< Jeremia 24 >

1 La Eternulo montris al mi: jen estas du korboj kun figoj, starigitaj antaŭ la templo de la Eternulo, post kiam Nebukadnecar, reĝo de Babel, forkondukis el Jerusalem Jeĥonjan, filon de Jehojakim, reĝon de Judujo, kaj la princojn de Judujo kaj la ĉarpentistojn kaj seruristojn, kaj venigis ilin en Babelon.
Bwana alinionyeshea kitu. Tazama, vikapu viwili vya tini viliwekwa mbele ya hekalu la Bwana. (Maono haya yalitokea baada ya Nebukadreza, mfalme wa Babeli, kumchukua mateka Yekonia mwana wa Yehoyakimu, mfalme wa Yuda, maofisa wa Yuda, mafundi na wafua vyuma kutoka Yerusalemu na kuwapeleka Babeli.)
2 Unu korbo estis kun figoj tre bonaj, kiel estas la figoj plej frue maturiĝintaj; la dua korbo estis kun figoj tre malbonaj, kiujn pro ilia malboneco oni ne povas manĝi.
Kikapu kimoja cha tini kilikuwa nzuri sana, kama tini za kwanza zilizoiva, lakini kikapu kingine cha tini zilizokuwa mbaya sana zisizoweza kuliwa.
3 Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Jeremia? Kaj mi respondis: Figojn; la bonaj figoj estas tre bonaj, kaj la malbonaj estas tre malbonaj, tiel, ke pro ilia malboneco oni ne povas ilin manĝi.
Bwana akaniambia, “Unaona nini Yeremia?” Nikasema, “Tini. Tini ambazo ni nzuri sana na tini ambazo ni mbaya sana haziwezi kuliwa.”
4 Tiam aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
Ndipo neno la Bwana likanijia, kusema,
5 Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Simile al ĉi tiuj bonaj figoj, Mi distingos por bono la forkondukitajn Judojn, kiujn Mi forsendis de ĉi tiu loko en la landon Ĥaldean;
“Bwana, Mungu wa Israeli, asema hivi: nitawaangalia mateka wa Yuda kwa manufaa yao, kama vile tini hizi nzuri, nilipowatoa mateka kutoka hapa mpaka nchi ya Wakaldayo.
6 kaj Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por bono, kaj Mi revenigos ilin en ĉi tiun landon, kaj Mi aranĝos ilin, ne ruinigos, Mi plantos ilin, ne elŝiros.
Nitaweka macho yangu kwao wapate mema na kuwarejeshea nchi hii. Nitawajenga, wala sitawaangamiza.
7 Kaj Mi donos al ili koron, ke ili konu Min, ke Mi estas la Eternulo; ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio; ĉar ili konvertiĝos al Mi per sia tuta koro.
Nitawapanda, wala sitawang'oa. Ndipo nitawapa moyo wa kunijua; kwa kuwa mimi ndimi Bwana. Watakuwa watu wangu na mimi nitakuwa Mungu wao, hivyo watanirudia kwa moyo wao yote.
8 Sed koncerne la malbonajn figojn, kiujn oni ne povas manĝi pro ilia malboneco, tiele diras la Eternulo: Al ili Mi similigos Cidkijan, reĝon de Judujo, kaj liajn princojn, kaj la restintajn Jerusalemanojn, kiuj restis en ĉi tiu lando kaj kiuj loĝas en la lando Egipta;
Lakini kama vile tini mbaya ambazo ni hazifai kuliwa - asema Bwana - nitatenda hivi kwa Sedekia, mfalme wa Yuda, pamoja na viongozi wake, na pamoja na wengine wa Yerusalemu ambao wanabaki katika nchi hii au kwenda kukaa katika nchi ya Misri.
9 kaj Mi donos al ili suferadon kaj mizeron en ĉiuj regnoj de la tero, Mi faros ilin objekto de honto, de ekzemplo, de moko, kaj de malbeno sur ĉiuj lokoj, kien Mi dispelos ilin;
Nitawafanya kuwa kitu cha kutisha, wapate maafa, mbele ya falme zote duniani, aibu na somo kwa mithali, matusi, na laana mahali pote nitakapowafukuza.
10 kaj Mi sendos sur ilin glavon, malsaton, kaj peston, ĝis Mi ekstermos ilin el la lando, kiun Mi donis al ili kaj al iliaj patroj.
Nitatuma upanga, njaa, na tauni dhidi yao watapotelea mbali kutoka kwenye nchi niliyowapa wao na baba zao.”

< Jeremia 24 >