< Jesaja 28 >
1 Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.
禍哉,那為酒灌倒的厄弗辣因醉漢所驕矜的冠冕!禍哉,那生於肥谷之巔作她美飾的殘花!
2 Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disverŝiĝinta akvo, li potence ĵetos ilin sur la teron.
看哪!吾主興起一位強有力者,有如帶冰雹的暴雨,又如摧毀性的狂風,和漲溢氾濫的大水,猛力將一切拋落地上。
3 Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj de Efraim.
厄弗辣因醉漢所驕矜的冠冕,必被人踏在腳下;
4 Kaj ilia bela majesto fariĝos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaŭ la somero; kiam la vidanto ĝin ekvidas, li, apenaŭ preninte ĝin en la manon, tuj ĝin englutas.
生於肥谷之巔作她美飾的殘花,將如夏季前早熟的無花果,人一見到便伸手摘取吞下。
5 En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo,
到那一天,萬軍的上主將親作他殘餘的百姓的榮冠和華冕;
6 kaj spirito de justeco por la sidantoj en la juĝejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.
他將是坐堂判案者的公義之神,將是門前禦敵者的力量。
7 Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto.
連這些人也因清酒而搖晃,因濃酒而蹣跚;他們在異象中搖晃,在審斷時暈眩。
8 Ĉar ĉiuj tabloj estas plenaj de vomaĵo kaj malpuraĵo, mankas jam loko.
一切筵席上都滿了嘔吐,沒有一處不是垢物。
9 Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li aŭdigas predikon? ĉu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj?
他要將智識授給誰呢﹖向誰解釋啟示呢﹖是向方才斷乳和剛離母懷的嬰兒嗎﹖
10 Ĉar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom ĉi tie.
這只是些「命上加命,命上加命,令上加令,令上加令,這裏一點,那裏一點!」
11 Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,
是的,上主要用口吃的唇,異人的舌,向這民族說話!
12 Tiu, kiu diris al ili: Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis aŭskulti.
雖然他曾對他們說過:「這就是安息的地方,讓困倦的人安息罷!這就是休養的處所。」可惜他們總不肯聽從。
13 Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom ĉi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompiĝu kaj enretiĝu kaj kaptiĝu.
因此上主的話對他們真成了「命上加命,命上加命,令上加令,令上加令,這裏一點,那裏一點!」致使他們雖然前行,卻向後仰倒而跌傷,陷於圈套而被擄獲。
14 Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.
為此,你們這些在耶路撒冷統治這民族的好嘲弄的人,聽上主的話罷!
15 Ĉar vi diras: Ni faris interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros. (Sheol )
你們曾說過:「我們與死亡訂了盟,與陰府結了約,當狂怒的刑鞭經過時,不會落在我們身上,因為我們有欺詐作我們的遮掩,有虛偽作我們的庇護。」 (Sheol )
16 Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviliĝu.
因此吾主上主這樣說:「看,我要在熙雍安放一塊石頭,一塊精選的石頭,一塊寶貴的角石作基礎,信賴的人必不動搖。
17 Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la kaŝejon forportos akvo.
我要以公平為準繩,以正義為權衡;冰雹將蕩盡欺詐的遮掩地,洪流將沖散虛偽的庇護所。
18 Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi. (Sheol )
你們與死亡所訂的盟約必要廢除,與陰府所結的約必不持久;當狂怒的刑鞭經過時,你們必被蹂躪; (Sheol )
19 Ĉiufoje, kiam ĝi trairos, ĝi kaptos vin; ĉar ĉiutage ĝi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun ĝi donos.
每次經過,每次必要打擊你們;他每朝經過,白日黑夜也經過;惟有恐怖方能使你們明白這啟示。」
20 Ĉar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallarĝa, por sin enkovri.
真是伸直身子床也短,縮作一團被又窄。
21 Ĉar la Eternulo leviĝos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.
因為上主要興起,如在培辣親山上一樣;要發怒,如在基貝紅山谷一樣,為履行他的工作--他神妙的工作,為完成他的事業--他奇異的事業。
22 Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortiĝu; ĉar mi aŭdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas neŝanĝeble decidita pri la tuta lando.
所以現在不要再嘲笑了,免得你們的繩索繫得更緊,因為我聽到的有關毀滅大地的決議,是來自吾主萬軍的上主。
23 Atentu, kaj aŭskultu mian voĉon; konsideru, kaj aŭskultu mian parolon.
請你們側耳靜聽我的聲音,請留意傾聽我的言語:
24 Ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon?
耕田的人那有整日耕田,掘土耙地的呢﹖
25 Kiam li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj.
當他把地弄平了以後,不是要撒上小茴香,播種大茴香,種植大麥和小麥,地邊種玉蜀黍嗎﹖
26 Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.
這是上主教給他的方式,他的天主指示他的。
27 Ĉar ne per fera draŝilo oni draŝas nigelon, kaj oni ne rulas radon de ĉaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.
打小茴香不須用釘耙,打大茴香不須用碾機,而是用木棒打小茴香,用棍子打大茴香。
28 Greno estas draŝata; sed ne eterne oni ĝin draŝas; oni frapas ĝin per la rado de sia ĉaro, sed per siaj ĉevaloj oni ĝin ne dispremas.
五穀豈是要輾碎的嗎﹖不是!人並不將它無限期地壓了又壓,而是叫碾機滾過,碾出穀粒來,並不是為碾碎它。
29 Ankaŭ ĉi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia saĝeco.
這也是出自萬軍的上主:他的計劃真是神奇,他的智慧真是超絕。