< Jesaja 65 >
1 Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris: Jen Mi estas, jen Mi estas.
素來沒有訪問我的,現在求問我; 沒有尋找我的,我叫他們遇見; 沒有稱為我名下的,我對他們說: 我在這裏!我在這裏!
2 Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laŭ siaj intencoj;
我整天伸手招呼那悖逆的百姓; 他們隨自己的意念行不善之道。
3 al popolo, kiu konstante indignigas Min antaŭ Mia vizaĝo; al homoj, kiuj buĉas oferojn en ĝardenoj kaj incensas sur brikoj;
這百姓時常當面惹我發怒; 在園中獻祭, 在壇上燒香;
4 al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, manĝas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;
在墳墓間坐着, 在隱密處住宿, 吃豬肉; 他們器皿中有可憎之物做的湯;
5 kiuj diras: Iru for, ne alproksimiĝu al mi, ĉar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.
且對人說:你站開吧! 不要挨近我,因為我比你聖潔。 主說:這些人是我鼻中的煙, 是整天燒着的火。
6 Tio estas enskribita antaŭ Mi: Mi ne eksilentos, ĝis Mi repagos; kaj Mi repagos sur ilian bruston
看哪,這都寫在我面前。 我必不靜默,必施行報應, 必將你們的罪孽和你們列祖的罪孽, 就是在山上燒香, 在岡上褻瀆我的罪孽, 一同報應在他們後人懷中, 我先要把他們所行的量給他們; 這是耶和華說的。
7 viajn kulpojn kaj kune ankaŭ la kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili iliajn antaŭajn farojn sur ilian bruston.
8 Tiele diras la Eternulo: Kiel se en vinberaro troviĝas mosto, oni diras: Ne difektu ĝin, ĉar en ĝi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu ĉiujn.
耶和華如此說:葡萄中尋得新酒, 人就說:不要毀壞, 因為福在其中。 我因我僕人的緣故也必照樣而行, 不將他們全然毀滅。
9 Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie loĝos.
我必從雅各中領出後裔, 從猶大中領出承受我眾山的。 我的選民必承受; 我的僕人要在那裏居住。
10 Kaj Ŝaron estos paŝtejo de ŝafoj, kaj la valo Aĥor kuŝejo de bovoj por Mia popolo, kiu serĉas Min.
沙崙平原必成為羊群的圈; 亞割谷必成為牛群躺臥之處, 都為尋求我的民所得。
11 Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino —
但你們這些離棄耶和華、 忘記我的聖山、給時運擺筵席、 給天命盛滿調和酒的,
12 vin Mi destinos por la glavo, kaj ĉiuj vi genuos por la buĉo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne aŭskultis, kaj vi faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.
我要命定你們歸在刀下, 都必屈身被殺; 因為我呼喚,你們沒有答應; 我說話,你們沒有聽從; 反倒行我眼中看為惡的, 揀選我所不喜悅的。
13 Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Miaj servantoj manĝos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj ĝojos, kaj vi hontos;
所以,主耶和華如此說: 我的僕人必得吃,你們卻飢餓; 我的僕人必得喝,你們卻乾渴; 我的僕人必歡喜,你們卻蒙羞。
14 Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.
我的僕人因心中高興歡呼, 你們卻因心中憂愁哀哭, 又因心裏憂傷哀號。
15 Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.
你們必留下自己的名, 為我選民指着賭咒。 主耶和華必殺你們, 另起別名稱呼他的僕人。
16 Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu ĵuros sur la tero, tiu ĵuros per la Dio vera; ĉar forgesitaj estos la antaŭaj suferoj kaj forkaŝiĝos antaŭ Miaj okuloj.
這樣,在地上為自己求福的, 必憑真實的上帝求福; 在地上起誓的, 必指真實的上帝起誓。 因為,從前的患難已經忘記, 也從我眼前隱藏了。
17 Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi.
看哪!我造新天新地; 從前的事不再被記念,也不再追想。
18 Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco.
你們當因我所造的永遠歡喜快樂; 因我造耶路撒冷為人所喜, 造其中的居民為人所樂。
19 Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo.
我必因耶路撒冷歡喜, 因我的百姓快樂; 其中必不再聽見哭泣的聲音和哀號的聲音。
20 Ne plu estos tie infano aŭ maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; ĉar junulo mortos en la aĝo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata per aĝo centjara.
其中必沒有數日夭亡的嬰孩, 也沒有壽數不滿的老者; 因為百歲死的仍算孩童, 有百歲死的罪人算被咒詛。
21 Ili konstruos domojn kaj loĝos en ili; ili plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
他們要建造房屋,自己居住; 栽種葡萄園,吃其中的果子。
22 Ili ne konstruos, ke alia loĝu; ili ne plantos, ke alia manĝu; ĉar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj ĝis plena malnoviĝo.
他們建造的,別人不得住; 他們栽種的,別人不得吃; 因為我民的日子必像樹木的日子; 我選民親手勞碌得來的必長久享用。
23 Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; ĉar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili.
他們必不徒然勞碌, 所生產的,也不遭災害, 因為都是蒙耶和華賜福的後裔; 他們的子孫也是如此。
24 Kaj estos tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos.
他們尚未求告,我就應允; 正說話的時候,我就垂聽。
25 Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune, leono simile al bovo manĝos pajlon, kaj manĝaĵo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.
豺狼必與羊羔同食; 獅子必吃草與牛一樣; 塵土必作蛇的食物。 在我聖山的遍處, 這一切都不傷人,不害物。 這是耶和華說的。