< Jeremia 16 >
1 Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante:
Das Wort des Herrn erging an mich:
2 Ne prenu al vi edzinon, kaj ne havu filojn nek filinojn, sur ĉi tiu loko.
"Du sollst nicht heiraten und weder Sohn noch Tochter an diesem Orte haben."
3 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la filoj kaj filinoj, kiuj naskiĝas sur ĉi tiu loko, pri iliaj patrinoj, kiuj naskas ilin, kaj pri iliaj patroj, kiuj naskigas ilin en ĉi tiu lando:
Denn also spricht der Herr von jenen Söhnen und den Töchtern, die hier geboren werden, und von den Müttern, die das Leben ihnen geben, und von den Vätern, die in diesem Land sie zeugen:
4 Per diversaj doloraj mortoj ili mortos; ili ne estos priplorataj nek enterigitaj, ili estos kiel sterko sur la supraĵo de la tero; de glavo kaj de malsato ili pereos, kaj iliaj kadavroj estos manĝaĵo por la birdoj de la ĉielo kaj por la bestoj de la tero.
"Sie sterben jammerwürdig, unbetrauert, unbegraben. Zum Dünger werden sie dem Acker. Durch Schwert und Hunger schwinden sie; zum Fraße dienen ihre Leichen den wilden Tieren und des Himmels Vögeln."
5 Ĉar tiele diras la Eternulo: Ne eniru en la domon de plorado, ne iru funebri, kaj ne konsolu ilin; ĉar Mi forprenis de tiu popolo Mian pacon, diras la Eternulo, la favorkorecon kaj la kompaton.
So spricht der Herr: "Betritt kein Haus zum Totenmahl! Geh nicht zum Trauern! Dein Beileid drücke niemand aus! Denn meine Freundschaft hab ich diesem Volk entzogen", ein Spruch des Herrn, "die Huld und die Barmherzigkeit.
6 Mortos la granduloj kaj la malgranduloj en tiu lando; ili ne estos enterigitaj nek priplorataj; oni ne faros al si tranĉojn nek kalvaĵon pro ili.
Und nun stirbt Groß und Klein in diesem Lande, unbegraben, unbetrauert. Man ritzt sich nicht, man schert sich nicht um ihretwillen.
7 Oni ne disdonos inter ili panon de funebro, por konsoli ilin pri la mortinto, kaj oni ne trinkigos al ili kalikon de konsolo pri ilia patro kaj pri ilia patrino.
Man bricht kein Trauerbrot mit ihnen und tröstet keinen um des Toten willen. Man läßt ihn nicht des Trostes. Becher trinken um seines Vaters oder seiner Mutter willen.
8 Ankaŭ en la domon de festeno ne iru, por sidi kun ili, por manĝi kaj trinki.
Besuche nicht ein Festgelagehaus, bei Schmaus und Trunk mit ihnen dort zu liegen!"
9 Ĉar tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Jen Mi forigos de ĉi tiu loko antaŭ viaj okuloj kaj dum via vivo la sonojn de ĝojo kaj la sonojn de gajeco, la voĉon de fianĉo kaj la voĉon de fianĉino.
Denn also spricht der Herr der Heerscharen, Gott Israels: "Aus diesem Ort verbanne ich vor euren Augen und in euren Tagen das Gejohl des Lachens und der Lust, den Sang des Bräutigams, das Lied der Braut.
10 Kiam vi diros al tiu popolo ĉiujn ĉi tiujn vortojn, kaj ili diros al vi: Pro kio la Eternulo eldiris pri ni tiun tutan grandan malfeliĉon? kia estas nia krimo, kaj kia estas nia peko, kiun ni pekis antaŭ la Eternulo, nia Dio? —
Und tust du diesem Volke all dies kund, und sagen sie zu dir: 'Warum hat uns der Herr all dieses große Unheil angedroht? Was ist denn unsere Schuld, was unsere Sünde, wodurch wir uns verfehlt an unserm Gott und Herrn?'
