< Jeremia 33 >
1 La vorto de la Eternulo aperis al Jeremia duafoje, kiam li estis ankoraŭ tenata sur la korto de la malliberejo, nome:
Hierauf erging das Wort des HERRN zum zweitenmal an Jeremia, während er noch im Wachthof eingeschlossen gehalten wurde, folgendermaßen:
2 Tiele diras la Eternulo, kiu ĉion faris, la Eternulo, kiu ĉion kreis, por ĝin fortikigi, kaj kies nomo estas Eternulo:
»So spricht der HERR, der (alles) ausführt, der HERR, der es ersinnt, um es auch zu verwirklichen, ›HERR‹ ist sein Name:
3 Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias.
Rufe mich an, so will ich dich erhören und dir große und unglaubliche Dinge kundtun, von denen du bisher nichts gewußt hast.
4 Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri la domoj de ĉi tiu urbo, kaj pri la domoj de la reĝoj de Judujo, kiuj estas detruitaj por remparoj kaj por glavoj
Denn so spricht der HERR, der Gott Israels, in betreff der Häuser dieser Stadt und in betreff der Paläste der Könige von Juda, die niedergerissen worden sind, um gegen die Belagerungswälle und zu Kriegszwecken verwandt zu werden,
5 de tiuj, kiuj venis, por batali kontraŭ la Ĥaldeoj kaj plenigi ilin per kadavroj de homoj, kiujn Mi frapis en Mia kolero kaj en Mia indigno; ĉar Mi kaŝis Mian vizaĝon for de ĉi tiu urbo pro ĉiuj iliaj malbonagoj:
zum Kampf gegen die Chaldäer und um sie mit den Leichen der Menschen anzufüllen, die ich in meinem Zorn und Grimm erschlagen habe, weil ich mein Angesicht vor dieser Stadt um all ihrer Bosheit willen verhüllt hatte –:
6 Jen Mi redonos al ĝi bonstaton kaj kuracon, kaj Mi resanigos ilin, kaj Mi malkovros por ili abundon da paco kaj vero.
Wisse wohl: ich will ihr einen Verband und Heilmittel auflegen und ihr Heilung verschaffen und ihnen eine Fülle von Glück und Sicherheit erscheinen lassen.
7 Kaj Mi revenigos la kaptitojn de Jehuda kaj la kaptitojn de Izrael, kaj Mi aranĝos ilin kiel antaŭe.
Und ich will das Geschick Judas und das Geschick Israels wenden und sie wieder aufbauen wie vordem
8 Kaj Mi purigos ilin de ĉiuj iliaj malbonagoj, per kiuj ili pekis antaŭ Mi; kaj Mi pardonos ĉiujn iliajn krimojn, per kiuj ili pekis antaŭ Mi kaj defalis de Mi.
und will sie von all ihrer Verschuldung reinigen, mit der sie gegen mich gesündigt haben, und will ihnen alle Missetaten vergeben, die sie gegen mich begangen haben und durch die sie mir untreu geworden sind.
9 Kaj tio fariĝos por Mi agrabla nomo, laŭdo kaj gloro antaŭ ĉiuj nacioj de la tero, kiuj aŭdos pri la tuta bono, kiun Mi faras al ili, kaj ili ektimos kaj ektremos pro la tuta bono kaj la tuta bonstato, kiun Mi donos al ĝi.
Dann wird Jerusalem für mich ein Freudenname werden, ein Ruhm und eine Verherrlichung bei allen Völkern der Erde, die, wenn sie von all dem Guten hören, das ich dieser Stadt erweise, erschrecken und erzittern werden über all das Gute und über all das Glück, das ich ihr erweisen werde!« –
10 Tiele diras la Eternulo: Sur ĉi tiu loko — pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezertigita tiel, ke jam ne ekzistas homoj nek brutoj en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, kiuj fariĝis malplenaj pro foresto de homoj kaj de loĝantoj kaj de brutoj —
So hat der HERR gesprochen: »An diesem Orte, von dem ihr sagt, er sei verödet, menschenleer und ohne Vieh in den Ortschaften Judas und auf den Straßen Jerusalems, die jetzt vereinsamt sind, menschenleer, ohne Bewohner und ohne Vieh,
11 ankoraŭ estos aŭdataj sonoj de ĝojo kaj sonoj de gajeco, voĉo de fianĉo kaj voĉo de fianĉino, voĉo de homoj, kiuj parolos: Laŭdu la Eternulon Cebaot, ĉar la Eternulo estas bona, ĉar eterna estas Lia favorkoreco; kaj kiuj alportados dankoferojn en la domon de la Eternulo; ĉar Mi revenigos la forkaptitojn de la lando kiel antaŭe, diras la Eternulo.
da wird man künftig wieder Freudenrufe und laute Fröhlichkeit vernehmen, den Jubel des Bräutigams und den Jubel der Braut, den Jubel derer, die da rufen: ›Lobet den HERRN der Heerscharen! Denn gütig ist der HERR, und seine Gnade währet ewiglich!‹, und den Jubel derer, welche Dankopfer im Tempel des HERRN darbringen. Denn ich will das Geschick des Landes wenden, daß es wieder wird wie vordem!« – so hat der HERR gesprochen. –
12 Tiele diras la Eternulo Cebaot: Sur ĉi tiu loko, kiu dezertiĝis tiel, ke tie ne troviĝas homo nek bruto, kaj en ĉiuj ĝiaj urboj denove troviĝos loĝejoj de paŝtistoj, kiuj ripozigos tie siajn ŝafojn;
So hat der HERR der Heerscharen gesprochen: »An diesem Ort, der jetzt verödet ist, menschenleer und ohne Vieh, und in allen seinen Ortschaften soll künftig wieder eine Trift für Hirten sein, die ihre Herden sich lagern lassen.
