< Jeremia 2 >

1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
La Palabra de Yavé vino a mí:
2 Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante: Tiele diras la Eternulo: Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fianĉineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita.
Vé y proclama a oídos de Jerusalén: Yavé dice: Yo recuerdo con respecto a ti la devoción de tu juventud, el amor de tu desposorio, de tu andar detrás de Mí en el desierto, en tierra no sembrada.
3 Izrael tiam estis sanktaĵo de la Eternulo, Lia unua frukto; ĉiuj, kiuj manĝis ĝin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo.
Israel era santo para Yavé, primicias de su cosecha. Todos los que comieron de ellas fueron culpables. La aflicción cayó sobre ellos, dice Yavé.
4 Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj ĉiuj familioj de la domo de Izrael.
Oigan la Palabra de Yavé, oh casa de Jacob y todas las familias de la Casa de Israel.
5 Tiele diras la Eternulo: Kian maljustaĵon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimiĝis de Mi kaj sekvis vantaĵon kaj mem vantiĝis?
Yavé dice: ¿Qué injusticia hallaron en Mí sus antepasados por la cual se alejaron de Mí, siguieron tras la vanidad y se envanecieron?
6 Kaj ili ne diris: Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu loĝis?
No preguntaron: ¿Dónde está Yavé, Quien nos sacó de la tierra de Egipto y nos condujo por el desierto, por tierra deshabitada y de sombra de muerte, tierra sedienta y sombría, tierra por la cual nadie cruza y en la cual nadie vive?
7 Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi manĝu ĝiajn fruktojn kaj bonaĵojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredaĵon vi faris abomenindaĵo.
Yo los introduje en una tierra fructífera para que comieran sus frutos y delicias. Pero cuando ustedes entraron, contaminaron mi tierra y convirtieron mi heredad en una repugnancia.
8 La pastroj ne diris: Kie estas la Eternulo? la leĝokompetentuloj ne atentis Min, la paŝtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn.
Los sacerdotes no preguntaban: ¿Dónde está Yavé? Los que manejan la Ley no me conocieron. Los magistrados también cometieron transgresión contra Mí. Los profetas profetizaban por baal y seguían tras lo que no aprovecha.
9 Pro tio Mi ankoraŭ procesos kun vi, diras la Eternulo, kaj kun la filoj de viaj filoj Mi procesos.
Por tanto, aún contenderé contra ustedes, y pelearé contra sus nietos, dice Yavé.
10 Ĉar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, ĉu tie estas farita io simila.
Pasen a las costas de Quitim y miren. Envíen a Cedar y consideren atentamente, y vean si sucedió algo semejante a esto:
11 Ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj.
¿Alguna nación cambió sus ʼelohim? Aunque ellos no son ʼelohim, pues mi pueblo cambió su gloria por lo que no aprovecha.
12 Miregu pri tio, ho ĉielo, sentu teruron kaj forte konsterniĝu, diras la Eternulo.
¡Asómbrense, oh cielos y horrorícense por esto! Tiemblen muchísimo, dice Yavé.
13 Ĉar du malbonagojn faris Mia popolo: Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.
Porque mi pueblo hizo dos males: Me abandonaron a Mí, fuente de aguas vivas, y cavaron para ellos cisternas rotas que no retienen el agua.
14 Ĉu Izrael estas sklavo, aŭ ĉu li estas infano de la domo? kial li fariĝis rabitaĵo?
¿Israel es esclavo? ¿Es un criado nacido en casa? ¿Por qué entonces fue una presa?
15 Kontraŭ li blekegis leonidoj, forte kriis, kaj ili faris lian landon dezerto; liaj urboj estas bruligitaj, kaj neniu loĝas en ili.
Los leoncillos rugieron contra él, levantaron su rugido y convirtieron su tierra en una desolación. Sus ciudades están quemadas y sin habitante.
16 Eĉ la filoj de Nof kaj de Taĥpanĥes frakasis vian verton.
Aun los hijos de Menfis y de Tafnes te raparon la coronilla.
17 Vi jam mem tion faris al vi, ĉar vi forlasis la Eternulon, vian Dion, en la tempo, kiam Li gvidis vin sur la vojo.
¿No te sucedió todo esto porque abandonaste a Yavé tu ʼElohim cuando Él te guiaba por el camino?
18 Kaj nun por kio vi bezonas la vojon al Egiptujo? ĉu por trinki la akvon de Nilo? Kaj por kio vi bezonas la vojon al Asirio? ĉu por trinki la akvon de Eŭfrato?
Ahora, ¿por qué tomas el camino a Egipto? ¿Para beber del Nilo? ¿Qué buscas en el camino a Asiria? ¿Beber las aguas del Éufrates?
19 Via malboneco vin punos, kaj viaj malbonagoj faros al vi riproĉojn, por ke vi sciu kaj vidu, kiel malbone kaj maldolĉe estas, ke vi forlasis la Eternulon, vian Dion, kaj ne timas Min, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Tus propias perversidades te castigarán, y tus apostasías te reprenderán. Por tanto, reconoce cuán malo y amargo es que hayas abandonado a Yavé tu ʼElohim, y que el temor a Mí no está en ti, dice Yavé de las huestes.
20 Ĉar antaŭ longe vi rompis vian jugon kaj disŝiris viajn ŝnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen sur ĉiu alta loko kaj sub ĉiu verda arbo vi kuŝigis vin kiel malĉastistino.
