< Jeremia 4 >
1 Se vi volas rekonverti vin, ho Izrael, diras la Eternulo, rekonvertu vin al Mi; kaj se vi forigos viajn abomenindaĵojn de antaŭ Mia vizaĝo, kaj ne plu vagados,
Uba uphenduka, Israyeli, itsho iNkosi, phendukela kimi; njalo uba ususa phambi kwami izinengiso zakho, kawuyikuphambuka.
2 kaj se vi en vero, bonordo, kaj pieco ĵuros: Kiel la Eternulo vivas, tiam ankaŭ la popoloj benos sin per Li kaj gloros sin per Li.
Futhi uzafunga: Kuphila kukaJehova, ngeqiniso, ngokwahlulela, langokulunga; lezizwe zizazibusisa kuyo, lakuyo zizincome.
3 Ĉar tiele diras la Eternulo al la viroj de Judujo kaj al Jerusalem: Plugu al vi novan plugokampon, kaj ne semu inter dornaĵo.
Ngoba itsho njalo iNkosi kumadoda akoJuda leJerusalema: Qhathani ingqatho yenu, lingahlanyeli phakathi kwameva.
4 Cirkumcidu vin al la Eternulo kaj forigu la prepucion de via koro, ho viroj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem, por ke Mia kolero ne eliru kiel fajro kaj ne brulu pro viaj malbonagoj tiel, ke neniu ĝin estingos.
Zisokeleni eNkosini, lisuse amajwabu aphambili enhliziyo yenu, madoda akoJuda labahlali beJerusalema; hlezi ulaka lwami luphume njengomlilo, lutshise, kungabi khona ongalucitsha, ngenxa yobubi bezenzo zenu.
5 Proklamu en Judujo, aŭdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena voĉo, kaj diru: Kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn.
Bikani koJuda, lizwakalise eJerusalema, lithi: Vuthelani uphondo elizweni; klabalalani ngokugcweleyo lithi: Buthanani, singene emizini ebiyelweyo.
6 Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon.
Misani uphawu ngaseZiyoni, balekani, lingemi; ngoba ngizaletha ububi buvela enyakatho, lokwephuka okukhulu.
7 Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili.
Isilwane sesenyukile siphuma ehlathini laso, lomchithi wezizwe usukile, uphumile endaweni yakhe ukuze ulenze ilizwe lakho incithakalo; imizi yakho izakuba ngamanxiwa, ingabi lomhlali.
8 Pro tio zonu vin per sakaĵo, ploru kaj ĝemu, ĉar la flama kolero de la Eternulo ne foriĝas de ni.
Ngenxa yalokhu bhincani amasaka, lilani liqhinqe isililo; ngoba ulaka lweNkosi oluvuthayo kaluphendukanga lusuka kithi.
9 En tiu tago, diras la Eternulo, senviviĝos la koro de la reĝo kaj la koro de la princoj, konsterniĝos la pastroj, kaj la profetoj konfuziĝos.
Njalo kuzakuthi ngalolosuku, itsho iNkosi, inhliziyo yenkosi izaphela, lenhliziyo yeziphathamandla; labapristi bazamangala kakhulu, labaprofethi bazathithibala.
10 Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! ĉu Vi erarigis ĉi tiun popolon kaj Jerusalemon, dirinte: Vi havos pacon — kaj dume la glavo atingis jam la animon?
Ngasengisithi: Hawu, Nkosi Jehova! Isibili ubakhohlisile lokubakhohlisa lababantu leJerusalema usithi: Lizakuba lokuthula; kanti inkemba ifinyelela emphefumulweni.
11 En tiu tempo oni diros al tiu popolo kaj al Jerusalem: Seka vento de la altaĵoj en la dezerto venas sur la vojon de la filino de Mia popolo, ne por ventumi kaj ne por purigi;
Ngalesosikhathi kuzakuthiwa kulabobantu lakuyo iJerusalema: Umoya otshisayo wamadundulu enkangala, indlela yendodakazi yabantu bami, ungeyisiwo wokwela njalo ungeyisiwo wokuhlambulula.
12 vento pli forta ol ili venos al Mi; tiam Mi diros Mian verdikton kontraŭ ili.
Umoya ogcweleyo ovela kuwo uzakuza kimi. Khathesi lami ngizakhuluma izahlulelo zimelene labo.
13 Jen ĝi leviĝas kiel nuboj, kaj ĝiaj ĉaroj estas kiel ventegoj, ĝiaj ĉevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj.
Khangela, uzakwenyuka njengamayezi, lenqola zakhe njengesivunguzane; amabhiza akhe alesiqubu kulezinkozi. Maye kithi, ngoba sichithiwe!
14 Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi saviĝu; ĝis kiam loĝos en vi viaj malbonaj pensoj?
Jerusalema, hlambulula inhliziyo yakho kuphume inkohlakalo, ukuze usindiswe. Koze kube nini imicabango yakho emibi ihlala phakathi kwakho?
15 Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim:
Ngoba ilizwi liyamemeza lisuka koDani, lizwakalisa uhlupho oluvela entabeni yakoEfrayimi.
16 Sciigu al la popoloj, aŭdigu pri Jerusalem, ke sieĝontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian voĉon kontraŭ la urboj de Judujo.
