< Jeremia 28 >

1 En tiu sama jaro, en la komenco de la reĝado de Cidkija, reĝo de Judujo, en la kvara jaro, en la kvina monato, Ĥananja, filo de Azur, profeto el Gibeon, diris al mi en la domo de la Eternulo, antaŭ la okuloj de la pastroj kaj de la tuta popolo, jene:
同年,即猶大王漆德克雅即位之初第四年五月,基貝紅人阿組爾的兒子哈納尼雅先知,在上主殿裏當著司祭和全體人民對我說:「
2 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel;
萬軍的上主,以色列的天主這樣說:我已折斷了巴比倫王的軛。
3 post du jaroj Mi revenigos sur ĉi tiun lokon ĉiujn vazojn de la domo de la Eternulo, kiujn Nebukadnecar, reĝo de Babel, prenis de ĉi tiu loko kaj forportis en Babelon.
還有兩年,我就要取回巴比倫王拿步高,由這地取去,帶往巴比倫的一切上主殿的器皿,再放在這地方,
4 Kaj Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj ĉiujn forkondukitajn Judojn, kiuj venis en Babelon, Mi revenigos sur ĉi tiun lokon, diras la Eternulo; ĉar Mi rompos la jugon de la reĝo de Babel.
且領回猶大王約雅金的兒子耶苛尼雅及一切流徙至巴比倫的猶大俘虜,再來到這地方──上主的斷語──因為我要折斷巴比倫王的軛。」
5 Tiam la profeto Jeremia respondis al la profeto Ĥananja antaŭ la okuloj de la pastroj, kaj de la tuta popolo, kiu staris en la domo de la Eternulo;
耶肋米亞先知立當著站在上主殿裏的司祭和全體人民,答覆了先知哈納尼雅。
6 kaj la profeto Jeremia diris: Amen, tiel la Eternulo faru; la Eternulo plenumu viajn vortojn, kiujn vi profetis, kaj Li revenigu el Babel sur ĉi tiun lokon la vazojn de la domo de la Eternulo kaj ĉiujn forkondukitojn.
耶肋米亞先知說:「盼望是這樣! 惟願上主這樣做! 惟願上主實踐你預言的話,使上主殿宇的器皿和一切俘虜,從巴比倫再回到這地方來!
7 Tamen aŭskultu la vorton, kiun mi diros en viajn orelojn kaj en la orelojn de la tuta popolo:
不過請聽我當面願對你和全體人民要說的這一句話:
8 La profetoj, kiuj de antikva tempo estis antaŭ mi kaj antaŭ vi, profetis al multaj landoj kaj al grandaj regnoj militon, malfeliĉon, aŭ peston.
自古以來,在我和你以前的先知,對多少地區和強盛的王國,曾預言過戰爭,饑饉和瘟疫。
9 Se profeto antaŭdiris pacon, tiam post la plenumiĝo de la vorto de la profeto oni ekkonis lin kiel profeton, kiun vere sendis la Eternulo.
至於預言和平的先知,只在這先知的話實現以後,纔可認出這先知確是上主派遣的。
10 Kaj la profeto Ĥananja deprenis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia kaj rompis ĝin.
哈納尼雅先知便從耶肋米亞先知頸上取下木軛,折斷了,
11 Kaj Ĥananja diris antaŭ la okuloj de la tuta popolo jene: Tiele diras la Eternulo: Simile al ĉi tio Mi rompos la jugon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, post du jaroj, deprenante ĝin de la kolo de ĉiuj popoloj. Kaj la profeto Jeremia iris sian vojon.
然後對全體人民說:「上主這樣說:還有兩年,我要這樣從一切民族的頸上,折斷巴比倫王拿步高的軛。」於是耶肋米亞先知只得自行離去。
12 Kaj aperis jena vorto de la Eternulo al Jeremia, post kiam la profeto Ĥananja forrompis la jugon de la kolo de la profeto Jeremia:
哈納尼雅先知從耶肋米亞先知頸上取下木軛折斷以後,即有上主的話傳給耶肋米亞說:「
13 Iru kaj diru al Ĥananja jene: Tiele diras la Eternulo: Jugon lignan vi rompis, sed vi faru anstataŭ ĝi jugon feran.
你去告訴哈納尼雅說:上主這樣說:;你折斷了木軛,但我必做鐵軛來代替。
14 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Feran jugon Mi metis sur la kolon de ĉiuj tiuj popoloj, ke ili servu al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ili servos al li; eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonis al li.
因為萬軍的上主,以色列的天主這樣說:我要將鐵軛放在這一切民族的頸上,使他們服事拿步高巴比倫王;他們該服事他,因為連田野的走獸我也交給了他。」
15 Tiam la profeto Jeremia diris al la profeto Ĥananja: Aŭskultu, Ĥananja; la Eternulo vin ne sendis, kaj vi kredigas al ĉi tiu popolo malveraĵon.
耶肋米亞先知於是對哈納尼雅先知說:「哈納尼雅! 請聽,上主並沒有派遣你,你竟使這人民相信謊言。
16 Pro tio tiele diras la Eternulo: Jen Mi forigos vin de sur la tero; en ĉi tiu jaro vi mortos, ĉar vi parolis kontraŭ la volo de la Eternulo.
為此,上主這樣說:看,我要把你趕出地面;今年你必要死,因為你說了背叛上主的話。」
17 Kaj la profeto Ĥananja mortis en tiu jaro, en la sepa monato.
哈納尼雅先知就死在那年七月。

< Jeremia 28 >