< Jeremia 27 >

1 En la komenco de la reĝado de Jehojakim, filo de Joŝija, reĝo de Judujo, aperis de la Eternulo jena vorto al Jeremia:
猶大王約史雅的兒子漆德克雅第四年,上主有這話傳給耶肋米亞說:「
2 Tiele diras al mi la Eternulo: Faru al vi ligilojn kaj jugon, kaj metu tion sur vian kolon;
上主對我這樣說:你要備製繩索和木軛,放在你頸上;
3 kaj sendu tion al la reĝo de Edom kaj al la reĝo de Moab kaj al la reĝo de la Amonidoj kaj al la reĝo de Tiro kaj al la reĝo de Cidon, per la senditoj, kiuj venis Jerusalemon al Cidkija, reĝo de Judujo;
然後託那些來耶路撒冷覲見猶大王漆德克雅的使者,送給厄東王和摩阿布王,阿孟子民的王和提洛王以及漆冬王,
4 kaj komisiu al ili, ke ili diru al siaj sinjoroj jene: Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Tiele diru al viaj sinjoroj:
吩咐他們對自己的主上說:萬軍的上主,以色列的天主這樣說:你們應如此對你們的主上說:
5 Per Mia granda forto kaj per Mia etendita brako Mi kreis la teron, la homojn kaj la bestojn, kiuj estas sur la tero; kaj Mi donas tion al tiu, kiu plaĉas al Mi.
是我以我的大能和我伸展的手臂,創造了大地、人類及地面上的走獸,我能把大地賜給我喜歡給的人。
6 Kaj nun Mi transdonas ĉiujn tiujn landojn en la manon de Mia servanto Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj eĉ la bestojn de la kampo Mi transdonas al li, por ke ili servu al li.
現在我把這些土地交在我的僕人巴比倫王拿步高的手中,連田野的走獸我也賜給他,作他的奴隸;
7 Kaj servos al li ĉiuj popoloj, ankaŭ al lia filo kaj al la filo de lia filo, ĝis venos la tempo ankaŭ por lia lando kaj lin sklavigos potencaj popoloj kaj grandaj reĝoj.
列國要作他、他的兒子和孫子的奴隸,直到他國家的時運終於來到──他也不例外──那時必有強盛的民族和強大的君王來使他作奴隸。
8 Kaj se ia popolo kaj regno ne servos al li, al Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj ne metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, Mi punos tiun popolon per glavo kaj malsato kaj pesto, diras la Eternulo, ĝis Mi ekstermos ilin per lia mano.
若一個民族或國家,不願作巴比倫王拿步高的奴隸,或不願屈服在巴比倫王軛下,我必以戰爭、饑饉和瘟疫懲罰這民族──上主的斷語──直至將他們悉數交在他手中。
9 Ne aŭskultu do viajn profetojn, nek viajn magiistojn, nek viajn sonĝoklarigistojn, nek viajn aŭguristojn, nek viajn sorĉistojn, kiuj diras al vi jene: Ne servu al la reĝo de Babel.
所以你們不要聽從常對你們說:「你們決不會作巴比倫王的奴隸」的先知、占卦師、卜夢者、巫士和術士的話,
10 Ĉar ili profetas al vi malveraĵon, por malproksimigi vin de via lando, por ke Mi elpelu vin kaj vi pereu.
因為他們給你們預言的只是謊話,致使你們遠故土,叫我驅逐你們,令你們趨於滅亡。
11 Sed tiun popolon, kiu metos sian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel kaj servos al li, tiun Mi restigos trankvile sur ĝia tero, diras la Eternulo, por prilaboradi ĝin kaj loĝi sur ĝi.
至於引領接受巴比倫王的軛,甘願作他奴隸的民族,我必使他們仍留在本土──上主的斷語──在那裏安居樂業。
12 Kaj al Cidkija, reĝo de Judujo, mi diris tiajn samajn vortojn, nome: Metu vian kolon sub la jugon de la reĝo de Babel, kaj servu al li kaj al lia popolo, kaj restu vivantaj.
