< Jeremia 14 >
1 Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Jeremia koncerne la senpluvecon.
가뭄에 대하여 예레미야에게 임한 여호와의 말씀이라
2 Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis, klinite al la tero, kaj plora kriado leviĝas el Jerusalem.
유다가 슬퍼하며 성문의 무리가 곤비하여 땅에 앉아 애통하니 예루살렘의 부르짖음이 위에 오르도다
3 Ĝiaj potenculoj sendas siajn subulojn, por alporti akvon; ĉi tiuj venas al la putoj, sed ne trovas akvon; ili alportas returne siajn vazojn malplenajn, ili hontas, konsterniĝas, kaj kovras sian kapon.
귀인들은 자기 사환들을 보내어 물을 길으라 하나 그들이 우물에 갔어도 물을 얻지 못하여 빈 그릇으로 돌아오니 부끄럽고 근심하여 그 머리를 가리우며
4 Ĉar la tero dezertiĝis pro tio, ke ne estis pluvo, tial konsterniĝis la terkultivistoj kaj kovris sian kapon.
땅에 비가 없어 지면이 갈라지니 밭가는 자가 부끄러워서 그 머리를 가리는도다
5 Eĉ cervino, naskinta sur la kampo, forlasas sian idon, ĉar ne ekzistas verdaĵo.
들의 암사슴은 새끼를 낳아도 풀이 없으므로 내어버리며
6 Sovaĝaj azenoj staras sur montetoj, glutas aeron kiel ŝakaloj; senbriliĝis iliaj okuloj, ĉar ne ekzistas herbo.
들 나귀들은 자산 위에 서서 시랑 같이 헐떡이며 풀이 없으므로 눈이 아득하여 하는도다
7 Se niaj malbonagoj akuzas nin, ho Eternulo, tiam agu pro Via nomo; ĉar granda estas nia perfido, ni pekis antaŭ Vi.
여호와여, 우리의 죄악이 우리에게 대하여 증거할지라도 주는 주의 이름을 위하여 일하소서 우리의 타락함이 많으니이다 우리가 주께 범죄하였나이다
8 Ho espero de Izrael kaj lia savanto en tempo de malfeliĉo! kial Vi estas kiel fremdulo en la lando, kiel pasanto, kiu eniris nur por tradormi la nokton?
이스라엘의 소망이시요, 곤란한 때의 구원자시여, 어찌하여 이 땅에서 거류하는 자 같이, 하룻밤을 유숙하는 행인같이 하시나이까?
9 Kial Vi estas kiel homo konfuzita, kiel fortulo, kiu ne povas helpi? Vi estas ja meze de ni, ho Eternulo, kaj ni portas sur ni Vian nomon; ne forlasu nin.
어찌하여 놀라 벙벙하는 자 같으시며 구원치 못하는 용사 같으시니이까? 여호와여 주는 오히려 우리 중에 계시고 우리는 주의 이름으로 일컬음을 받는 자이오니 우리를 버리지 마옵소서
10 Tiele diras la Eternulo pri ĉi tiu popolo: Ili amas vagi, ili ne retenas siajn piedojn; tial la Eternulo ne estas favora al ili, nun Li memoras iliajn malbonagojn kaj punas iliajn pekojn.
여호와께서 이 백성에 대하여 말씀하시되 그들이 어그러진 길을 사랑하여 그 발을 금하지 아니하므로 나 여호와가 그들을 받지 아니하고 이제 그들의 죄를 기억하고 그 죄를 벌하리라 하시고
11 Kaj la Eternulo diris al mi: Ne preĝu por ĉi tiu popolo, por ĝia bono.
여호와께서 또 내게 이르시되 너는 이 백성을 위하여 복을 구하지 말라
12 Se ili fastos, Mi ne aŭskultos ilian preĝon, kaj se ili alportos bruloferojn kaj farunoferojn, Mi ne estos favora al ili; sed Mi ekstermos ilin per glavo, per malsato, kaj per pesto.
그들이 금식할지라도 내가 그 부르짖음을 듣지 아니하겠고 번제와 소제를 드릴지라도 내가 그것을 받지 아니할 뿐 아니라 칼과 기근과 염병으로 그들을 멸하리라
13 Tiam mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo! jen la profetoj diras al ili: Vi ne vidos glavon, kaj malsato ne estos ĉe vi, ĉar veran pacon Mi donos al vi sur ĉi tiu loko.
