< Jeremia 38 >

1 Ŝefatja, filo de Matan, Gedalja, filo de Paŝĥur, Juĥal, filo de Ŝelemja, kaj Paŝĥur, filo de Malkija, aŭdis la vortojn, kiujn Jeremia parolis al la tuta popolo, dirante:
瑪堂的兒子舍法提雅,帕市胡爾的兒子革達里雅,舍肋米雅的兒子猶加耳,瑪耳基雅的兒子帕市胡爾聽見耶肋米亞向全體人民講話說:「
2 Tiele diras la Eternulo: Kiu restos en ĉi tiu urbo, tiu mortos de glavo, de malsato, aŭ de pesto; sed kiu eliros al la Ĥaldeoj, tiu restos vivanta, lia animo estos lia akiro, kaj li vivos.
上主這樣說:凡留在這城裏的,必死於刀劍、饑荒和瘟疫;凡出降加色丁人的,必能生存:獲得生命如得戰利品一樣,可得生存。
3 Tiele diras la Eternulo: Ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la militistaro de la reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin.
上主這樣說:這座城市必交在巴比倫王軍隊的手中,他必佔領這座城市。」
4 Tiam la eminentuloj diris al la reĝo: Oni devas mortigi ĉi tiun homon, ĉar li senfortigas la manojn de la militistoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo, kaj la manojn de la tuta popolo, parolante al ili tiajn vortojn; ĉar ĉi tiu homo deziras al ĉi tiu popolo ne pacon, sed nur malbonon.
眾首長就對君王說:「請將這人處死! 因為他說出了這樣使遺留在城裏的戰士和全體人民喪志的話;實在,這人謀求的,不是人民的福利,而是人民的災禍。」
5 Kaj la reĝo Cidkija diris: Jen li estas en viaj manoj, ĉar la reĝo nenion povas fari kontraŭ via volo.
漆德克雅王答說:「看,他已經在們手中;君王不能反對你們。」
6 Tiam ili prenis Jeremian, kaj ĵetis lin en la kavon de Malkija, filo de la reĝo, kiu troviĝis sur la korto de la malliberejo, kaj oni mallevis Jeremian per ŝnuroj; en la kavo ne estis akvo, sed nur ŝlimo, kaj Jeremia eniĝis en la ŝlimon.
他們便將耶肋米亞丟在王子瑪耳基雅在監獄庭院裏有的蓄水池內,用繩將他放下去;池內沒有水,只有污泥;耶肋米亞就陷在污泥裏。
7 Kaj Ebed-Meleĥ, Etiopo, eŭnuko, kiu estis en la domo de la reĝo, aŭdis, ke oni ĵetis Jeremian en la kavon; la reĝo tiam sidis ĉe la Pordejo de Benjamen.
住在王宮裏的雇士人厄貝得默肋客宦官,聽見人把耶肋米亞放在蓄水池裏。那時君王正坐在本雅明門旁,
8 Tiam Ebed-Meleĥ eliris el la domo de la reĝo, kaj ekparolis al la reĝo, dirante:
厄貝得默肋客就從王宮出來,稟告君王說:
9 Mia sinjoro, ho reĝo! malbone agis tiuj homoj, ke ili tion faris al la profeto Jeremia, ke ili ĵetis lin en la kavon: li mortos tie de malsato, ĉar jam en ekzistas pano en la urbo.
「我主君王! 這些人對先知耶肋米亞作的事,實在毒辣;他們竟將他丟在蓄水池裏,在那裏他必要餓死,因為城中沒有糧食了! 」
10 Tiam la reĝo ordonis al la Etiopo Ebed-Meleĥ, dirante: Prenu kun vi de ĉi tie tridek homojn, kaj eltiru la profeton Jeremia el la kavo, antaŭ ol li mortos.
王便命雇士人厄貝得默肋客說:「你立即帶三個人去,將耶肋米亞先知,趁他還沒有死,從蓄水池裏拉出來! 」
11 Kaj Ebed-Meleĥ prenis kun si la homojn kaj iris en la domon de la reĝo sub la trezorejon, kaj prenis de tie malnovajn kaj eluzitajn ĉifonojn kaj mallevis ilin per ŝnuroj al Jeremia en la kavon.
厄貝得默肋客立即帶了一些人,回到王宮,從儲藏室拿了些破舊衣裳和破舊布片,用繩索給在蓄水池裏的耶肋米亞放下去。
12 Kaj la Etiopo Ebed-Meleĥ diris al Jeremia: Metu la eluzitajn ĉifonojn sub viajn akselojn sub la ŝnurojn; kaj Jeremia tiel faris.
雇士人厄貝得默肋客對耶肋米亞說:「請把破舊的衣服和布片,放在你兩腋下,然後把繩放在下面。」耶肋米亞就這樣做了。
13 Kaj oni ektiris Jeremian per la ŝnuroj kaj eltiris lin el la kavo; kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo.
於是他們用繩索將耶肋米亞從蓄水池裏拉上來;這樣,耶肋米亞纔仍能住在拘留所的庭院裏。
14 Kaj la reĝo Cidkija sendis, kaj venigis la profeton Jeremia al si, al la tria enirejo de la domo de la Eternulo; kaj la reĝo diris al Jeremia: Mi demandos de vi ion, kaŝu antaŭ mi nenion.
