< Jeremia 36 >
1 En la kvara jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis jena vorto al Jeremia de la Eternulo:
Mu mwaka ogwokuna ogw’obufuzi bwa Yekoyakimu mutabani wa Yosiya kabaka wa Yuda ekigambo kya Mukama ne kijjira Yeremiya nga kigamba nti,
2 Prenu al vi libron-rulaĵon, kaj skribu en ĝin ĉiujn vortojn, kiujn Mi diris al vi pri Izrael kaj pri Jehuda kaj pri ĉiuj nacioj, de la tago, en kiu Mi parolis al vi, de la tempo de Joŝija ĝis la nuna tago.
“Twala omuzingo gw’empapula oguwandiikeko ebigambo byonna bye njogedde naawe ebikwata ku Isirayiri, ne Yuda n’amawanga gonna okuva mu biseera bye natandika okwogera naawe okuva mu bufuzi bwa Yosiya okutuusa kaakano.
3 Eble la domo de Jehuda aŭdos pri la tuta malbono, kiun Mi intencas fari al ili, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo, por ke Mi pardonu ilian malbonagon kaj ilian pekon.
Oboolyawo abantu ba Yuda bwe banaawulira ku bikangabwa bye ntegeka okubateekako, buli omu ku bo anaakyuka okuleka amakubo ge amabi, ndyoke mbasonyiwe ebibi byabwe n’obutali butuukirivu bwabwe.”
4 Kaj Jeremia alvokis Baruĥon, filon de Nerija; kaj Baruĥ enskribis en libron-rulaĵon sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li diris al li.
Awo Yeremiya n’ayita Baluki mutabani wa Neriya, era nga Yeremiya ayogera ebigambo byonna Mukama bye yali ayogedde naye, Baluki n’abiwandiika ku muzingo.
5 Kaj Jeremia donis jenan ordonon al Baruĥ: Mi estas malliberigita, mi ne povas iri en la domon de la Eternulo;
Awo Yeremiya n’agamba Baluki nti, “Nagaanibwa okugenda mu nnyumba ya Mukama.
6 iru do vi, kaj legu laŭ la libro, kiun vi skribis sub mia diktado, la vortojn de la Eternulo en la orelojn de la popolo en la domo de la Eternulo en tago de fasto; kaj ankaŭ en la orelojn de ĉiuj Judoj, kiuj venis el siaj urboj, legu tion.
Kale laga mu nnyumba ya Mukama ku lunaku olw’okusiiba osomere abantu ebigambo bya Mukama ebiri ku muzingo by’owandiise nga njogera. Bisomere abantu ba Yuda bonna abava mu bibuga byabwe.
7 Eble falos ilia preĝo antaŭ la Eternulo, kaj ili returniĝos ĉiu de sia malbona vojo; ĉar granda estas la kolero kaj indigno, kiujn la Eternulo esprimis pri ĉi tiu popolo.
Oboolyawo banaaleeta okwegayirira kwabwe eri Mukama, era buli omu anaava mu makubo ge amabi, kubanga obusungu n’ekiruyi Mukama by’agambye okutuusa ku bantu bano binene nnyo.”
8 Kaj Baruĥ, filo de Nerija, plenumis ĉion, kion ordonis la profeto Jeremia, kaj li voĉlegis el la libro la vortojn de la Eternulo en la domo de la Eternulo.
Baluki mutabani wa Neriya n’akola byonna nnabbi Yeremiya bye yamugamba okukola; n’asomera, ebigambo bya Mukama okuva mu muzingo, mu yeekaalu ya Mukama.
9 En la kvina jaro de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, en la naŭa monato, oni proklamis faston antaŭ la Eternulo al la tuta popolo en Jerusalem, kaj al la tuta popolo, kiu venis el la urboj de Judujo en Jerusalemon.
Mu mwezi ogwomwenda ogw’omwaka ogwokutaano ogw’obufuzi bwa Yekoyakimu mutabani wa Yosiya kabaka wa Yuda, ekiseera eky’okusiibira mu maaso ga Mukama kyalangirirwa eri abantu bonna mu Yerusaalemi era n’abo abaali bavudde mu bibuga bya Yuda.
10 Kaj Baruĥ voĉlegis el la libro la vortojn de Jeremia en la domo de la Eternulo, en la ĉambro de Gemarja, filo de la kanceliero Ŝafan, sur la supra korto, ĉe la nova pordego de la domo de la Eternulo, laŭte al la tuta popolo.
Awo ng’abantu bonna bawulira, Baluki n’asoma ebigambo bya Yeremiya okuva mu muzingo, mu nnyumba ya Mukama ng’ali mu kisenge kya Gemaliya mutabani wa Safani omuwandiisi, ekyali mu luggya olw’ekyengulu, mu mulyango omuggya ogw’ennyumba ya Mukama ng’abantu bonna bawulira.