이에 내가 가로되 슬프도소이다 주 여호와여, 보시옵소서 선지자들이 그들에게 이르기를 너희가 칼을 보지 아니하겠고 기근은 너희에게 이르지 아니할 것이라 여호와께서 이 곳에서 너희에게 확실한 평강을 주시리라 하나이다
14 Sed la Eternulo diris al mi: Malveraĵon profetas tiuj profetoj en Mia nomo; Mi ne sendis ilin, ne donis al ili ordonojn, kaj ne parolis al ili; ili profetas al vi viziojn mensogajn, sorĉaĵon, idolaĵon, kaj trompaĵon de sia koro.
여호와께서 내게 이르시되 선지자들이 내 이름으로 거짓 예언을 하도다 나는 그들을 보내지 아니하였고 그들에게 명하거나 이르지 아니하였거늘 그들이 거짓 계시와 복술과 허탄한 것과 자기 마음의 속임으로 너희에게 예언하도다
15 Tial tiele diras la Eternulo pri la profetoj: Ĉar ili profetas en Mia nomo, kvankam Mi ne sendis ilin, kaj ili diras, ke glavo kaj malsato ne estos en ĉi tiu lando — per glavo kaj malsato estos ekstermitaj tiuj profetoj;
그러므로 내가 보내지 아니하였어도 내 이름으로 예언하여 이르기를 칼과 기근이 이 땅에 이르지 아니하리라 하는 선지자들에 대하여 나 여호와가 이같이 이르노라 그 선지자들은 칼과 기근에 멸망할 것이요
16 kaj la popolo, al kiu ili profetas, estos disĵetita sur la stratojn de Jerusalem per malsato kaj glavo, kaj neniu ilin enterigos — ili, iliaj edzinoj, iliaj filoj, kaj iliaj filinoj; kaj Mi elverŝos sur ilin ilian malbonecon.
그들의 예언을 받은 백성은 기근과 칼로 인하여 예루살렘 거리에 던짐을 입을 것인즉 그들을 장사할 자가 없을 것이요 그 아내와 그 아들과 그 딸도 그렇게 되리니 이는 내가 그들의 악을 그 위에 부음이니라
17 Kaj diru al ili jenon: Miaj okuloj fluigas larmojn nokte kaj tage kaj ne ĉesas, ĉar granda malfeliĉo trafis la virgulinon, la filinon de mia popolo, frapo tre doloriga.
너는 이 말로 그들에게 이르라 내 눈이 밤낮으로 끊치지 아니하고 눈물을 흘리리니 이는 처녀 딸 내 백성이 큰 파멸, 중한 창상을 인하여 망함이라
18 Kiam mi eliras sur la kampon, mi vidas homojn, mortigitajn per glavo; kiam mi eniras en la urbon, mi vidas homojn, senfortigitajn de malsato; ankaŭ la profetoj kaj pastroj formigris en landon, kiun ili ne konas.
내가 들에 나간즉 칼에 죽은 자요 내가 성에 들어간즉 기근으로 병든 자며 선지자나 제사장이나 다 땅에 두루 다니며 어찌할 바를 알지 못하는도다
19 Ĉu Vi tute forpuŝis Jehudan? ĉu Via animo eksentis abomenon kontraŭ Cion? kial Vi frapis nin tiel, ke neniu povas nin resanigi? Ni esperis pacon, sed venis nenio bona; ni esperis tempon de resaniĝo, sed ni havas nur teruron.
주께서 유다를 온전히 버리시나이까? 주의 심령이 시온을 싫어하시나이까? 어찌하여 우리를 치시고 치료하지 아니하시나이까 우리가 평강을 바라도 좋은 것이 없고 치료 받기를 기다려도 놀람을 보나이다
20 Ni konfesas, ho Eternulo, nian malpiecon kaj la malbonagojn de niaj patroj; ĉar ni pekis antaŭ Vi.
여호와여, 우리가 우리의 악과 우리 조상의 죄악을 인정하나이다 우리가 주께 범죄하였나이다
21 Pro Via nomo ne malestimegu nin, ne malaltigu la tronon de Via gloro; memoru kaj ne rompu Vian interligon kun ni.
주의 이름을 위하여 우리를 미워하지 마옵소서 주의 영광의 위를 욕되게 마옵소서 우리와 세우신 주의 언약을 기억하시고 폐하지 마옵소서
22 Ĉu inter la idoloj de la nacioj ekzistas tiaj, kiuj povas doni pluvon? ĉu la ĉielo per si mem donas pluvegon? Vi estas ja la Eternulo, nia Dio, kaj ni esperas al Vi, ĉar Vi faras ĉion ĉi tion.
열방의 허무한 것 중에 능히 비를 내리게 할 자가 있나이까 하늘이 능히 소나기를 내릴 수 있으리이까? 우리 하나님 여호와여, 그리하는 자가 주가 아니시니이까 그러므로 우리가 주를 앙망하옵는 것은 주께서 이 모든 것을 만드셨음이니이다