< Jeremia 32 >
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo en la deka jaro de Cidkija, reĝo de Judujo, tio estas en la dek-oka jaro de Nebukadnecar.
Ga maganar da ta zo wa Irmiya daga Ubangiji a shekara ta goma ta Zedekiya sarkin Yahuda, wanda ya kasance shekara ta goma sha takwas ta Nebukadnezzar.
2 Tiam la militistaro de la reĝo de Babel sieĝis Jerusalemon, kaj la profeto Jeremia estis malliberigita sur la korto de la malliberejo, kiu estis apud la domo de la reĝo de Judujo.
Sojojin sarkin Babilon a lokacin suna ƙawanya wa Urushalima annabi Irmiya kuwa yana a tsare a sansanin matsara a fadar Yahuda.
3 Tie malliberigis lin Cidkija, reĝo de Judujo, dirante: Kial vi profetas, parolante, ke tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonos ĉi tiun urbon en la manon de la reĝo de Babel, kiu ĝin venkoprenos;
Zedekiya sarkin Yahuda fa ya sa shi a kurkuku yana cewa, “Don me kake yin annabci? Ka ce, ‘Ga abin da Ubangiji yana cewa, ina gab da ba da wannan birni ga sarkin Babilon, zai kuwa cinye ta.
4 kaj Cidkija, reĝo de Judujo, ne saviĝos el la manoj de la Ĥaldeoj, sed li estos transdonita en la manon de la reĝo de Babel, kies buŝo parolos kun lia buŝo kaj kies okuloj rigardos liajn okulojn;
Zedekiya sarkin Yahuda ba zai kuɓuta daga hannuwan Babiloniyawa ba amma tabbatacce za a ba da shi ga sarkin Babilon, zai kuwa yi masa magana fuska da fuska ya kuma gan shi da idanunsa.
5 kaj en Babelon li forkondukos Cidkijan, kaj ĉi tiu restos tie, ĝis Mi vizitos lin, diras la Eternulo; se vi militos kontraŭ la Ĥaldeoj, vi ne sukcesos?
Zai kai Zedekiya Babilon, inda zai zauna har sai ya magance shi, in ji Ubangiji. In ka yi yaƙi da Babiloniyawa, ba za ka yi nasara ba.’”
6 Kaj Jeremia diris: Aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
Irmiya ya ce, “Maganar Ubangiji ta zo mini cewa,
7 Jen Ĥanamel, filo de via onklo Ŝalum, iras al vi, por diri: Aĉetu al vi mian kampon, kiu estas en Anatot, ĉar al vi apartenas la rajto de parenco, por aĉeti.
Hananel ɗan Shallum ɗan’uwan mahaifinka zai zo wurinka ya ce, ‘Saya filina a Anatot, domin a matsayinka na dangi na kurkusa hakkinka ne kuma kai ya wajaba ka saye shi.’
8 Kaj venis al mi Ĥanamel, filo de mia onklo, konforme al la vorto de la Eternulo, sur la korton de la malliberejo, kaj li diris al mi: Aĉetu, mi petas, mian kampon, kiu estas en Anatot, en la lando de Benjamen; ĉar al vi apartenas la rajto de heredo kaj la rajto de elaĉeto; aĉetu al vi. Tiam mi komprenis, ke tio estas vorto de la Eternulo.
“Sa’an nan, kamar dai yadda Ubangiji ya faɗa, sai ga Hananel yaron ɗan’uwan mahaifina ya zo wurina a sansanin matsara ya ce, ‘Saya filina a Anatot a yankin Benyamin. Da yake hakkinka ne ka fanshe shi ka kuma mallake shi, ka sayo shi wa kanka.’ “Sai na gane cewa wannan maganar Ubangiji ce;
9 Kaj mi aĉetis de Ĥanamel, filo de mia onklo, la kampon, kiu estis en Anatot, kaj mi pesis al li la monon, dek sep siklojn da arĝento.
saboda haka sai na saye filin a Anatot daga hannun Hananel yaron ɗan’uwan mahaifina na kuma auna masa shekel goma sha bakwai na azurfa.
10 Kaj mi skribis dokumenton kaj sigelis; kaj mi invitis atestantojn, kaj pesis la arĝenton per pesilo.
Na sa hannu a takarda, na buga hatimi na liƙe, na sami shaidu na kuwa auna shekel a ma’auni.
