< Jeremia 11 >
1 Jen estas la vorto, kiu aperis al Jeremia de la Eternulo:
Det Ord, som kom til Jeremias fra HERREN:
2 Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo, kaj raportu ilin al la Judoj kaj al la loĝantoj de Jerusalem.
Hør denne Pagts Ord og tal til Judas Mænd og Jerusalems Borgere
3 Kaj diru al ili: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Malbenita estu la homo, kiu ne aŭskultos la vortojn de ĉi tiu interligo,
og sig: Saa siger HERREN, Israels Gud: Forbandet være den, der ikke hører denne Pagts Ord,
4 kiun Mi donis al viaj patroj, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, el la fera forno, dirante: Obeu Mian voĉon, kaj faru ĉion, kion Mi ordonas al vi; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio;
som jeg bød eders Fædre holde, dengang jeg førte dem ud af Ægypten, af Jernovnen, idet jeg sagde: »Hør min Røst og gør alt, hvad jeg paalægger eder, saa skal I være mit Folk, og jeg vil være eders Gud
5 por ke plenumiĝu la ĵuro, kiun Mi ĵuris al viaj patroj, ke Mi donos al ili landon, kie fluas lakto kaj mielo, kiel tio estas nun. Kaj mi respondis kaj diris: Tiel estu, ho Eternulo.
og holde den Ed, jeg tilsvor eders Fædre om at give dem et Land, der flyder med Mælk og Honning, som det nu er sket!« Og jeg svarede: »Amen, HERRE!«
6 Kaj la Eternulo diris al mi: Proklamu ĉiujn ĉi tiujn vortojn en la urboj de Judujo kaj sur la stratoj de Jerusalem, dirante: Aŭskultu la vortojn de ĉi tiu interligo kaj plenumu ilin.
Og HERREN sagde til mig: Udraab alle disse Ord i Judas Byer og paa Jerusalems Gader: Hør denne Pagts Ord og hold dem!
7 Ĉar Mi klare avertis viajn patrojn, kiam Mi elkondukis ilin el la lando Egipta, ĝis la nuna tago, Mi konstante avertadis ilin, dirante: Aŭskultu Mian voĉon.
Thi jeg besvor eders Fædre, dengang jeg førte dem ud af Ægypten, ja til den Dag i Dag, aarle og silde: »Hør min Røst!«
8 Sed ili ne aŭskultis kaj ne alklinis sian orelon, ĉiu sekvis la obstinecon de sia malbona koro; kaj tial Mi venigis sur ilin ĉion, kio estas dirita en ĉi tiu interligo, kiun Mi ordonis plenumi, sed kiun ili ne plenumis.
Men de hørte ikke og bøjede ikke deres Øre, men fulgte alle deres onde Hjertes Stivsind. Derfor bragte jeg over dem alle denne Pagts Ord, som jeg havde paalagt dem at holde, men som de ikke holdt.
9 Kaj la Eternulo diris al mi: Fariĝis ribelo ĉe la Judoj kaj ĉe la loĝantoj de Jerusalem;
Og HERREN sagde til mig: Der er fundet en Sammensværgelse blandt Judas Mænd og Jerusalems Borgere;
10 ili returnis sin al la malbonagoj de siaj prapatroj, kiuj ne volis obei Miajn vortojn kaj sekvis aliajn diojn, servante al ili; la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda rompis Mian interligon, kiun Mi faris kun iliaj patroj.
de er vendt tilbage til deres Forfædres Misgerninger, de, som vægrede sig ved at høre mine Ord og holdt sig til fremmede Guder og dyrkede dem; Israels Hus og Judas Hus har brudt den Pagt, jeg sluttede med deres Fædre.
11 Tial tiele diras la Eternulo: Jen Mi venigos sur ilin malfeliĉon, el kiu ili ne povos liberiĝi; kaj ili krios al Mi, sed Mi ne aŭskultos ilin.
Derfor, saa siger HERREN: Se, jeg sender en Ulykke over dem, som de ikke kan slippe fra; og naar de da raaber til mig, vil jeg ikke høre dem.
12 Tiam la urboj de Judujo kaj la loĝantoj de Jerusalem iros kaj krios al tiuj dioj, al kiuj ili incensas, sed tiuj ne helpos ilin en la tempo de ilia malfeliĉo.
Da skal Judas Byer og Jerusalems Borgere gaa hen og raabe til de Guder, de tænder Offerild for; men de kan ikke frelse dem i Nødens Stund.