我於是全依照這些話轉告猶大王漆德克雅說:「你應引頸接受巴比倫王的軛,服事他和他的人民,你們纔可生存。
13 Por kio vi volus morti, vi kaj via popolo, de glavo, de malsato, kaj de pesto, kiel la Eternulo decidis pri popolo, kiu ne servos al la reĝo de Babel?
為什麼你和你的人民寧願死於刀劍、饑饉和瘟疫,如同上主對不願服事巴比倫王的民族所警告的呢﹖
14 Ne aŭskultu la vortojn de la profetoj, kiuj diras al vi, ke vi ne servu al la reĝo de Babel; ĉar ili profetas al vi malveraĵon.
你們不要聽從對你們說:「不要服事巴比倫王」的先知的話,因為他們給你們預言的只是謊話;
15 Ĉar Mi ne sendis ilin, diras la Eternulo, kaj ili malvere profetas en Mia nomo, por ke Mi elpelu vin, kaj por ke vi pereu, vi kaj la profetoj, kiuj profetas al vi.
我並沒有派遣他們──上主的斷語──他們竟奉我的名向你們預言,叫我驅逐你們,使你們和對你們說預言的先知同趨滅亡。」
16 Kaj al la pastroj kaj al la tuta ĉi tiu popolo mi diris jene: Tiele diras la Eternulo: Ne aŭskultu la vortojn de viaj profetoj, kiuj profetas al vi jene: Jen la vazoj de la domo de la Eternulo nun baldaŭ estos revenigitaj el Babel; ĉar malveraĵon ili profetas al vi.
對司祭和這全體人民我也曾警告說:「上主這樣說:你們的先知們對你們說:看,上主殿宇的器皿,現在快要由巴比送回來了! 你們不要聽信,因為他們對你們預言的只是謊話。
17 Ne aŭskultu ilin; servu al la reĝo de Babel, por ke vi vivu; por kio ĉi tiu urbo fariĝu dezerto?
你們不要聽信他們,只管服事巴比倫王,就必生存。為什麼要使這城變為荒野﹖
18 Se ili estas profetoj kaj se ili havas la vorton de la Eternulo, ili elpetegu de la Eternulo Cebaot, ke la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem, ne transiru en Babelon.
假使他們是先知,真有上主的話,請他們祈求萬軍的上主,使尚留在上主殿宇,猶大王宮和耶路撒冷的器皿,不致運到巴比倫去。
19 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot pri la kolonoj, pri la maro, pri la bazoj, kaj pri la ceteraj vazoj, kiuj restis en ĉi tiu urbo
因為萬軍的上主這樣論到銅柱、銅海和銅座,以及在這城剩下的殘餘器皿,
20 kaj kiujn ne prenis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kiam li forkondukis Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, el Jerusalem en Babelon, kaj ankaŭ ĉiujn eminentulojn de Judujo kaj Jerusalem;
即巴比倫王拿步高把猶大王約雅金的兒子耶苛尼雅,及猶大和耶路撒冷所有的貴族,從耶路撒冷擄到巴比倫時,沒有帶走的器皿,
21 tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, pri la vazoj, kiuj restis en la domo de la Eternulo kaj en la domo de la reĝo de Judujo kaj en Jerusalem:
萬軍的上主,以色列的天主論到這些尚存在上主殿宇、猶大王宮和耶路撒冷的器皿,這樣說:
22 En Babelon ili estos forportitaj, kaj tie ili restos, ĝis la tago, kiam Mi rememoros ilin, diras la Eternulo, kaj prenigos kaj reportigos ilin sur ĉi tiun lokon.
都要運到巴比倫去,留在那裏,直到我再來眷顧的一天──上主的斷語──那時,我必再取回來,放在原處。」

< Jeremia 27 >