< Jesaja 61 >
1 La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,
吾主上主的神臨到我身上,因為上主給我傅了油,派遣我向貧苦的人傳報喜信,治療破碎了的心靈,向俘虜宣告自由,釋放獄中的囚徒,
2 por proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio, por konsoli ĉiujn malĝojulojn,
宣佈上主恩慈的喜年,揭示我們天主報仇的日期,安慰一切憂苦的人,
3 por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.
給熙雍悲哀的人一項冠冕來代替灰塵,喜樂的油以代替喪服,頌讚以代替沮喪的心神。他們將被稱為正義的橡樹,上主為光榮自己所種植的園地。
4 Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitaĵojn de la antaŭa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaŭ multe da generacioj.
他們要重建古時的廢址,興建往日的荒域,建造傾圮的城邑,數代荒涼的地方。
5 Stariĝos fremduloj kaj paŝtos viajn ŝafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj.
外邦人要來為你們牧放羊群,外方人的兒子要作你們的農夫和葡萄園丁。
6 Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la riĉaĵon de popoloj vi manĝos, kaj per ilia gloro vi gloriĝos.
你們要被稱為「上主的司祭」人要稱你們為「我們天主的侍役;」你們要享用萬民的財物,以他們的財寶而誇耀。
7 Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili ĝojkantos sur siaj partoj; duoblaĵon ili ekposedos en sia lando; ĝojo eterna estos ĉe ili.
因為他們受了雙重的恥辱,侮辱與唾罵是他們的家業,因此他們要承受雙倍的土地;永遠的喜樂將歸屬於他們。
8 Ĉar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili.
因為我是愛慕公義的上主,我惱恨不義的搶劫;我要憑忠實賜給他們報酬,與他們訂立一項永久的盟約。
9 Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; ĉiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.
他們的後裔在列國中,他們的苗裔在萬民中,要受人賞識;凡看見他們的,必要承認他們是上主所祝福的後裔。
10 Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn.
我要萬分喜樂於上主,我的心靈要歡躍於我的天主,因為他給我穿上救恩的衣服,給我披上義德的外衣,使我有如頭戴花冠的新郎,有如佩帶珍珠的新娘。
11 Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj.
正如大地怎樣產生苗芽,田園怎樣使種子發芽,吾主上主也要怎樣在萬民前產生正義和讚揚。