< Jesaja 56 >

1 Tiele diras la Eternulo: Gardu justecon kaj faru bonon; ĉar baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero.
上主這樣說:「你們應當持守公道,履行正義,因為我的救恩就要來到,我的正義就要出現。」
2 Feliĉa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.
遵行安息日而不予以褻瀆,防範自己的手而不做惡事,行這事的人,與固守此道的人子,是有福的。
3 La fremdulo, kiu aliĝis al la Eternulo, ne diru: La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la eŭnuko ne diru: Jen mi estas arbo velkinta.
歸依上主的異邦人不應說:「上主必將我由他的民族中分別出來!」閹人也不應說:「看!我是一棵枯樹!」
4 Ĉar tiele diras la Eternulo pri la eŭnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio plaĉas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo:
因為上主這樣說:「對那些遵守我的安息日,揀選我所悅意的和固守我盟約的閹人,
5 Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos.
我要在我的屋內,在我的牆垣內,賜給他們比子女還好的記念碑和美名,我要賜給他們一個永久不能泯滅的名字。
6 Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,
至於那些歸依上主,事奉他,愛慕上主的名,作他的僕人,又都遵守安息日而不予以褻瀆,並固守我盟約的異邦人,
7 Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.
我要領他們上我的聖山,使他們在我祈禱的殿裏歡樂,他們的全燔祭和犧牲在我的祭壇上要蒙受悅納,因為我的殿宇將稱為萬民的祈禱所。」
8 La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras: Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraŭ pli.
這是聚集四散的以色列民的吾主上主的斷語:「我還要召集其他民族歸於已聚集的人。」
9 Venu por manĝi, ho ĉiuj bestoj kampaj, ĉiuj bestoj arbaraj.
田間的一切走獸,林中的一切野獸,你們都來吞噬罷!
10 Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj dormeti.
我民族的守望者都是瞎子,什麼也看不清;都是啞巴狗,不能叫喚,只會作夢,偃臥,貪睡。
11 Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi; kaj ili estas paŝtistoj, kiuj nenion komprenas; ĉiu iras sian vojon, ĉiu siaflanke serĉas sian profiton, dirante:
他們又是貪食的狗,總不知足;都是什麼也不明瞭的牧人,只顧自己的道路,各求各自的利益。「
12 Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigaĵon; kaj kiel estas hodiaŭ, tiel estos morgaŭ, multe kaj ankoraŭ multe pli.
來罷!我去拿酒,讓我們痛飲美酒;明天如今天一樣,並且更要豐盛。」

< Jesaja 56 >