13 en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, en la urboj de la sudo, en la lando de Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj en la urboj de Judujo denove pasados ŝafoj sub la mano de kalkulanto, diras la Eternulo.
In den Ortschaften des Berglandes und in denen der Niederung, in den Ortschaften des Südlandes und im Stamme Benjamin, im Bezirk Jerusalems und in den übrigen Ortschaften Judas sollen künftig die Herden wieder unter den Händen des (Hirten), der sie zählt, vorüberziehen!« – so hat der HERR gesprochen.
14 Jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam Mi plenumos la bonan vorton, kiun Mi diris pri la domo de Izrael kaj pri la domo de Jehuda.
»Wisset wohl: es kommt die Zeit« – so lautet der Ausspruch des HERRN –, »da will ich die Segensverheißung, die ich über das Haus Israel und über das Haus Juda ausgesprochen habe, in Erfüllung gehen lassen.
15 En tiuj tagoj kaj en tiu tempo Mi elkreskigos al David markoton virtan, kiu faros juĝon kaj justecon sur la tero.
In jenen Tagen und zu jener Zeit will ich dem David einen Sproß der Gerechtigkeit ersprießen lassen, der Recht und Gerechtigkeit im Lande walten läßt.
16 En tiu tempo Judujo estos savita, kaj Jerusalem ekvivos sendanĝere, kaj oni nomos ĝin jene: La Eternulo estas nia justeco.
In jenen Tagen wird Juda Rettung erlangen und Jerusalem in Sicherheit wohnen, und der Name, den man der Stadt beilegt, wird lauten: ›der HERR unsere Gerechtigkeit‹.«
17 Ĉar tiele diras la Eternulo: Ne mankos ĉe David viro, sidanta sur la trono de la domo de Izrael.
Denn so hat der HERR gesprochen: »Nie soll es dem David an einem (Nachkommen) fehlen, der auf dem Throne des Hauses Israel sitzt;
18 Kaj ĉe la pastroj Levidoj neniam mankos antaŭ Mi viro, alportanta bruloferon kaj fumiganta farunoferon kaj faranta buĉoferon.
und auch den levitischen Priestern soll es vor meinem Angesicht nie an einem (Nachkommen) fehlen, der Brandopfer darbringt und Speisopfer in Rauch aufgehen läßt und Schlachtopfer zurichtet immerdar!«
19 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
Darauf erging das Wort des HERRN an Jeremia folgendermaßen:
20 Tiele diras la Eternulo: Se oni povos ĉesigi Mian interligon pri la tago kaj Mian interligon pri la nokto, kaj la tago kaj nokto ne estu en sia tempo:
»So spricht der HERR: So wenig ihr meinen Bund mit dem Tage und meinen Bund mit der Nacht aufheben könnt, so daß Tag und Nacht nicht mehr zu ihrer Zeit eintreten würden,
21 tiam povos esti ĉesigita Mia interligo kun Mia servanto David, ke ne estu ĉe li filo, reĝanta sur lia trono, kaj kun la Levidoj pastroj, Miaj servistoj.
ebenso wenig wird auch mein Bund mit meinem Knecht David aufgehoben werden, daß er keinen Sohn mehr haben sollte, der als König auf seinem Throne säße, und ebenso wenig mein Bund mit meinen Dienern, den priesterlichen Leviten!
22 Kiel nekalkulebla estas la armeo de la ĉielo kaj nemezurebla la sablo de la maro, tiel Mi multigos la idaron de Mia servanto David, kaj la Levidojn, kiuj faras servadon al Mi.
Wie das Sternenheer am Himmel nicht gezählt und der Sand am Meer nicht gemessen werden kann, ebenso unzählbar will ich die Nachkommenschaft meines Knechtes David und die Leviten machen, die meinen Dienst versehen.«
23 Kaj aperis vorto de la Eternulo al Jeremia, dirante:
Weiter erging das Wort des HERRN an Jeremia folgendermaßen:
24 Ĉu vi ne vidas, kiel ĉi tiu popolo parolas kaj diras: La du gentojn, kiujn la Eternulo elektis, Li forpuŝis? Kaj ili malestimas Mian popolon, kvazaŭ ĝi jam ne estus popolo antaŭ ili.
»Hast du nicht darauf geachtet, was diese Leute da behaupten, wenn sie sagen: ›Die beiden Geschlechter, die der HERR einst erwählt hatte, die hat er jetzt verworfen!‹, und wie sie mein Volk verachten, so daß es in ihren Augen gar kein Volk mehr ist?
25 Tiele diras la Eternulo: Se Mi ne farus interligon pri tago kaj nokto kaj Miajn leĝojn pri la ĉielo kaj la tero,
So spricht der HERR: So gewiß mein Bund mit Tag und Nacht besteht, so gewiß ich die Ordnungen des Himmels und der Erde festgesetzt habe,
26 tiam Mi forpuŝus la idaron de Jakob kaj de Mia servanto David, ne prenante el lia idaro regantojn super la idaro de Abraham, Isaak, kaj Jakob; ĉar Mi revenigos iliajn forkaptitojn kaj kompatos ilin.
ebenso gewiß will ich auch die Nachkommenschaft Jakobs und meines Knechtes David nicht verwerfen, daß ich aus seiner Nachkommenschaft keine Herrscher mehr für die Nachkommenschaft Abrahams, Isaaks und Jakobs entnehmen sollte; denn ich werde ihr Geschick wenden und mich ihrer erbarmen!«