11 Kaj Miĥaja, filo de Gemarja, filo de Ŝafan, aŭdis el la libro ĉiujn vortojn de la Eternulo;
Mikaaya mutabani wa Gemaliya mutabani wa Safani bwe yawulira ebigambo bya Mukama byonna ebyali mu muzingo,
12 kaj li iris en la domon de la reĝo, en la ĉambron de la kanceliero. Kaj jen tie sidis ĉiuj eminentuloj: la kanceliero Eliŝama, Delaja, filo de Ŝemaja, Elnatan, filo de Aĥbor, Gemarja, filo de Ŝafan, Cidkija, filo de Ĥananja, kaj ĉiuj eminentuloj.
n’agenda eri ennyumba y’omuwandiisi mu lubiri lwa kabaka, abakungu bonna gye baali batudde: Erisaama omuwandiisi, ne Deraya mutabani wa Semaaya, ne Erunasani mutabani wa Akubooli, ne Gemaliya mutabani wa Safani, ne Zeddekiya mutabani wa Kananiya, n’abakungu bonna abalala.
13 Kaj Miĥaja raportis al ili ĉiujn vortojn, kiujn li aŭdis, kiam Baruĥ legis el la libro en la orelojn de la popolo.
Mikaaya ng’ababuulidde byonna bye yali awulidde Baluki asomera abantu okuva ku muzingo,
14 Tiam ĉiuj eminentuloj sendis al Baruĥ Jehudin, filon de Netanja, filo de Ŝelemja, filo de Kuŝi, por diri: La skribrulaĵon, el kiu vi legis en la orelojn de la popolo, prenu en vian manon, kaj venu. Kaj Baruĥ, filo de Nerija, prenis kun si la skribrulaĵon, kaj venis al ili.
abakungu bonna ne batuma Yekudi mutabani wa Nesaniya, mutabani wa Seremiya mutabani wa Kuusi eri Baluki amugambe nti, “Leeta omuzingo gw’osomedde abantu, naawe ojje.” Awo Baluki mutabani wa Neriya n’atwalira omuzingo mu mikono gye n’agubaleetera.
15 Kaj ili diris al li: Sidiĝu, kaj voĉlegu ĝin al ni. Kaj Baruĥ voĉlegis al ili.
Ne bamugamba nti, “Tuula wansi, ogutusomere.” Awo Baluki n’agubasomera.
16 Kiam ili aŭdis ĉiujn vortojn, ili eksentis teruron unu antaŭ la alia, kaj ili diris al Baruĥ: Ni raportos al la reĝo ĉiujn ĉi tiujn vortojn.
Bwe baawulira ebigambo ebyo byonna, buli omu n’atunula ku munne ng’atidde ne bagamba Baluki nti, “Tuteekwa okubuulira kabaka ebigambo bino byonna.”
17 Kaj ili demandis Baruĥon, dirante: Diru al ni, kiamaniere vi skribis ĉiujn tiujn vortojn el lia buŝo?
Awo ne babuuza Baluki nti, “Tubuulire, wazze otya okuwandiika bino byonna? Yeremiya ye yabikugambye?”
18 Kaj Baruĥ respondis al ili: El sia buŝo li elparolis al mi ĉiujn tiujn vortojn, kaj mi skribis en la libron per inko.
Baluki n’abaddamu nti, “Weewaawo ye yayogedde ebigambo bino byonna, nze ne mbiwandiika ne bwino ku muzingo.”
19 Kaj la eminentuloj diris al Baruĥ: Iru kaj kaŝiĝu, vi kaj Jeremia, ke neniu sciu, kie vi estas.
Awo abakungu bonna ne bagamba Baluki nti, “Ggwe ne Yeremiya mugende mwekweke. Temukkiriza muntu yenna kumanya gye muli.”
20 Ili venis al la reĝo en la palacon, kaj la skribrulaĵon ili restigis en la ĉambro de la kanceliero Eliŝama; kaj ili raportis al la reĝo ĉiujn vortojn.
Bwe baamala okutereka omuzingo mu kisenge kya Erisaama omuwandiisi, ne bagenda eri kabaka mu luggya ne bamutegeeza byonna.
21 Tiam la reĝo sendis Jehudin, por preni la skribrulaĵon; kaj Jehudi prenis ĝin el la ĉambro de la kanceliero Eliŝama, kaj voĉlegis ĝin al la reĝo, kaj al ĉiuj eminentuloj, kiuj staris apud la reĝo.
Kabaka n’atuma Yekudi okuleeta omuzingo, Yekudi n’aguleeta okuva mu kisenge kya Erisaama omuwandiisi agusomere kabaka n’abakungu bonna abaali bamuyimiridde ku lusegere.
22 La reĝo sidis en la vintra domo en la naŭa monato, kaj antaŭ li brulis fajrujo.
Gwali mwezi gwa mwenda ne kabaka yali atudde mu nnyumba etuulwamu mu budde obw’obutiti, ng’omuliro gwakira mu kibya kyagwo mu maaso ge.
23 Kaj ĉiufoje, kiam Jehudi tralegis tri aŭ kvar kolumnojn, la reĝo detranĉis ilin per tranĉileto de skribisto, kaj ĵetis en la fajron, kiu estis en la fajrujo, ĝis la tuta skribrulaĵo forbrulis sur la fajro, kiu estis en la fajrujo.