11 Kaj mi prenis la dokumenton de aĉeto, la sigelitan laŭ juro kaj leĝo, kaj la nefermitan.
Na ɗauki takardar ciniki, takardar da aka rubuta sharuɗan a ciki, da kuma takardar da ba a liƙe ba,
12 Kaj mi donis la dokumenton de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, filo de Maĥseja, antaŭ la okuloj de mia kuzo Ĥanamel, kaj antaŭ la okuloj de la atestantoj, kiuj subskribis la dokumenton de aĉeto, kaj antaŭ la okuloj de ĉiuj Judoj, kiuj sidis sur la korto de la malliberejo.
na kuma ba wa Baruk ɗan Neriya, ɗan Masehiya, wannan takarda a gaban Hananel yaron ɗan’uwan mahaifina da kuma a gaban shaidun da suka sa hannu a takardan ciniki da kuma a gaban dukan Yahudawan da suke zaune a sansanin matsaran.
13 Kaj mi ordonis al Baruĥ antaŭ iliaj okuloj, dirante:
“A gabansu na yi wa Baruk waɗannan umarnai cewa,
14 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Prenu ĉi tiujn dokumentojn, ĉi tiun dokumenton de aĉeto, la sigelitan, kaj ĉi tiun nefermitan, kaj metu ilin en argilan vazon, por ke ili konserviĝu dum longa tempo.
‘Ga abin da Ubangiji Maɗaukaki, Allah na Isra’ila, yana cewa ka ɗauki waɗannan takardun ciniki, wanda aka liƙe da wanda ba a liƙe ba, ka sa su a cikin tulun yumɓu don kada su lalace.
15 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Oni denove aĉetos domojn, kampojn, kaj vinberĝardenojn en ĉi tiu lando.
Gama ga abin da Ubangiji Maɗaukaki, Allah na Isra’ila, yana cewa za a sāke saye gidaje, filaye da gonakin inabi a wannan ƙasa.’
16 Kaj, transdoninte la dokumentojn de aĉeto al Baruĥ, filo de Nerija, mi ekpreĝis al la Eternulo, dirante:
“Bayan na ba da takardun ciniki ga Baruk ɗan Neriya, sai na yi addu’a ga Ubangiji na ce,
17 Ho Sinjoro, ho Eternulo! Vi kreis la ĉielon kaj la teron per Via granda forto kaj per Via etendita brako; nenia afero estas nefarebla por Vi;
“A, Ubangiji Mai Iko Duka, ka yi sammai da duniya ta wurin ikonka mai girma da kuma hannunka mai iko. Ba abin da ya gagare ka.
18 Vi faras favorkoraĵon al miloj, kaj pro la malbonagoj de la patroj Vi repagas al iliaj filoj post ili. Vi, Dio granda, potenca, kies nomo estas Eternulo Cebaot,
Kakan nuna ƙauna ga dubbai amma kakan hukunta’ya’ya saboda laifin ubanninsu a bayansu. Ya mai girma da kuma Allah mai iko, wanda sunansa ne Ubangiji Maɗaukaki,
19 granda en Siaj decidoj kaj potenca en Siaj agoj; Vi, kies okuloj estas malfermitaj super ĉiuj vojoj de la homidoj, por redoni al ĉiu laŭ lia konduto kaj laŭ la fruktoj de liaj agoj;
manufofinka da girma suke, ayyukanka kuma masu girma ne. Idanunka suna a buɗe ga dukan hanyoyin mutane; kakan sāka wa kowa gwargwadon halinsa yadda ya dace.
20 Vi, kiu faris signojn kaj miraklojn en la lando Egipta ĝis la nuna tago super Izrael kaj super la aliaj homoj, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi estas nune;
Ka aikata ayyukan banmamaki da kuma al’ajabai a Masar ka kuma ci gaba da su har yă zuwa yau, a Isra’ila da kuma a cikin dukan’yan adam, ka kuma sami sunan da har yanzu yake naka.
21 kaj Vi elkondukis Vian popolon Izrael el la lando Egipta per signoj kaj per mirakloj, per forta mano, per etendita brako, kaj per granda teruro;
Ka fitar da mutanenka Isra’ila daga Masar da alamu da abubuwa banmamaki, ta wurin hannu mai iko da kuma hannu mai ƙarfi tare da banrazana mai girma.
22 kaj Vi donis al ili ĉi tiun landon, pri kiu Vi ĵuris al iliaj patroj, ke Vi donos al ili, landon, en kiu fluas lakto kaj mielo;
Ka ba su wannan ƙasa da ka rantse za ka ba wa kakanni kakanninsu, ƙasa mai zub da madara da zuma.
