< Jeremia 15 >

1 Kaj la Eternulo diris al mi: Eĉ se stariĝus antaŭ Mi Moseo kaj Samuel, eĉ tiam Mia animo ne estos kun tiu popolo; forpelu ilin de antaŭ Mia vizaĝo, ili foriru.
Maar Jahweh zeide tot Mij: Al stonden Moses en Samuël voor mijn aanschijn, Ik bekommerde Mij niet om dit volk; jaag ze weg uit mijn ogen, ze moeten heen!
2 Kaj se ili diros al vi: Kien ni iru? tiam diru al ili, ke tiele diras la Eternulo: Kiu estas destinita por la morto, tiu iru al la morto; kiu estas destinita por la glavo, tiu iru al la glavo; kiu estas destinita por la malsato, tiu iru al la malsato; kiu estas destinita por kaptiteco, tiu iru en kaptitecon.
En als ze u vragen, waar zullen we heen; dan moet ge hun zeggen: Zo spreekt Jahweh! Wie voor de dood is bestemd: naar de dood; wie voor het zwaard: naar het zwaard; wie voor de honger: naar de honger; wie voor de ballingschap: naar de ballingschap!
3 Mi punos ilin per kvar specoj, diras la Eternulo: per glavo, por mortigi; per hundoj, por treni; per birdoj de la ĉielo kaj per bestoj de la tero, por formanĝi kaj ekstermi.
Vier machten laat Ik op hen los, is de godsspraak van Jahweh: Het zwaard om te moorden, de honden om weg te slepen, de vogels uit de lucht om te verslinden, de beesten op aarde om te vernielen!
4 Mi faros ilin objekto de teruro por ĉiuj regnoj de la tero, pro Manase, filo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, pro tio, kion li faris en Jerusalem.
Ik maak ze ten afschrik voor alle koninkrijken der aarde, om wat Manasses, de zoon van Ezekias, en koning van Juda, in Jerusalem heeft gedaan.
5 Ĉar kiu kompatos vin, ho Jerusalem, kaj kiu afliktiĝos pri vi? kiu sin turnos, por demandi pri via farto?
Jerusalem, wie zal nog deernis met u hebben, Wie u beklagen; Wie maakt er een omweg, Om naar uw welstand te vragen?
6 Vi forlasis Min, diras la Eternulo, vi iris malantaŭen; tial Mi etendas Mian manon sur vin kaj pereigas vin; Mi laciĝis de kompatado.
Ge hebt Mij verworpen, spreekt Jahweh, Mij de rug toegekeerd. Daarom steek Ik mijn hand tegen u uit, om u te vernielen, Ik ben het zat, Mij nog te ontfermen.
7 Mi disŝutis ilin per ŝutilo tra la pordegojn de la lando, Mi seninfanigis kaj pereigis Mian popolon; kaj tamen ili ne returnis sin de sia vojo.
Ik ga ze wannen Voor de poorten van het land; Kinderloos maak Ik mijn volk, en richt het te gronde, Omdat ze zich niet hebben bekeerd.
8 Mi faros, ke da vidvinoj ĉe ili estos pli ol da sablo ĉe la maro; en ilian ĉefurbon Mi venigos junan militiston, kiu ruinigas meze de la tago; Mi ĵetos sur ĝin subite timon kaj teruron.
Hun weduwen maak Ik talrijker nog Dan het zand van de zee; Over de moeders van hun jongens Breng Ik ontzetting op klaarlichte dag, En stort geheel onverwacht Angst en verschrikking over haar uit.
9 Naskintino de sep infanoj estas senforta, eliras ŝia animo; subiras ŝia suno, kiam estas ankoraŭ tago; ŝi estas kovrita de honto kaj de malhonoro. Kaj tiujn, kiuj restis, Mi transdonos al glavo antaŭ iliaj malamikoj, diras la Eternulo.
Die zeven kinderen baarde, bezwijmt, En zinkt in onmacht neer; Haar zon gaat onder midden op de dag, In beschaming en schande. En wat er overblijft, geef Ik prijs aan het zwaard, Aan hun vijanden, is de godsspraak van Jahweh!