Desde antaño quebraste el yugo, rompiste tus ataduras y dijiste: ¡No quiero servir! Y sobre toda colina alta, y debajo de todo árbol frondoso te echabas como prostituta.
21 Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon, portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa?
Yo te planté como vid escogida con cepas genuinas. ¿Cómo, pues, te convertiste en una vid extraña?
22 Se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Aunque te laves con lejía y uses mucho jabón, la mancha de tu pecado permanece delante de Mí, dice Yavé.
23 Kiel vi povas diri: Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo.
¿Cómo puedes decir: No estoy contaminada ni fui tras los baales? Observa tu camino en el valle, y reconoce lo que hiciste. Tú eres una joven dromedaria desbocada que enreda sus caminos.
24 Kiu povas reteni sovaĝan azeninon, alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama stato ili ĝin trovos.
Eres un asna montés acostumbrada al desierto que en el ardor de su deseo olfatea el viento. ¿Quién podrá reprimirla cuando está en celo? Los que la buscan no tienen que fatigarse, pues la hallarán en su ardor.
25 Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorĝon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, ĉar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.
Guarda tus pies de andar descalzos, y tu garganta de la sed. Pero dijiste: ¡No hay remedio de ninguna clase! A extraños amé, y tras ellos seguiré.
26 Kiel ŝtelinto hontas, kiam oni lin trovas, tiel estas hontigita la domo de Izrael, ili, iliaj reĝoj, iliaj princoj, iliaj pastroj, kaj iliaj profetoj,
Como se avergüenza el ladrón cuando es sorprendido, así se avergonzará la Casa de Israel, sus reyes y sus magistrados, sus sacerdotes y sus profetas,
27 kiuj diras al ligno: Vi estas mia patro; kaj al ŝtono: Vi min naskis. Ili turnis al Mi la nukon, ne la vizaĝon; sed en la tempo de sia malfeliĉo ili diras: Leviĝu, kaj savu nin.
los que dicen al leño: ¡Tú eres mi padre! Y a la piedra: ¡Tú me diste a luz! Ciertamente me dieron la espalda y no la cara, pero en el tiempo de su angustia me dicen: ¡Levántate y líbranos!
28 Kie do estas viaj dioj, kiujn vi faris al vi? ili leviĝu, se ili povas vin savi en la tempo de via malfeliĉo; ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda.
Pero, ¿dónde están los ʼelohim que te hiciste? Que se levanten y te salven ellos en el tiempo de tu aflicción. Pues como el número de tus ciudades, oh Judá, así fue el número de tus ʼelohim.
29 Kial vi volas disputi kun Mi? vi ĉiuj defalis de Mi, diras la Eternulo.
¿Por qué contienden conmigo, si todos se rebelaron contra Mí? dice Yavé.
30 Vane Mi frapis viajn infanojn, ili ne akceptis la moralinstruon; via glavo ekstermis viajn profetojn, kiel furioza leono.
En vano azoté a los hijos de ustedes. Ellos no recibieron corrección. La espada de ustedes devoró a sus profetas, como un león destructor.
31 Ho generacio, atentu la vorton de la Eternulo! Ĉu Mi estis por Izrael dezerto aŭ lando malluma? Kial do Mia popolo diras: Ni mem estas sinjoroj, ni ne plu iros al Vi?
¡Oh generación, atiende la Palabra de Yavé! ¿Yo fui para Israel como un desierto? ¿O una tierra de oscuridad? ¿Por qué dice mi pueblo: Somos libres, nunca más regresaremos a Ti?
32 Ĉu virgulino forgesas sian ornamon, aŭ fianĉino sian ĉirkaŭligon? sed Mia popolo Min forgesis jam de tempo nekalkulebla.
¿Olvida una doncella sus adornos o una novia su atavío? Pues mi pueblo me olvidó un sinnúmero de días.
33 Kiel vi beligas vian vojon, por serĉi amon! al agoj malbonaj vi ja alkutimiĝis.
¡Qué bien dispones tu camino para buscar amor! Por tanto, aun a las mujeres perversas enseñaste tus caminos.
34 Eĉ sur viaj baskoj oni trovas sangon de malriĉuloj, senkulpuloj; ne en foskavoj Mi tion trovis, sed sur ĉiuj tiuj lokoj.
Aun en tus ropas se halló la sangre de los pobres, de los inocentes. No los sorprendiste en algún delito. Sin embargo, en todas estas cosas
35 Vi diras: Mi estas senkulpa, Lia kolero deturnu sin de mi. Sed Mi postulos juĝon inter ni pro tio, ke vi diras: Mi ne pekis.
dices: Soy inocente. Ciertamente su ira se apartó de mí. Mira, Yo entro en juicio contra ti, porque dijiste: No pequé.
36 Kiel malestiminda vi fariĝis, ŝanĝante vian vojon! De Egiptujo vi estos tiel same hontigita, kiel vi estas hontigita de Asirio.
¿Por qué hablas tanto al cambiar tu camino? También serás avergonzada por Egipto, como fuiste avergonzada por Asiria.
37 Ankaŭ el tie vi eliros kun la manoj sur la kapo, ĉar la Eternulo forpuŝis viajn esperojn kaj vi ne sukcesos kun ili.
También saldrás de allí con las manos sobre la cabeza. Porque Yavé rechazó a aquellos en quienes tú confías, y no prosperarás con ellos.

< Jeremia 2 >