23 kaj ili venis kaj ekposedis ĝin, tamen ili ne aŭskultis Vian voĉon kaj ne sekvis Vian instruon, ne faris ĉion, kion Vi ordonis al ili; kaj Vi venigis sur ilin ĉi tiun tutan malfeliĉon.
Suka shiga suka mallake ta, amma ba su yi maka biyayya ba, ba su kuma bi dokarka ba; ba su yi abin da ka umarce su ba. Saboda haka ka kawo masifa a kansu.
24 Jen remparoj alproksimiĝas al la urbo, por venkopreni ĝin, kaj la urbo pro la glavo, malsato, kaj pesto estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĝi; kion Vi diris, tio fariĝas, kaj Vi tion vidas.
“Duba yadda aka gina mahaurai don a kame birni. Saboda takobi, yunwa da annoba, za a ba da birnin ga Babiloniyawa waɗanda suka kewaye shi da yaƙi. Abin da ka faɗa ya faru, yadda kake gani yanzu.
25 Kaj Vi, Sinjoro, ho Eternulo, diris al mi: Aĉetu al vi la kampon pro mono, kaj starigu atestantojn; dume la urbo estas transdonata en la manojn de la Ĥaldeoj.
Ko da yake za a ba da birnin ga Babiloniyawa, kai, ya Ubangiji Mai Iko Duka, ka ce mini, ‘Saye fili da azurfa ka kuma sa a shaida cinikin.’”
26 Tiam la vorto de la Eternulo aperis al Jeremia, dirante:
Sa’an nan maganar Ubangiji ta zo wa Irmiya cewa,
27 Jen Mi, la Eternulo, estas Dio de ĉiu karno; ĉu ekzistas por Mi io nefarebla?
“Ni ne Ubangiji Allah na dukan’yan adam. Akwai wani abin da ya gagare ni?
28 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi transdonas ĉi tiun urbon en la manojn de la Ĥaldeoj, kaj en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj li venkoprenos ĝin.
Saboda haka, ga abin da Ubangiji yana cewa, ina gab da ba da wannan birni ga Babiloniyawa da kuma ga Nebukadnezzar sarkin Babilon, wanda zai yaƙe ta.
29 Kaj venos la Ĥaldeoj, kiuj militas kontraŭ ĉi tiu urbo, kaj ekbruligos ĉi tiun urbon per fajro, kaj forbruligos ĝin, kaj la domojn, sur kies tegmentoj oni incensadis al Baal kaj faradis verŝoferojn al aliaj dioj, por kolerigi Min.
Babiloniyawan da suke yaƙi da wannan birni za su zo ciki su cinna masa wuta; tare da gidaje inda mutane suka tsokane ni na yi fushi ta wurin ƙona turare a rufin ɗakuna wa Ba’al suka zub da hadayun sha wa waɗansu alloli.
30 Ĉar la Izraelidoj kaj la Judoj faradis nur malbonon antaŭ Miaj okuloj detempe de sia juneco; ĉar la Izraelidoj nur kolerigadis Min per la faroj de siaj manoj, diras la Eternulo.
“Mutanen Isra’ila da na Yahuda ba abin da suka yi sai mugunta a gabana daga ƙuruciyarsu; tabbatacce, mutanen Isra’ila ba su yi kome ba sai dai tsokane ni da abin da hannuwansu suka yi, in ji Ubangiji.
31 Ĉar nur por Mia kolero kaj por Mia ĉagreno ekzistis ĉi tiu urbo de la tago, kiam oni konstruis ĝin, ĝis la nuna tago, tiel, ke Mi devas forpuŝi ĝin de antaŭ Mia vizaĝo,
Daga ranar da aka gina ta har zuwa yanzu, wannan birni ta tā da fushina da hasalata da dole a kawar da ita daga gabana.
32 pro ĉiuj malbonaĵoj de la Izraelidoj kaj Jehudaidoj, kiujn ili faris, por Min kolerigi, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, iliaj profetoj, la Judoj, kaj la loĝantoj de Jerusalem.
Mutanen Isra’ila da na Yahuda sun tsokane ni ta wurin dukan muguntar da suka aikata su, sarakunansu da fadawansu, firistocinsu da annabawa, mutanen Yahuda da mutanen Urushalima.
33 Ili turnis al Mi la dorson, ne la vizaĝon; Mi instruadis ilin, konstante instruadis, sed ili ne aŭskultis, ne akceptis admonon.
Sun juya mini bayansu ba fuskokinsu ba; ko da yake na koyar da su sau da sau, ba su saurara ko bi horo na ba.