10 Ho ve al vi, mia patrino, ke vi naskis min kiel homon, kontraŭ kiu ĉiu malpacas kaj kiun ĉiu atakas sur la tuta tero! Mi ne pruntedonis procentege, mi ne prenis prunte; tamen ĉiuj min malbenas.
Wee mij, mijn moeder, dat ge mij hebt gebaard, Een man, met wien de hele wereld wil kijven en twisten; Ik ben niemands schuldeiser, ben niemand iets schuldig, En ze verwensen mij allen.
11 La Eternulo diris: Mi liberigos vin por bono, Mi helpos vin en la tempo malbona kaj en la tempo de premado kontraŭ la malamiko.
Toch, Jahweh, heb ik U trouw gediend, Bij U voor mijn vijand ten beste gesproken In tijden van onheil en nood:
12 Ĉu oni rompas feron per fero el nordo kaj per kupro?
Maar kan men ijzer uit ‘t noorden en koper breken?
13 Vian riĉaĵon kaj viajn trezorojn Mi fordonos al rabado, sen ia pago, pro ĉiuj viaj pekoj en ĉiuj viaj limoj.
14 Kaj Mi transirigos vin al viaj malamikoj en landon, kiun vi ne konas; ĉar fajro, kiu ekflamis en Mia kolero, brulos sur vi.
15 Vi scias, ho Eternulo; rememoru min, kaj vizitu min, kaj venĝu pro mi al miaj persekutantoj; pro Via toleremeco ne pereigu min; sciu, ke pro Vi mi suferas malhonoron.
Gij weet het Jahweh! Wees mijner indachtig, Kom mij te hulp, en wreek mij op die mij vervolgen; Stort door uw lankmoedigheid mij niet in ‘t verderf, Gedenk, dat ik gehoond word om U!
16 Kiam mi trovis Viajn vortojn, mi ilin englutis; kaj Via vorto fariĝis mia ĝojo kaj gajeco de mia koro; ĉar mi portas sur mi Vian nomon, ho Eternulo, Dio Cebaot.
Zodra ik uw woorden ontving, heb ik ze verslonden, Uw woord was mij een vreugde en blijdschap des harten; Want uw Naam is over mij uitgeroepen, o Jahweh, God der heirscharen!
17 Mi ne sidis en interkonsiliĝo de mokantoj kaj ne ĝojis kun ili; mi sidis solece antaŭ Via mano, ĉar Vi plenigis min per indigno.
Nooit zat ik in vrolijke kringen, Nooit heb ik blijdschap gekend; Door ùwe hand zat ik eenzaam, Want Gij hebt mij met gramschap vervuld.
18 Kial mia malsano estas senfina, kaj mia vundo tiel malfacila, ke ĝi ne povas resaniĝi? Vi fariĝis por mi kiel malaperanta fonto de akvo nefidebla.
Waarom is er dan geen eind aan mijn smart, En schrijnt mijn wonde, ongeneeslijk? Waarom zijt Gij voor mij als een onbetrouwbare beek, Waar men nooit op water kan rekenen?
19 Tial tiele diras la Eternulo: Se vi revenos, tiam Mi denove starigos vin antaŭ Mi; se el senvaloraĵo vi eltiros la valoraĵon, vi fariĝos kiel Mia buŝo; ili revenos al vi, sed vi ne revenos al ili.
Daarom spreekt Jahweh: Wanneer gij aan Mij u overgeeft, Dan geef Ik u weer, Dat ge voor mijn aanschijn moogt staan. En wanneer ge waardige woorden spreekt, niets minderwaardig, Dan moogt ge mijn mond zijn: Zij moeten zich richten naar u, Gij moet u niet richten naar hen!
20 Kaj Mi starigos vin por tiu popolo kiel fortikan kupran muron; ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, por vin helpi kaj savi, diras la Eternulo.
Dan maak Ik u tegenover dit volk Tot een onneembare koperen muur; En wanneer zij tegen u strijden, Kunnen ze u niet overwinnen. Dan blijf Ik bij u, om u te helpen, Om u te redden, spreekt Jahweh;
21 Mi savos vin el la mano de malbonuloj, kaj Mi liberigos vin el la mano de tiranoj.
Dan zal Ik u redden uit de hand van de bozen, U bevrijden uit de greep van uw beulen!

< Jeremia 15 >