< Jeremia 3 >
1 Oni diras: Se viro forigas sian edzinon, kaj ŝi foriras de li kaj edziniĝas kun alia viro, ĉu li tiam povas reveni al ŝi denove? ĉu ne malpuriĝus per tio tiu lando? Kaj vi malĉastis kun multaj amantoj; tamen revenu al Mi, diras la Eternulo.
有話說:人若休妻, 妻離他而去,作了別人的妻, 前夫豈能再收回她來? 若收回她來,那地豈不是大大玷污了嗎? 但你和許多親愛的行邪淫, 還可以歸向我。 這是耶和華說的。
2 Levu viajn okulojn al la altaĵoj, kaj rigardu; kie vi ne adultis? Ĉe la vojoj vi sidis por ili, kiel Arabo en la dezerto, kaj vi malpurigis la landon per via malĉastado kaj malbonagoj.
你向淨光的高處舉目觀看, 你在何處沒有淫行呢? 你坐在道旁等候, 好像阿拉伯人在曠野埋伏一樣, 並且你的淫行邪惡玷污了全地。
3 Pro tio estas retenitaj la pluvoj, kaj la printempa pluvo ne aperis; sed vi havas frunton de malĉastistino, vi ne plu volas honti.
因此甘霖停止, 春雨不降。 你還是有娼妓之臉, 不顧羞恥。
4 Tamen vi kriis al Mi: Mia patro, Vi, gvidinto de mia juneco!
從今以後,你豈不向我呼叫說: 我父啊,你是我幼年的恩主。
5 ĉu Vi koleros eterne kaj konservos la koleron por ĉiam? Tiel vi parolas, kaj tamen vi faras malbonon kaj kontraŭstaras.
耶和華豈永遠懷怒,存留到底嗎? 看哪,你又發惡言又行壞事, 隨自己的私意而行。」
6 La Eternulo diris al mi en la tempo de la reĝo Joŝija: Ĉu vi vidis, kion faris la defalinta Izrael? ŝi iris sur ĉiun altan monton kaj sub ĉiun verdan arbon kaj tie malĉastis.
約西亞王在位的時候,耶和華又對我說:「背道的以色列所行的,你看見沒有?她上各高山,在各青翠樹下行淫。
7 Kaj post kiam ŝi faris ĉion ĉi tion, Mi diris: Revenu al Mi; sed ŝi ne revenis. Kaj tion vidis ŝia perfidema fratino Judujo.
她行這些事以後,我說她必歸向我,她卻不歸向我。她奸詐的妹妹猶大也看見了。
8 Mi vidis ĉiujn adultaĵojn de la defalinta Izrael, kaj Mi forpelis ŝin kaj donis al ŝi eksedzigan leteron; tamen ne ektimis ŝia perfidema fratino Judujo, sed ŝi iris kaj ankaŭ malĉastis.
背道的以色列行淫,我為這緣故給她休書休她;我看見她奸詐的妹妹猶大,還不懼怕,也去行淫。
9 Kaj de la bruo de ŝia malĉastado malpuriĝis la lando, kaj ŝi adultis kun ŝtono kaj kun ligno.
因以色列輕忽了她的淫亂,和石頭木頭行淫,地就被玷污了。
10 Kaj malgraŭ ĉio ŝia perfidema fratino Judujo revenis al Mi ne per sia tuta koro, sed nur hipokrite, diras la Eternulo.
雖有這一切的事,她奸詐的妹妹猶大還不一心歸向我,不過是假意歸我。這是耶和華說的。」
11 Kaj la Eternulo diris al mi: La defalinta Izrael estas piulino en komparo kun la perfidema Judujo.
耶和華對我說:「背道的以色列比奸詐的猶大還顯為義。
12 Iru, kaj proklamu ĉi tiujn vortojn norden, kaj diru: Revenu, defalinta Izrael, diras la Eternulo; Mi ne forturnos de vi Mian vizaĝon, ĉar Mi estas kompatema, diras la Eternulo, Mi ne koleros eterne.
你去向北方宣告說: 耶和華說:背道的以色列啊,回來吧! 我必不怒目看你們; 因為我是慈愛的, 我必不永遠存怒。 這是耶和華說的。
13 Nur konfesu vian kulpon, ke vi pekis kontraŭ la Eternulo, via Dio, kaj kuradis al aliaj sub ĉiun verdan arbon, kaj Mian voĉon vi ne aŭskultis, diras la Eternulo.
