< Jeremia 19 >
1 Tiele diris la Eternulo: Iru kaj aĉetu argilan kruĉon de potisto, kaj, preninte kelkajn el la plejaĝuloj de la popolo kaj el la plejaĝuloj de la pastroj,
耶和華如此說:「你去買窯匠的瓦瓶,又帶百姓中的長老和祭司中的長老,
2 iru en la valon de la filo de Hinom, kiu estas antaŭ la Pordego de Argilaĵoj, kaj proklamu tie la vortojn, kiujn Mi diros al vi.
出去到欣嫩子谷、哈珥西的門口那裏,宣告我所吩咐你的話,
3 Kaj diru: Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho reĝoj de Judujo kaj loĝantoj de Jerusalem! tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun lokon tian malfeliĉon, ke al ĉiu, kiu aŭdos pri ĝi, eksonoros liaj oreloj.
說:『猶大君王和耶路撒冷的居民哪,當聽耶和華的話。萬軍之耶和華-以色列的上帝如此說:我必使災禍臨到這地方,凡聽見的人都必耳鳴;
4 Pro tio, ke ili forlasis Min, kaj malpurigis ĉi tiun lokon, kaj incensis sur ĝi al aliaj dioj, kiujn ne konis ili nek iliaj patroj nek la reĝoj de Judujo, kaj plenigis ĉi tiun lokon per sango de senkulpuloj;
因為他們和他們列祖,並猶大君王離棄我,將這地方看為平常,在這裏向素不認識的別神燒香,又使這地方滿了無辜人的血,
5 kaj konstruis altaĵojn al Baal, por forbruligi siajn filojn kiel bruloferojn al Baal, kion Mi ne ordonis kaj ne diris, kaj kio eĉ ne venis en Mian kapon:
又建築巴力的邱壇,好在火中焚燒自己的兒子,作為燔祭獻給巴力。這不是我所吩咐的,不是我所提說的,也不是我心所起的意。
6 pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni jam nomos ĉi tiun lokon ne Tofet kaj valo de la filo de Hinom, sed valo de mortigado.
耶和華說:因此,日子將到,這地方不再稱為陀斐特和欣嫩子谷,反倒稱為殺戮谷。
7 Kaj Mi detruos sur ĉi tiu loko la planon de Judujo kaj Jerusalem; kaj Mi faligos ilin de glavo antaŭ iliaj malamikoj, kaj de la mano de tiuj, kiuj serĉas ilian animon, kaj Mi donos iliajn kadavrojn kiel manĝaĵon al la birdoj de la ĉielo kaj al la bestoj de la tero.
我必在這地方使猶大和耶路撒冷的計謀落空,也必使他們在仇敵面前倒於刀下,並尋索其命的人手下。他們的屍首,我必給空中的飛鳥和地上的野獸作食物。
8 Kaj Mi faros ĉi tiun urbon dezerto kaj mokataĵo; ĉiu, kiu preterpasos ĝin, miros kaj mokos ĉiujn ĝiajn frapojn.
我必使這城令人驚駭嗤笑;凡經過的人,必因這城所遭的災驚駭嗤笑。
9 Kaj Mi manĝigos al ili la karnon de iliaj filoj kaj la karnon de iliaj filinoj, kaj ĉiu manĝos la karnon de sia proksimulo, dum la sieĝo, kaj en la premado, per kiu premos ilin iliaj malamikoj kaj la serĉantoj de iliaj animoj.
我必使他們在圍困窘迫之中,就是仇敵和尋索其命的人窘迫他們的時候,各人吃自己兒女的肉和朋友的肉。』
10 Kaj disrompu la kruĉon antaŭ la okuloj de tiuj viroj, kiuj venis kun vi;
「你要在同去的人眼前打碎那瓶,
11 kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Tiele Mi disrompos ĉi tiun popolon kaj ĉi tiun urbon, kiel oni disrompas vazon de potisto, ke ĝi ne povas esti tutaĵigita; kaj oni enterigos en Tofet, ĉar ne ekzistos alia loko por enterigado.
對他們說:『萬軍之耶和華如此說:我要照樣打碎這民和這城,正如人打碎窯匠的瓦器,以致不能再囫圇。並且人要在陀斐特葬埋屍首,甚至無處可葬。
12 Tiele Mi agos kun ĉi tiu loko, diras la Eternulo, kaj kun ĝiaj loĝantoj, kaj Mi faros ĉi tiun lokon simila al Tofet.
耶和華說:我必向這地方和其中的居民如此行,使這城與陀斐特一樣。
13 Kaj la domoj de Jerusalem kaj la domoj de la reĝoj de Judujo estos malpuraj, kiel la loko Tofet, ĉiuj domoj, sur kies tegmentoj oni incensis al la tuta armeo de la ĉielo kaj verŝis verŝoferojn al aliaj dioj.
耶路撒冷的房屋和猶大君王的宮殿是已經被玷污的,就是他們在其上向天上的萬象燒香、向別神澆奠祭的宮殿房屋,都必與陀斐特一樣。』」
14 Kaj Jeremia venis de Tofet, kien sendis lin la Eternulo por profeti; kaj li stariĝis sur la korto de la domo de la Eternulo, kaj diris al la tuta popolo:
耶利米從陀斐特-就是耶和華差他去說預言的地方-回來,站在耶和華殿的院中,對眾人說:
15 Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi venigos sur ĉi tiun urbon kaj sur ĉiujn ĝiajn vilaĝojn la tutan malfeliĉon, kiun Mi eldiris pri ĝi; ĉar ili obstinigis sian nukon kaj ne aŭskultas Miajn vortojn.
「萬軍之耶和華-以色列的上帝如此說:我必使我所說的一切災禍臨到這城和屬城的一切城邑,因為他們硬着頸項不聽我的話。」