Khumbuzani izizwe, khangelani, lizwakalise limelene leJerusalema; kufika abalindi bevela elizweni elikhatshana, baphakamisa ilizwi labo bemelene lemizi yakoJuda.
17 Kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin, ĉar ĝi ribelis kontraŭ Mi, diras la Eternulo.
Njengabalindi bensimu bamelene layo inhlangothi zonke, ngoba ingivukele, itsho iNkosi.
18 Via konduto kaj viaj faroj kaŭzis tion al vi, tiu via malboneco, ĉar ĝi estas maldolĉa, ĉar ĝi penetris ĝis via koro.
Indlela yakho lezenzo zakho kukwenzele lezizinto; lokhu kuyinkohlakalo yakho, ngoba kubuhlungu, ngoba kufinyelela enhliziyweni yakho.
19 Mia internaĵo, mia internaĵo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; ĉar vi, mia animo, aŭdis sonon de korno, trumpetadon de batalo.
Imibilini yami, imibilini yami! Ngilobuhlungu emidulini yenhliziyo yami. Inhliziyo yami yenza umsindo phakathi kwami; ngingeke ngithule; ngoba wena mphefumulo wami, uzwile ukukhala kophondo, umkhosi wempi.
20 Estas proklamata malfeliĉo post malfeliĉo, ĉar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj.
Kuyamenyezelwa incithakalo phezu kwencithakalo, ngoba ilizwe lonke lichithekile. Amathente ami ahle achithwa, amakhetheni ami ngokucwayiza kwelihlo.
21 Kiel longe ankoraŭ mi vidos standardon, aŭdos sonadon de korno?
Koze kube nini ngibona isiboniso, ngizwe ukukhala kophondo?
22 Ĉar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj, ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.
Ngoba abantu bami bayizithutha, mina kabangazi; bangabantwana abayiziphukuphuku, kabalakuqedisisa; bahlakaniphele ukwenza okubi, kodwa ukwenza okuhle kabakwazi.
23 Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma.
Ngabona umhlaba, khangela-ke, wawungelasimo, ungelalutho; lemazulwini, kodwa kakukho ukukhanya kwawo.
24 Mi rigardas la montojn — ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas.
Ngabona izintaba, khangela-ke, zazinyikinyeka, lamaqaqa wonke ayenyakazela.
25 Mi rigardas — troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj birdoj de la ĉielo disflugis.
Ngabona, khangela-ke, kwakungelamuntu, lenyoni zonke zamazulu zibalekile.
26 Mi rigardas — la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto, kaj ĉiuj ĝiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero.
Ngabona, khangela-ke, ilizwe elivundileyo laliyinkangala, lemizi yalo yonke yayidiliziwe phambi kweNkosi, phambi kokuvutha kolaka lwayo.
27 Ĉar tiele diras la Eternulo: Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros.
Ngoba itsho njalo iNkosi: Ilizwe lonke lizakuba lunxiwa, kodwa kangiyikuqeda ngokupheleleyo.
28 Pro tio la tero ploros kaj la ĉielo supre malĝojos; ĉar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedaŭras, kaj Mi ne reprenos ĝin.
Ngenxa yalokhu umhlaba uzalila, lamazulu aphezulu abe mnyama; ngenxa yokuthi ngikhulumile, ngikuhlosile, njalo kangiyikuzisola, njalo kangiyikubuyela emuva ngisuka kukho.
29 Pro la bruo de la rajdantoj kaj pafantoj forkuras la tuta urbo; oni kuras en densajn arbarojn, grimpas sur rokojn; ĉiuj urboj malpleniĝis, kaj neniu en ili loĝas.
Umuzi wonke uzabaleka ngenxa yomsindo wabagadi bamabhiza labatshoki ngamadandili; bazangena ezixukwini, bakhwele emadwaleni; wonke umuzi uzatshiywa, njalo kungabi lamuntu ohlala kuwo.
30 Kaj vi, dezertigita, kion vi faros? Eĉ se vi metos sur vin purpuron, se vi ornamos vin per oraj ornamoj, se vi ruĝe kolorigos vian vizaĝon, vi ornamos vin vane: viaj amantoj vin malestimos, ili volos vin mortigi.
Wena-ke ozachitheka, uzakwenzani? Loba ugqoka okubomvu, loba uzicecisa ngezigqizo zegolide, loba ucomba amehlo akho ngomphendulo, uzenza ube muhle ngeze, izithandwa zakho zizakudelela, zidinga impilo yakho.
31 Ĉar Mi aŭdas krion kiel de naskantino, ĝemegadon kiel de virino naskanta la unuan infanon, krion de la filino de Cion; ŝi ĝemas, kaj etendas siajn manojn: Ho ve al mi! ĉar mia animo pereas de la mortigantoj.
Ngoba ngizwile ilizwi kungathi ngelowesifazana ohelelwayo, ubuhlungu obunjengobeletha umntwana olizibulo, ilizwi lendodakazi yeZiyoni, ikhefuzela, iselula izandla zayo isithi: Maye-ke mina! Ngoba umphefumulo wami uphele amandla ngenxa yababulali.