13 Ĉar kiom da urboj, tiom da dioj vi havas, ho Jehuda; kaj kiom da stratoj estas en Jerusalem, tiom da hontindaj altaroj vi starigis, por incensi al Baal.
Thi mange som dine Byer er dine Guder, Juda, og mange som Gaderne i Jerusalem er Altrene, I har rejst for Skændselen, Altrene til at tænde Offerild for Ba'al.
14 Kaj vi ne preĝu por ĉi tiu popolo kaj ne direktu por ili supren peton kaj preĝon; ĉar Mi ne aŭskultos, kiam ili vokos al Mi en la tempo de sia malfeliĉo.
Men du maa ikke gaa i Forbøn for dette Folk eller frembære Klage og Bøn for det; thi jeg hører ikke, naar de raaber til mig i Nødens Stund.
15 Por kio, Mia kara, vi faras en Mia domo la multajn artifikojn kaj alportas la sanktan viandon, se vi fariĝas ĉiam pli malbona kaj ankoraŭ ĝojas pri tio?
Hvad vil min elskede i mit Hus, hun, som øved Svig? Kan Fedt og helligt Kød borttage din Ondskab, eller kan du reddes ved sligt?
16 La Eternulo nomis vin verda, bela, fruktoriĉa olivarbo; sed kun granda bruo ekbruligis ĝin fajro, kaj ĝiaj branĉoj difektiĝis.
»Et grønt Oliventræ, skønt at skue«, saa kaldte HERREN dit Navn. Under voldsom Buldren og Bragen afsved Ilden dets Løv og brændte dets Grene.
17 La Eternulo Cebaot, kiu plantis vin, dekretis por vi malbonon pro la malbono de la domo de Izrael kaj de la domo de Jehuda, kiun ili faris, kolerigante Min per la incensado al Baal.
Hærskarers HERRE, som plantede dig, truer dig med Ulykke til Straf for det onde, Israels Hus og Judas Hus gjorde for at krænke mig, idet de tændte Offerild for Ba'al.
18 Vi, ho Eternulo, sciigis tion al mi, por ke mi sciu; Vi montris al mi iliajn farojn.
HERREN lod mig det vide, derfor ved jeg det; da lod du mig se deres Gerninger.
19 Kaj mi, kiel milda ŝafido, kondukata al la buĉo, ne sciis, ke ili havas malbonajn intencojn kontraŭ mi, dirante: Ni ekstermu la arbon kun ĝiaj fruktoj, ni elhaku ĝin el la tero de la vivo, por ke lia nomo ne plu estu rememorata.
Og jeg var som et taalsomt Lam, der føres til Slagtning. Jeg vidste ej af, at de tænkte paa Rænker imod mig: »Lad os ødelægge Træet i Blomst, udrydde ham af de levendes Land, saa hans Navn ej ihukommes mer.«
20 Sed Vi, ho Eternulo Cebaot, kiu juĝas juste, kiu esploras la internon kaj la koron, vidigu al mi Vian venĝon kontraŭ ili, ĉar al Vi mi transdonis mian proceson.
Hærskarers HERRE, retfærdige Dommer, som prøver Nyrer og Hjerte, lad mig skue din Hævn paa dem, thi paa dig har jeg væltet min Sag.
21 Tial tiele diras la Eternulo pri la loĝantoj de Anatot, kiuj serĉas vian animon, kaj diras: Ne profetu al ni en la nomo de la Eternulo, por ke vi ne mortu de niaj manoj;
Derfor, saa siger HERREN om Mændene i Anatot, som staar mig efter Livet og siger: »Du maa ikke profetere i HERRENS Navn; ellers skal du dø for vor Haand« —
22 tiele diras la Eternulo Cebaot: Jen Mi punvizitos ilin; la junuloj mortos de glavo, iliaj filoj kaj filinoj mortos de malsato.
derfor, saa siger Hærskarers HERRE: Se, jeg, vil hjemsøge dem; deres unge Mænd skal dø for Sværd, deres Sønner og Døtre af Hunger;
23 Kaj neniu restos el ili, ĉar Mi venigos malfeliĉon sur la loĝantojn de Anatot en la jaro, kiam Mi punvizitos ilin.
der skal ikke levnes dem nogen Rest, thi jeg sender Ulykke over Mændene i Anatot, naar Aaret, de skal hjemsøges, kommer.