Buli Yekudi lwe yasomangako empapula ssatu oba nnya ez’omuzingo, kabaka ng’azisala n’akambe k’omuwandiisi n’azisuula mu muliro okutuusa omuzingo gwonna lwe gwajjiira mu muliro.
24 Kaj ne timis kaj ne disŝiris siajn vestojn la reĝo, nek ĉiuj liaj servantoj, kiuj aŭdis ĉiujn tiujn vortojn.
Kabaka n’abantu bonna abaawulira ebigambo bino tebaatya, wadde okuyuza engoye zaabwe.
25 Kvankam Elnatan kaj Delaja kaj Gemarja petis la reĝon, ke li ne forbruligu la skribrulaĵon, li ne obeis ilin.
Newaakubadde nga Erunasani, ne Deraaya ne Gemaliya beegayirira kabaka obutayokya muzingo, teyabawuliriza.
26 Kaj la reĝo ordonis al Jeraĥmeel, filo de la reĝo, al Seraja, filo de Azriel, kaj al Ŝelemja, filo de Abdeel, kapti la skribiston Baruĥ kaj la profeton Jeremia; sed la Eternulo ilin kaŝis.
Naye kabaka yalagira Yerameeri mutabani wa kabaka ne Seraya mutabani wa Azulyeri ne Seremiya mutabani wa Abudeeri okukwata Baluki omuwandiisi ne nnabbi Yeremiya, wabula Mukama ng’abakwese.
27 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la reĝo forbruligis la skribrulaĵon, kaj la vortojn, kiujn Baruĥ skribis sub diktado de Jeremia:
Kabaka ng’amaze okwokya omuzingo ogwalimu ebigambo Baluki bye yali awandiise nga Yeremiya abyogera, ekigambo kya Mukama ne kijjira Yeremiya nti,
28 Prenu al vi denove alian skribrulaĵon, kaj skribu sur ĝi ĉiujn antaŭajn vortojn, kiuj estis sur la unua skribrulaĵo, kiun forbruligis Jehojakim, reĝo de Judujo.
“Twala omuzingo omulala oguwandiikeko ebigambo byonna ebyali ku muzingo ogwasooka, Yekoyakimu kabaka wa Yuda gwe yayokya.
29 Kaj pri Jehojakim, reĝo de Judujo, diru: Tiele diras la Eternulo: Vi forbruligis tiun skribrulaĵon, dirante: Kial vi skribis sur ĝi, ke venos la reĝo de Babel kaj ruinigos ĉi tiun landon kaj ekstermos sur ĝi homojn kaj brutojn?
Gamba ne Yekoyakimu kabaka wa Yuda nti, ‘Bw’ati bw’ayogera Mukama nti, Wayokya omuzingo ogwo n’ogamba nti, “Lwaki wakiwandiikamu nti kabaka w’e Babulooni alijja azikiririze ddala ensi eno agimalemu abantu n’ensolo?”
30 Tial tiele diras la Eternulo pri Jehojakim, reĝo de Judujo: Ne estos ĉi li sidanto sur la trono de David, kaj lia kadavro estos ĵetita al la varmego de la tago kaj al la malvarmo de la nokto;
Noolwekyo bw’ati bw’ayogera Mukama eri Yekoyakimu kabaka wa Yuda nti, Tajja kubeera na muntu n’omu kutuula ku ntebe ya Dawudi, n’omulambo gwe gulisuulibwa ebweru gwanikibwe mu musana emisana ne mu butiti ekiro.
31 kaj Mi punos lin kaj lian idaron kaj liajn servantojn, pro ilia malbonago; kaj Mi venigos sur ilin kaj sur la loĝantojn de Jerusalem kaj sur la Judujanojn la tutan malbonon, pri kiu Mi diris al ili, sed ili ne aŭskultis.
Ndimubonereza n’abaana be, ne bakalabaalaba be olw’okwonoona kwabwe. Ndimuleetako ne bonna ababeera mu Yerusaalemi ne bonna ababeera mu Yuda buli kibonoobono kye naboogerako, kubanga tebawulirizza.’”
32 Kaj Jeremia prenis alian skribrulaĵon, kaj donis ĝin al la skribisto Baruĥ, filo de Nerija; kaj tiu skribis sur ĝi sub diktado de Jeremia ĉiujn vortojn de la libro, kiun Jehojakim, reĝo de Judujo, forbruligis per fajro; kaj al ili estis aldonitaj ankoraŭ multaj similaj vortoj.
Olwo Yeremiya n’atwala omuzingo omulala n’aguwa omuwandiisi Baluki mutabani wa Neriya; nga Yeremiya ayogera, Baluki yawandiikamu ebigambo byonna ebyali mu muzingo guli Yekoyakimu kabaka wa Yuda gwe yayokya mu muliro. N’ebigambo bingi ebifaanana bwe bityo byayongerwamu.