< Jesaja 59 >
1 Vidu, ne mallongiĝis la mano de la Eternulo, por ke ĝi ne povu helpi; kaj ne malakriĝis Lia orelo, por ke Li ne aŭdu.
看哪!並非上主的手短小而不能施救,並非他的耳朵沈重而不能聽見;
2 Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaŭ vi Lian vizaĝon, por ke Li ne aŭdu.
而是你們的罪孽,使你們與你們的天主隔絕;是你們的罪惡,使他掩面不肯俯聽你們,
3 Ĉar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via buŝo parolas malveron, via lango esprimas maljustaĵon.
因為你們的手沾滿了血,你們的手指沾滿了罪惡;你們的口唇說了謊言,你們的舌頭吐出了惡語。
4 Neniu procesas honeste, kaj neniu juĝas juste; oni fidas vantaĵon kaj parolas malveron, gravediĝas per malhonestaĵo kaj naskas krimon.
沒有人按正義起訴,沒有人照公正行審;都依賴虛無講說空話,孕育著詭詐,產生邪惡。
5 Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneaĵon. Kiu manĝas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro.
他們所孵化的是毒蛇的蛋,他們所紡織的是蜘蛛的網;誰吃了這些蛋,必定要死;蛋若破了,出來的是條毒蛇。
6 Ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritaĵo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.
他們結的蛛網不能製作衣服,他們的手工不能遮蓋自己;他們的作為都是罪惡的作為,他們手中只有欺壓的行為。
7 Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por verŝi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo.
他們的腳趨向邪惡,急於傾流無辜者的血;他們的思念都是邪惡的思念,在他們的行徑上只有蹂躪與毀滅。
8 Vojon de paco ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne troviĝas justeco; siajn vojetojn ili kurbigis al si; ĉiu, kiu iras sur ili, ne konas pacon.
和平的道路他們不認識,他們的行徑中決無公正;他們彎曲了自己的途徑,凡在上面行走的,必不認識和平。
9 Tial malproksimiĝis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.
因此公平遠離了我們,正義不與我們接近;我們尋求光明,看!仍是黑暗;希望光亮,仍在幽暗中徘徊。
10 Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.
我們摸索著牆壁,好像瞎子;我們摸索,有如無眼的人;我們在正午顛仆,有如處於黃昏;我們在健壯人中,卻如死人。
11 Ni ĉiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni ĝemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed ĝi forestas; savon, sed ĝi estas malproksime de ni.
我們一起號叫,有如狗熊;呻吟哀鳴,宛如鴿子;我們尋求公平,卻沒有公平;尋找救恩,救恩卻遠離了我們,
12 Ĉar multiĝis niaj krimoj antaŭ Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraŭ ni; ĉar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.
因為我們的悖逆在你面前太多了,我們的罪過作證反對我們,因為我們的悖逆都擺在我們面前,我們認清了我們的罪過:
13 Ni krimis kaj mensogis kontraŭ la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.
背叛和否認上主,轉背離開我們的天主,說欺騙與反叛的話,從心中說出虛妄的言語;
14 Kaj forturniĝis malantaŭen la justeco, kaj la virto staras malproksime; ĉar la vero faletis sur la strato, kaj la ĝusteco ne povas veni.
因此公平被制止,正義立在遠處,真誠在街市上仆倒於地,正義不得進入。
15 Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco.
真誠消逝了,避惡的人已蕩然無存。上主見了,實在不悅,因為一點正直也沒有了;
16 Kaj Li vidis, ke ne troviĝas viro, kaj Li miris, ke ne troviĝas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis.
他看不見一個人,他詫異連一個調停者也沒有了,遂以自己的手臂來施救,以自己的正義來扶持。
17 Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de venĝo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon.
他身穿正義作鎧甲,頭戴救恩作鋼盔,身佩復仇作衣服,外披妒恨作外氅。
18 Laŭ la faroj Li repagos: koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas.
他要按照各人的行為施行報復,向他的敵人發怒,向他的仇人復仇。【也向群島施行報應。】
19 Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; ĉar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo.
西方的人要看見上主的名號,東方的人要看見他的榮耀,因為他要來臨,好似被強烈的風催促的急流。
20 Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj el Jakob, kiuj retiriĝis de malbonagoj, diras la Eternulo.
拯救者必要臨於熙雍,臨於雅各伯家中的棄邪歸依者:上主的斷語。
21 Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo: Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la Eternulo.
至於我──上主說──這是我與他們所立的盟約:我在你身上所賦的神,我在你口中所放的話,總不離開你的口和你子孫的口,以及你子子孫孫的口,上主說,從現今直到永遠。