只要承認你的罪孽, 就是你違背耶和華-你的上帝, 在各青翠樹下向別神東奔西跑, 沒有聽從我的話。 這是耶和華說的。
14 Revenu, defalintaj infanoj, diras la Eternulo, ĉar Mi estas via sinjoro, kaj Mi prenos vin po unu el urbo kaj po du el tribo kaj venigos vin en Cionon.
耶和華說:背道的兒女啊,回來吧! 因為我作你們的丈夫, 並且我必將你們從一城取一人, 從一族取兩人,帶到錫安。
15 Kaj Mi donos al vi paŝtistojn laŭ Mia koro, kiuj paŝtos vin kun sciado kaj saĝeco.
我也必將合我心的牧者賜給你們。他們必以知識和智慧牧養你們。」
16 Kaj kiam vi kreskos kaj multiĝos en la lando en tiu tempo, diras la Eternulo, oni ne plu parolos pri la kesto de interligo de la Eternulo; ĝi ne venos en la koron, oni ne rememoros ĝin, oni ne serĉos ĝin, oni ne faros ĝin denove.
耶和華說:「你們在國中生養眾多;當那些日子,人必不再提說耶和華的約櫃,不追想,不記念,不覺缺少,也不再製造。
17 En tiu tempo oni nomos Jerusalemon trono de la Eternulo, kaj tie kolektiĝos ĉiuj popoloj en la nomo de la Eternulo, en Jerusalem, kaj ili ne plu sekvos la logojn de sia malbona koro.
那時,人必稱耶路撒冷為耶和華的寶座;萬國必到耶路撒冷,在耶和華立名的地方聚集。他們必不再隨從自己頑梗的惡心行事。
18 En tiu tempo la domo de Jehuda iros al la domo de Izrael, kaj ili kune iros el la norda lando en la landon, kiun Mi donis kiel heredaĵon al viaj patroj.
當那些日子,猶大家要和以色列家同行,從北方之地一同來到我賜給你們列祖為業之地。」
19 Mi diris: Kiamaniere Mi alkalkulos vin al la filoj, kaj donos al vi la ĉarman landon, la plej belan heredaĵon inter multe da popoloj? Kaj Mi diris: Vi nomos Min patro, kaj vi ne fordeturnos vin de Mi.
我說:我怎樣將你安置在兒女之中, 賜給你美地, 就是萬國中肥美的產業。 我又說:你們必稱我為父, 也不再轉去不跟從我。
20 Sed kiel virino, kiu perfidis sian amanton, tiel vi perfidis Min, ho domo de Izrael, diras la Eternulo.
以色列家,你們向我行詭詐, 真像妻子行詭詐離開她丈夫一樣。 這是耶和華說的。
21 Voĉo estas aŭdata sur la altaĵoj, plenda plorado de la filoj de Izrael, ĉar ili malvirtigis sian vojon, forgesis la Eternulon, sian Dion.
在淨光的高處聽見人聲, 就是以色列人哭泣懇求之聲, 乃因他們走彎曲之道, 忘記耶和華-他們的上帝。
22 Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, ĉar Vi estas la Eternulo, nia Dio.
你們這背道的兒女啊,回來吧! 我要醫治你們背道的病。 看哪,我們來到你這裏, 因你是耶和華-我們的上帝。
23 Vere, mensogo estis en la altaĵoj, en la multo da montoj; nur en la Eternulo, nia Dio, estas la savo de Izrael.
仰望從小山或從大山的喧嚷中得幫助, 真是枉然的。 以色列得救,誠然在乎耶和華-我們的上帝。
24 La hontindaĵo formanĝis la penadon de niaj patroj de post nia juneco: iliajn ŝafojn, iliajn bovojn, iliajn filojn, kaj iliajn filinojn.
從我們幼年以來,那可恥的偶像將我們列祖所勞碌得來的羊群、牛群,和他們的兒女都吞吃了。
25 Ni kuŝu en nia abomenindaĵo, kaj nia hontindaĵo nin kovru; ĉar kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj, de nia juneco ĝis la nuna tago, kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.
我們在羞恥中躺臥吧!願慚愧將我們遮蓋;因為從立國以來,我們和我們的列祖常常得罪耶和華-我們的上帝,沒有聽從耶和華-我們上帝的話。