj diris al la profeto Jeremia: Ni humile petegas vin, preĝu por ni al la Eternulo, via Dio, por ĉi tiu tuta restaĵo; ĉar el multaj ni restis malmultaj, kiel viaj okuloj nin vidas.
And said to Jeremiah the prophet, We beseech thee, let our supplication be accepted before thee, and pray for us to the LORD thy God, even for all this remnant; (for we are left but a few of many, as thy eyes do behold us: )
3 Kaj la Eternulo, via Dio, sciigu al ni la vojon, kiun ni devas iri, kaj kion ni devas fari.
That the LORD thy God may show us the way in which we may walk, and the thing that we may do.
4 Kaj la profeto Jeremia diris al ili: Mi aŭdis; jen mi preĝos al la Eternulo, via Dio, konforme al viaj vortoj, kaj ĉion, kion la Eternulo respondos al vi, mi raportos al vi; mi nenion kaŝos antaŭ vi.
Then Jeremiah the prophet said to them, I have heard you; behold, I will pray to the LORD your God according to your words; and it shall come to pass, that whatever thing the LORD shall answer you, I will declare it to you; I will keep nothing back from you.
5 Kaj ili diris al Jeremia: La Eternulo estu inter ni atestanto vera kaj fidela, ke ni agos konforme al ĉio, kun kio la Eternulo, via Dio, sendos vin al ni;
Then they said to Jeremiah, The LORD be a true and faithful witness between us, if we do not even according to all things for which the LORD thy God shall send thee to us.
6 ĉu estos bone, ĉu estos malbone, ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio, al kiu ni vin sendas, por ke estu al ni bone, se ni aŭskultos la voĉon de la Eternulo, nia Dio.
Whether it be good, or whether it be evil, we will obey the voice of the LORD our God, to whom we send thee; that it may be well with us, when we obey the voice of the LORD our God.
7 Post dek tagoj aperis la vorto de la Eternulo al Jeremia;
And it came to pass after ten days, that the word of the LORD came to Jeremiah.
8 kaj li vokis Joĥananon, filon de Kareaĥ, kaj ĉiujn militestrojn, kiuj estis kun li, kaj la tutan popolon, de la malgrandaj ĝis la grandaj,
Then called he Johanan the son of Kareah, and all the captains of the forces who were with him, and all the people from the least even to the greatest,
9 kaj diris al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, al kiu vi min sendis, por faligi vian petegon antaŭ Li:
And said to them, Thus saith the LORD, the God of Israel, to whom ye sent me to present your supplication before him;
10 Se vi restos en ĉi tiu lando, Mi vin aranĝos kaj ne ruinigos, Mi vin plantos kaj ne elradikigos; ĉar Mi pentas pri la malbono, kiun Mi faris al vi.
If ye will still abide in this land, then will I build you, and not pull you down, and I will plant you, and not pluck you up: for I repent of the evil that I have done to you.
11 Ne timu la reĝon de Babel, kiun vi nun timas; ne timu lin, diras la Eternulo, ĉar Mi estas kun vi, por helpi vin kaj por savi vin el lia mano.
Be not afraid of the king of Babylon, of whom ye are afraid; be not afraid of him, saith the LORD: for I am with you to save you, and to deliver you from his hand.
12 Mi estos favorkora al vi, ke li vin kompatu kaj vin loĝigu sur via tero.
And I will show mercies to you, that he may have mercy upon you, and cause you to return to your own land.
13 Sed se vi diros: Ni ne volas loĝi en ĉi tiu lando, kaj vi ne obeos la voĉon de la Eternulo, via Dio,
But if ye say, We will not dwell in this land, neither obey the voice of the LORD your God,
14 dirante: Ne, ni iros en la landon Egiptan, kie ni ne vidos militon kaj ne aŭdos sonon de trumpeto kaj ne malsatos koncerne panon, kaj tie ni restos:
Saying, No; but we will go into the land of Egypt, where we shall see no war, nor hear the sound of the trumpet, nor hunger for bread; and there will we dwell:
15 tiam aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho restaĵo de Jehuda: tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Se vi turnos vian vizaĝon, por iri en Egiptujon, kaj vi iros, por tie ekloĝi:
And now therefore hear the word of the LORD, ye remnant of Judah; Thus saith the LORD of hosts, the God of Israel; If ye wholly set your faces to enter into Egypt, and go to sojourn there;
16 tiam la glavo, kiun vi timas, atingos vin tie, en la lando Egipta, kaj la malsato, pri kiu vi zorgas, persekutos vin tie en Egiptujo, kaj tie vi mortos.
Then it shall come to pass, that the sword, which ye feared, shall overtake you there in the land of Egypt, and the famine, of which ye were afraid, shall follow close after you there in Egypt; and there ye shall die.
17 Tiamaniere ĉiuj homoj, kiuj turnis sian vizaĝon, por iri en Egiptujon, por tie ekloĝi, mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, kaj neniu el ili restos, nek forsaviĝos de la malbono, kiun Mi venigos sur ilin.
So shall it be with all the men that set their faces to go into Egypt to sojourn there; they shall die by the sword, by the famine, and by the pestilence: and none of them shall remain or escape from the evil that I will bring upon them.
18 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Kiel elverŝiĝis Mia kolero kaj indigno sur la loĝantojn de Jerusalem, tiel Mia kolero elverŝiĝos sur vin, kiam vi venos en Egiptujon, kaj vi fariĝos objekto de ĵuro, de teruro, de malbeno, kaj de honto, kaj vi ne plu vidos ĉi tiun lokon.
For thus saith the LORD of hosts, the God of Israel; As my anger and my fury hath been poured forth upon the inhabitants of Jerusalem; so shall my fury be poured forth upon you, when ye shall enter into Egypt: and ye shall be an execration, and an horror, and a curse, and a reproach; and ye shall see this place no more.
19 Pri vi, ho restaĵo de Jehuda, la Eternulo parolis: Ne iru en Egiptujon; sciu, ke Mi avertis vin hodiaŭ.
The LORD hath said concerning you, O ye remnant of Judah; Go ye not into Egypt: know certainly that I have admonished you this day.
20 Vi fariĝis kulpaj kontraŭ viaj propraj animoj; ĉar vi sendis min al la Eternulo, via Dio, dirante: Preĝu por ni al la Eternulo, nia Dio, kaj ĉion, kion diros la Eternulo, nia Dio, sciigu al ni, por ke ni tion faru.
For ye were hypocrites in your hearts, when ye sent me to the LORD your God, saying, Pray for us to the LORD our God; and according to all that the LORD our God shall say, so declare to us, and we will do it.
21 Kaj mi sciigis al vi hodiaŭ, sed vi ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, via Dio, nek ĉion, kun kio Li sendis min al vi;
And now I have this day declared it to you; but ye have not obeyed the voice of the LORD your God, nor any thing for which he hath sent me to you.
22 sciu do, ke vi mortos de glavo, de malsato, kaj de pesto, sur la loko, kien vi volas iri, por tie ekloĝi.
Now therefore know certainly that ye shall die by the sword, by the famine, and by the pestilence, in the place where ye desire to go and to sojourn.