漆德克雅王派人帶耶肋米亞先知到上主殿宇第三入口處去見他。君王對耶肋米亞說:「我要問你一件事,你什麼也不可對我隱瞞! 」
15 Kaj Jeremia diris al Cidkija: Se mi diros al vi, vi ja mortigos min; kaj se mi donos al vi konsilon, vi ja ne obeos min.
耶肋米亞答覆漆德克雅說:「我若稟告你,你豈不要將我處死嗎﹖我若給你出主意,你也不會聽從我! 」
16 Tiam la reĝo Cidkija sekrete ĵuris al Jeremia, dirante: Mi ĵuras per la Eternulo, kiu kreis al ni ĉi tiun animon, ke mi ne mortigos vin, kaj ne transdonos vin en la manojn de tiuj homoj, kiuj celas vian morton.
漆德克雅王對耶肋米亞暗地發誓說:「那賜與我們這生命的上主永在,我決不將你處死,決不將你交在這些圖謀你性命者的手中。」
17 Kaj Jeremia diris al Cidkija: Tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael: Se vi eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, via animo restos vivanta, kaj ĉi tiu urbo ne estos forbruligita per fajro, kaj vi kaj via domo vivos;
於是耶肋米亞對漆德克雅說:「萬軍的天主,以色列的天主上主這樣說:如果你出去,向巴比倫王將帥投降,你的性命必可保全,這城不至於被焚;你和你全家也必生存。
18 sed se vi ne eliros al la eminentuloj de la reĝo de Babel, tiam ĉi tiu urbo estos transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj ili forbruligos ĝin per fajro, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj.
但是如果你不出去向巴比倫王將帥投降,這城必會被交在加色丁人的手裏,由他們放火燒城,而你也逃不出他們的手。」
19 Kaj la reĝo Cidkija diris al Jeremia: Mi timas la Judojn, kiuj transkuris al la Ĥaldeoj, ke oni ne transdonu min en iliajn manojn, por ke ili mokturmentu min.
漆德克雅王便對耶肋米亞說:「我很害怕那些投降加色丁人的猶太人,將我交在他們手中,任他們凌辱我。」
20 Tiam Jeremia diris: Oni ne transdonos vin; aŭskultu la voĉon de la Eternulo pri tio, kion mi diras al vi; tiam estos bone al vi, kaj via animo restos vivanta.
耶肋米亞答說:「他們不會將你交出! 在我對你所說的事上,你只管聽上主的聲音,事必於你有利,你的性命必可保全。
21 Sed se vi ne volos eliri, en tia okazo jen estas tio, kion la Eternulo vidigis al mi:
但是,如果你拒絕出降,這就是上主使我預見的事:
22 Jen ĉiuj virinoj, kiuj restis en la domo de la reĝo de Judujo, estos elkondukitaj al la eminentuloj de la reĝo de Babel, kaj ili diros: Viaj konsolantoj forlogis vin kaj superfortis vin; viaj piedoj enprofundiĝis en koton, kaj tiuj foriĝis de vi.
看,凡留在猶大王宮的一切婦女,都要被領出,交給巴比倫王的將帥,哭訴著說:對你高唱和平的友人,欺騙了你,愚弄了你;見你雙腳陷入泥淖,就轉背逃遁。
23 Kaj ĉiujn viajn edzinojn kaj viajn filojn oni forkondukos al la Ĥaldeoj, kaj vi ne saviĝos el iliaj manoj; vi estos kaptita en la manojn de la reĝo de Babel, kaj ĉi tiu urbo estos forbruligita per fajro.
你的妻子兒女,都要被領出,交給加色丁人;連你也逃不出他們的手,終於被巴比倫王捉去;至於這城,必要被火焚毀。」
24 Kaj Cidkija diris al Jeremia: Neniu devas scii tiujn vortojn, alie vi mortos.
於是漆德克雅對耶肋米亞說:「任何陽不得知道這些話,否則你就該死!
25 Se la eminentuloj aŭdos, ke mi parolis kun vi, kaj ili venos al vi, kaj diros al vi: Sciigu al ni, kion vi diris al la reĝo, ne kaŝu antaŭ ni, por ke ni ne mortigu vin, kaj kion la reĝo diris al vi:
倘若首長們聽說我曾與你談論,而前來問你說:請你告訴我們,你對君王說了什麼﹖你不可對我們隱瞞,否則我們就要你的命! 究竟君王對你說了些什麼﹖
26 tiam respondu al ili: Mi humile petegis la reĝon, ke li ne revenigu min en la domon de Jonatan, mi ne mortu tie.
你要回答他們說:我向君王面呈我的請求,請他不要叫我再回到約納堂的家裏去,死在那裏。」
27 Kaj venis ĉiuj eminentuloj al Jeremia kaj demandis lin, kaj li respondis al ili konforme al ĉiuj vortoj, kiujn ordonis la reĝo; kaj ili silente foriris de li, ĉar ili nenion eksciis.
果然,眾首長前來質問耶肋米亞,他就全依照君王吩咐的話答覆了他們。他們對他無話可說,因為那次的談話,沒有被人竊聽了去。
28 Kaj Jeremia restis sur la korto de la malliberejo ĝis la tago, en kiu Jerusalem estis venkoprenita; kaj li tie estis, kiam Jerusalem estis venkoprenita.
這樣,耶肋米亞直到耶路撒冷淪陷的那一天,就住在拘留所的庭院裏。

< Jeremia 38 >