< Jeremia 39 >

1 En la naŭa jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, en la deka monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kun sia tuta militistaro al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin.
ユダの王ゼデキヤの九年十月、バビロンの王ネブカデレザルはその全軍を率い、エルサレムに来てこれを攻め囲んだが、
2 En la dek-unua jaro de Cidkija, en la kvara monato, en la naŭa tago de la monato, oni faris enrompon en la urbon.
ゼデキヤの十一年四月九日になって町の一角が破れた。
3 Kaj eniris ĉiuj eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj haltis ĉe la Meza Pordego: Nergal-Ŝarecer, Samgar-Nebu, Sarseĥim Rab-saris, Nergal-Ŝarecer Rab-mag, kaj ĉiuj ceteraj eminentuloj de la reĝo de Babel.
エルサレムが取られたので、バビロンの王のつかさたち、すなわちネルガル・シャレゼル、サムガル・ネボ、ラブサリスのサルセキム、ラブマグのネルガル・シャレゼルおよびバビロンの王のその他のつかさたちは皆ともに来て中の門に座した。
4 Kiam ilin ekvidis Cidkija, reĝo de Judujo, kaj ĉiuj militistoj, ili forkuris, kaj eliris en la nokto el la urbo tra la ĝardeno de la reĝo, tra la pordego inter la du muregoj, kaj ili iris sur la vojon, kiu kondukas al la stepo.
ユダの王ゼデキヤとすべての兵士たちはこれを見て逃げ、夜のうちに、王の庭園の道を通って、二つの城壁の間の門から町を出て、アラバの方へ行ったが、
5 Sed la Ĥaldea militistaro postkuris ilin, kaj atingis Cidkijan sur la stepo de Jeriĥo kaj kaptis lin, kaj alkondukis lin al Nebukadnecar, reĝo de Babel, en Riblan, en la lando Ĥamat, kaj ĉi tiu eldiris verdikton kontraŭ li.
カルデヤびとの軍勢はこれを追って、エリコの平地でゼデキヤに追いつき、これを捕えて、ハマテの地リブラにいるバビロンの王ネブカデレザルのもとに引いて行ったので、王はそこで彼の罪をさだめた。
6 Kaj la reĝo de Babel buĉis la filojn de Cidkija en Ribla antaŭ liaj okuloj, kaj ĉiujn eminentulojn de Judujo la reĝo de Babel buĉis.
バビロンの王はリブラで、ゼデキヤの子たちを彼の目の前で殺した。バビロンの王はまたユダのすべての貴族たちを殺した。
7 Kaj la okulojn de Cidkija li blindigis, kaj li ligis lin per katenoj, por forkonduki lin en Babelon.
王はまたゼデキヤの目をつぶさせ、彼をバビロンに引いて行くために、鎖につないだ。
8 Kaj la domon de la reĝo kaj la domojn de la popolo la Ĥaldeoj forbruligis per fajro, kaj la muregojn de Jerusalem ili detruis.
またカルデヤびとは王宮と民家を火で焼き、エルサレムの城壁を破壊した。
9 Kaj la ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al li, kaj la tutan reston de la popolo Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, forkondukis en Babelon.
そして侍衛の長ネブザラダンは町のうちに残っている民と、自分に降伏した者、およびその他の残っている民をバビロンに捕え移した。
10 Sed la malriĉulojn el la popolo, kiuj nenion havis, Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, restigis en la lando Juda kaj donis al ili tiam vinberĝardenojn kaj kampojn.
しかし侍衛の長ネブザラダンは、民の貧しい無産者をユダの地に残し、同時にぶどう畑と田地をこれに与えた。
11 Sed pri Jeremia Nebukadnecar, reĝo de Babel, ordonis al Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, jene:
さてバビロンの王ネブカデレザルはエレミヤの事について侍衛の長ネブザラダンに命じて言った、
12 Prenu lin, kaj atentu pri li, kaj faru al li nenion malbonan, sed agu kun li nur tiel, kiel li diros al vi.
「彼をとり、よく世話をせよ。害を加えることなく、彼があなたに言うようにしてやりなさい」。
13 Kaj sendis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, kaj Nebuŝazban Rab-saris, kaj Nergal-Ŝarecar Rab-mag, kaj ĉiuj estroj de la reĝo de Babel;
そこで侍衛の長ネブザラダン、ラブサリスのネブシャズバン、ラブマグのネルガル・シャレゼル、およびバビロンの王のつかさたちは、
14 ili sendis, kaj prenis Jeremian el la korto de la malliberejo, kaj transdonis lin al Gedalja, filo de Aĥikam, filo de Ŝafan, ke li konduku lin en sian domon; kaj li ekvivis inter la popolo.
人をつかわして、エレミヤを監視の庭から連れてこさせ、シャパンの子アヒカムの子であるゲダリヤに託して、家につれて行かせた。こうして彼は民のうちにいた。
15 Kaj al Jeremia aperis jena vorto de la Eternulo, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo:
エレミヤが監視の庭に閉じこめられていた時、主の言葉が彼に臨んだ、
16 Iru kaj diru al la Etiopo Ebed-Meleĥ jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi plenumos Miajn vortojn pri ĉi tiu urbo al malbono, ne al bono, kaj ili plenumiĝos antaŭ via vizaĝo en tiu tempo.
「行って、エチオピヤびとエベデメレクに告げなさい、『万軍の主、イスラエルの神はこう言われる、わたしの言った災をわたしはこの町に下す、幸をこれに下すのではない。その日、この事があなたの目の前で成就する。
17 Sed vin Mi savos en tiu tempo, diras la Eternulo, kaj vi ne estos transdonita en la manojn de tiuj homoj, kiujn vi timas.
主は言われる、その日わたしはあなたを救う。あなたは自分の恐れている人々の手に渡されることはない。
18 Ĉar Mi forsavos vin, kaj vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro; ĉar vi fidis Min, diras la Eternulo.
わたしが必ずあなたを救い、つるぎに倒れることのないようにするからである。あなたの命はあなたのぶんどり物となる。あなたがわたしに寄り頼んだからであると主は言われる』」。

< Jeremia 39 >