< Jesaja 5 >
1 Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo;
わたしはわが愛する者のために、そのぶどう畑についてのわが愛の歌をうたおう。わが愛する者は土肥えた小山の上に、一つのぶどう畑をもっていた。
2 kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn.
彼はそれを掘りおこし、石を除き、それに良いぶどうを植え、その中に物見やぐらを建て、またその中に酒ぶねを掘り、良いぶどうの結ぶのを待ち望んだ。ところが結んだものは野ぶどうであった。
3 Nun, ho loĝantoj de Jerusalem kaj Judujo, juĝu do inter mi kaj mia vinberĝardeno.
それで、エルサレムに住む者とユダの人々よ、どうか、わたしとぶどう畑との間をさばけ。
4 Kion oni povas ankoraŭ fari al mia vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn?
わたしが、ぶどう畑になした事のほかに、何かなすべきことがあるか。わたしは良いぶどうの結ぶのを待ち望んだのに、どうして野ぶどうを結んだのか。
5 Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno: forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata.
それで、わたしが、ぶどう畑になそうとすることを、あなたがたに告げる。わたしはそのまがきを取り去って、食い荒されるにまかせ、そのかきをとりこわして、踏み荒されるにまかせる。
6 Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon.
わたしはこれを荒して、刈り込むことも、耕すこともせず、おどろと、いばらとを生えさせ、また雲に命じて、その上に雨を降らさない。
7 La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo — bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.
万軍の主のぶどう畑はイスラエルの家であり、主が喜んでそこに植えられた物は、ユダの人々である。主はこれに公平を望まれたのに、見よ、流血。正義を望まれたのに、見よ、叫び。
8 Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!
わざわいなるかな、彼らは家に家を建て連ね、田畑に田畑をまし加えて、余地をあまさず、自分ひとり、国のうちに住まおうとする。
9 En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot: Multaj domoj fariĝos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen loĝantoj.
万軍の主はわたしの耳に誓って言われた、「必ずや多くの家は荒れすたれ、大きな麗しい家も住む者がないようになる。
10 Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat’on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon.
十反のぶどう畑もわずかに一バテの実を結び、一ホメルの種もわずかに一エパの実を結ぶ」。
11 Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!
わざわいなるかな、彼らは朝早く起きて、濃き酒をおい求め、夜のふけるまで飲みつづけて、酒にその身を焼かれている。
12 Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.
彼らの酒宴には琴あり、立琴あり、鼓あり笛あり、ぶどう酒がある。しかし彼らは主のみわざを顧みず、み手のなされる事に目をとめない。
13 Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj ĝiaj eminentuloj konsumiĝis de malsato, kaj ĝia popolamaso senfortiĝis de soifo.
それゆえ、わが民は無知のために、とりこにせられ、その尊き者は飢えて死に、そのもろもろの民は、かわきによって衰えはてる。
14 Pro tio Ŝeol larĝigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian faŭkon; kaj malleviĝos tien ĝia gloro kaj ĝia amaso kaj ĝia bruantaro kaj ĝia gajularo. (Sheol )
また陰府はその欲望を大きくし、その口を限りなく開き、エルサレムの貴族、そのもろもろの民、その群集およびそのうちの喜びたのしめる者はみなその中に落ちこむ。 (Sheol )
15 Kliniĝos homo kaj malaltiĝos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiliĝos.
人はかがめられ、人々は低くせられ、高ぶる者の目は低くされる。
16 Sed la Eternulo Cebaot altiĝos en la juĝo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.
しかし万軍の主は公平によってあがめられ、聖なる神は正義によって、おのれを聖なる者として示される。
17 Tiam la ŝafidoj paŝtiĝos en bona ordo, kaj fremduloj manĝos tion, kio restos de la fortuloj.
こうして小羊は自分の牧場におるように草をはみ、肥えた家畜および子やぎは荒れ跡の中で食を得る。
18 Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per ŝnuroj de vanteco kaj pekon kvazaŭ per ĉenoj de ĉaroj;
わざわいなるかな、彼らは偽りのなわをもって悪を引きよせ、車の綱をもってするように罪を引きよせる。
19 al tiuj, kiuj diras: Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimiĝu kaj venu, por ke ni ĝin ekkonu!
彼らは言う、「彼を急がせ、そのわざをすみやかにさせよ、それを見せてもらおう。イスラエルの聖者の定める事を近づききたらせよ、それを見せてもらおう」と。
20 Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!
わざわいなるかな、彼らは悪を呼んで善といい、善を呼んで悪といい、暗きを光とし、光を暗しとし、苦きを甘しとし、甘きを苦しとする。
21 Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj!
わざわいなるかな、彼らはおのれを見て、賢しとし、みずから顧みて、さとしとする。
22 Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigaĵon,
わざわいなるかな、彼らはぶどう酒を飲むことの英雄であり、濃き酒をまぜ合わせることの勇士である。
23 kiuj pravigas malvirtulon pro subaĉeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!
彼らはまいないによって悪しき者を義とし、義人からその義を奪う。
24 Pro tio, kiel la lango de fajro formanĝas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko fariĝos nutraĵo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; ĉar ili malŝatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.
それゆえ、火の舌が刈り株を食い尽すように、枯れ草が炎の中に消えうせるように、彼らの根は朽ちたものとなり、彼らの花はちりのように飛び去る。彼らは万軍の主の律法を捨て、イスラエルの聖者の言葉を侮ったからである。
25 Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
それゆえ、主はその民にむかって怒りを発し、み手を伸べて彼らを撃たれた。山は震い動き、彼らのしかばねは、ちまたの中で、あくたのようになった。それにもかかわらず、み怒りはやまず、なお、み手を伸ばされる。
26 Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremaĵo de la tero, kaj ĝi venos rapide kaj facile.
主は旗をあげて遠くから一つの国民を招き、地の果から彼らを呼ばれる。見よ、彼らは走って、すみやかに来る。
27 Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, ĝi ne dormos nek dormetos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo, kaj ne disŝiriĝos rimeno de ĝia ŝuo.
その中には疲れる者も、つまずく者もなく、まどろむ者も、眠る者もない。その腰の帯はとけず、そのくつのひもは切れていない。
28 Ĝiaj sagoj estas akraj, kaj ĉiuj ĝiaj pafarkoj estas streĉitaj; la hufoj de ĝiaj ĉevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de ĝiaj ĉaroj kiel ventego.
その矢は鋭く、その弓はことごとく張り、その馬のひずめは火打石のように、その車の輪はつむじ風のように思われる。
29 Ĝia blekado estas simila al la leona; ĝi krias, kiel leonidoj; ĝi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.
そのほえることは、ししのように、若いししのようにほえ、うなって獲物を捕え、かすめ去っても救う者がない。
30 Kaj ĝi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la ĉielo.
その日、その鳴りどよめくことは、海の鳴りどよめくようだ。もし地をのぞむならば、見よ、暗きと悩みとがあり、光は雲によって暗くなる。