11 tiam diru al ili: Pro tio, ke viaj patroj forlasis Min, diras la Eternulo, kaj sekvis aliajn diojn kaj servis kaj adorkliniĝis al ili, dum Min ili forlasis kaj Mian instruon ne obeis;
Dann sprich zu ihnen: 'Weil eure Väter mich verlassen', ein Spruch des Herrn, 'und weil sie andern Göttern nachgelaufen und sie verehrt und angebetet und mich im Stich gelassen und mein Gesetz nicht mehr gehalten.
12 kaj vi agas ankoraŭ pli malbone ol viaj patroj, kaj ĉiu el vi sekvas la obstinecon de sia malbona koro, ne aŭskultante Min;
Und ihr habt noch viel Schlimmeres getan als eure Väter; ihr folgtet, jeder, dem Trotze seines argen Herzens und hörtet nicht auf mich.
13 tial Mi elĵetos vin el ĉi tiu lando en landon, kiun ne konis vi nek viaj patroj, kaj vi servos tie al aliaj dioj tage kaj nokte, ĉar Mi ne donos al vi indulgon.
So schleudre ich euch fort aus diesem Land in jenes Land, das ihr so wenig kennt wie eure Väter. Dort mögt ihr andern Göttern dienen Tag und Nacht, dieweil ich kein Erbarmen mehr euch schenke.'"
14 Pro tio jen venos tempo, diras la Eternulo, kiam oni ne plu diros: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando Egipta;
"Doch kommen Tage", ein Spruch des Herrn, "da sagt man nicht mehr: 'Bei dem Herrn, der aus Ägypterland die Söhne Israels heraufgeführt!'
15 sed: Vivas la Eternulo, kiu elkondukis la Izraelidojn el la lando norda, kaj el ĉiuj landoj, kien Li dispelis ilin; ĉar Mi revenigos ilin en ilian landon, kiun Mi donis al iliaj patroj.
Nein! Bei dem Herrn, der aus dem Nordland hergeführt die Söhne Israels und ebenso aus all den Ländern, in die er sie verstoßen: Ich bringe sie in ihre Heimat wieder, die ich verliehen ihren Vätern.
16 Jen Mi sendos multe da fiŝkaptistoj, diras la Eternulo, por kapti ilin; poste Mi sendos multe da ĉasistoj, por ĉasi ilin de ĉiu monto, de ĉiu monteto, kaj el la fendoj de la rokoj.
Ich lasse viele Fischer holen", ein Spruch des Herrn, "die fischen sie heraus; danach entbiet ich viele Jäger; die jagen sie von jedem Berg und Hügel und aus den Felsenklüften.
17 Ĉar Miaj okuloj vidas ĉiujn iliajn vojojn; ili ne estas kovritaj antaŭ Mi, kaj iliaj malbonagoj ne estas kaŝitaj antaŭ Miaj okuloj.
Denn meine Augen schauen alle ihre Wege; sie können nicht vor mir verheimlicht werden, und ihre Missetat bleibt nicht verborgen meinen Blicken.
18 Antaŭ ĉio Mi duoble pagos pro iliaj malbonagoj kaj iliaj pekoj, pro tio, ke ili malpurigis Mian landon: per la kadavroj de siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj ili plenigis Mian heredaĵon.
Ich ahnde einmal, zweimal ihre Missetat und Sünde. Durch ihrer Greuel Schändlichkeit entweihten sie mein Land, und ihre Greueltaten füllten ganz mein Eigen."
19 Ho Eternulo, mia forto kaj mia fortikeco kaj mia rifuĝo en tempo de malfeliĉo! al Vi venos nacioj de la randoj de la tero, kaj diros: Nur malverajn diojn heredis niaj patroj; ili estas vantaĵo, ili taŭgas por nenio.
Herr, meine Kraft und Feste! Und meine Zuflucht in der Zeit der Not! Bis von der Erde Enden kommen Völker zu Dir her und sprechen: "Nur Trug besaßen unsre Väter zum Besitz, nur Nichtse, die nichts nützen können."
20 Ĉu povas homo fari al si diojn? ili ne estas ja dioj.
Kann wohl ein Mensch sich Götter machen? Drum sind sie keine Götter.
21 Tial jen Mi prudentigos ilin; tiun fojon Mi sentigos al ili Mian manon kaj Mian forton; kaj ili ekscios, ke Mia nomo estas Eternulo.
"Ich zeige ihnen daher diesmal meine