34 Siajn abomenindaĵojn ili metis en la domon, kiu estas nomata per Mia nomo, kaj ili malpurigis ĝin.
Sun kafa gumakansu na banƙyama a cikin haikalina wanda ake kira da sunana, sun kuwa ƙazantar da shi.
35 Kaj ili aranĝis la altaĵojn de Baal, kiuj estas en la valo de la filo de Hinom, por bruligi siajn filojn kaj filinojn al Moleĥ, kion Mi ne ordonis al ili, kaj pri kio ne venis al Mi en la kapon, ke ili faros tiun abomenindaĵon, por pekigi Judujon.
Sun gina masujadai kan tudu wa Ba’al a Kwarin Ben Hinnom don su miƙa’ya’yansu maza da mata hadaya ga Molek, ko da yake ban taɓa umarce su ba, bai kuma zo mini cewa su yi abin banƙyama irin wannan ba ta haka suka sa Yahuda ya yi zunubi.
36 Kaj tamen tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael, pri ĉi tiu urbo, pri kiu vi diras, ke ĝi estas transdonata en la manon de la reĝo de Babel per glavo, malsato, kaj pesto:
“Kana cewa game da wannan birni, ‘Ta wurin takobi, yunwa da annoba za a ba da shi ga sarkin Babilon’; amma ga abin da Ubangiji, Allah na Isra’ila yana cewa
37 Jen Mi kolektos ilin el ĉiuj landoj, kien Mi dispelis ilin en Mia kolero, en Mia furiozo, kaj en granda indigno; kaj Mi revenigos ilin sur ĉi tiun lokon kaj loĝigos ilin sendanĝere.
tabbatacce zan tattara su daga dukan ƙasashen da na kore su zuwa cikin fushina da hasalata mai girma; zan komo da su wurin nan in sa su zauna lafiya.
38 Kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.
Za su zama mutanena, ni kuwa in zama Allahnsu.
39 Kaj Mi donos al ili unu koron kaj unu vojon, ke ili ĉiam timu Min, por ke estu bone al ili kaj al iliaj idoj post ili.
Zan ba su zuciya ɗaya da aiki ɗaya, don kullum su ji tsorona domin amfaninsu da kuma amfanin’ya’yansu a bayansu.
40 Kaj Mi faros kun ili interligon eternan, ke Mi ne dekliniĝos de ili en Mia bonfarado al ili; kaj timon je Mi Mi metos en ilian koron, ke ili ne forturniĝu de Mi.
Zan yi madawwamin alkawari da su. Ba zan taɓa barin aikata musu alheri ba, zan kuma iza su su ji tsorona, don kada su ƙara juya daga gare ni.
41 Kaj Mi ĝojos pri ili, bonfarante al ili, kaj Mi plantos ilin en ĉi tiu lando fidele, per Mia tuta koro kaj per Mia tuta animo.
Zan yi farin ciki a yin musu alheri, tabbatacce zan su dasa a wannan ƙasa da dukan zuciyata da dukan raina.
42 Ĉar tiele diras la Eternulo: Kiel Mi venigis sur ĉi tiun popolon tiun tutan grandan malbonon, tiel Mi venigos sur ilin la tutan bonon, kiun Mi eldiris pri ili.
“Ga abin da Ubangiji yana cewa, yadda na kawo dukan wannan masifa a kan wannan mutane, haka zan ba su wadatar da na yi musu alkawari.
43 Kaj kampoj estos aĉetataj en ĉi tiu lando, pri kiu vi diras, ke ĝi estas dezerta, ke ne troviĝas en ĝi homoj nek brutoj, ke ĝi estas transdonita en la manojn de la Ĥaldeoj.
Za a sāke sayi filaye a wannan ƙasa da kuka ce, ‘Kango ce, ba mutane ko dabbobi, gama an ba da ita ga Babiloniyawa.’
44 Oni aĉetos kampojn per mono, oni enskribos en dokumentojn kaj sigelos, kaj starigos atestantojn, en la lando en Benjamen, en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, en la urboj de Judujo, en la urboj de la montoj, en la urboj de la valoj, kaj en la urboj de la sudo; ĉar Mi revenigos ilin el la kaptiteco, diras la Eternulo.
Za a sayi filaye da azurfa, a kuma sa hannu a takardan ciniki, a liƙe a kuma shaida a yankin Benyamin, a ƙauyukan kewayen Urushalima, a garuruwan Yahuda da kuma a garuruwan ƙasar tudu, na yammancin gindin dutse da na Negeb, domin zan maido da wadatarsu, in ji Ubangiji.”