< Jesaja 14 >
1 Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj reloĝigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kuniĝos kun ili, kaj aliĝos al la domo de Jakob.
Скоро идет и не умедлит: и помилует Господь Иакова и изберет паки Израиля, и почиют на земли своей, и пришлец приложится к ним и приложится к дому Иаковлю,
2 Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.
и поймут их языцы и введут на место их, и наследят и умножатся на земли Божии в рабы и рабыни: и будут пленени пленившии я, и обладани будут обладавшии ими.
3 Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,
И будет в той день, упокоит тя Господь от болезни и ярости твоея и от работы жестокия, еюже работал еси им.
4 vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel, kaj diros: Kiel kvietiĝis la premanto, ĉesiĝis la tributo!
И приимеши плачь сей на царя Вавилонска и речеши в той день: како преста истязуяй и преста понуждаяй?
5 La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,
Сокруши Бог ярем грешников, ярем князей,
6 kiu kolere batadis popolojn per batoj senĉesaj, kolere regadis popolojn, senĉese persekutante.
поразив язык яростию, язвою неизцельною, поражаяй язык язвою ярости, еюже не пощаде, почи уповающи.
7 Ekripozis, trankviliĝis la tuta tero, ĝojkrias, kantante.
Вся земля вопиет со веселием,
8 Eĉ la cipresoj ĝojas pri vi, la cedroj de Lebanon: De tiu tempo, kiam vi ekkuŝis, neniu hakanto venas al ni.
и древа ливанова возвеселишася о тебе и кедр ливанский: отнележе ты уснул еси, не взыде посекаяй нас.
9 Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj. (Sheol )
Ад доле огорчися, срет тя: восташа с тобою вси Исполини обладавшии землею, подвизавшии от престолов своих всех царей языческих. (Sheol )
10 Ili ĉiuj ekparolos kaj diros al vi: Vi ankaŭ senfortiĝis, kiel ni, vi similiĝis al ni;
Вси отвещают и рекут тебе: и ты пленен еси, якоже и мы: и в нас вменен еси.
11 en Ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo. (Sheol )
Сниде слава твоя во ад, многое веселие твое: под тобою постелют гнилость, и покров твой червь. (Sheol )
12 Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.
Како спаде с небесе денница восходящая заутра? Сокрушися на земли посылаяй ко всем языком.
13 Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo;
Ты же рекл еси во уме твоем: на небо взыду, выше звезд небесных поставлю престол мой, сяду на горе высоце, на горах высоких, яже к северу:
14 mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo.
взыду выше облак, буду подобен Вышнему.
15 Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo! (Sheol )
Ныне же во ад снидеши и во основания земли. (Sheol )
16 Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros: Ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
Видевшии тя удивятся о тебе и рекут: сей человек раздражаяй землю, потрясаяй цари,
17 kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
положивый вселенную всю пусту и грады ея разсыпа, плененых не разреши.
18 Ĉiuj reĝoj de popoloj kuŝas kun honoro, ĉiu en sia domo;
Вси царие языков успоша в чести, кийждо в дому своем.
19 sed vi estas forĵetita el via tombo, kiel malŝatata branĉo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, ĵetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.
Ты же повержен будеши в горах, яко мертвец мерзкий со многими мертвецы изсечеными мечем, сходящими во ад.
20 Vi ne estos kun ili en tombo, ĉar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.
Якоже риза в крови намочена не будет чиста, такожде и ты не будеши чист, зане землю Мою погубил еси и люди Моя избил еси: не пребудеши в вечное время, семя злое.
21 Preparu liajn filojn por buĉo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne leviĝu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
Уготови чада твоя на убиение грехами отца твоего, да не востанут и наследят землю и наполнят землю ратьми.
22 Mi leviĝos kontraŭ ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restaĵon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.
И востану на ня, глаголет Господь Саваоф, и погублю имя их, и останок, и семя: сия глаголет Господь.
23 Kaj Mi faros ĝin heredaĵo de botaŭroj, kaj akvaj marĉoj, kaj Mi balaos ĝin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.
И положу Вавилона пуста, яко вогнездитися ежем, и будет ни во чтоже: и положу и брения пропасть в пагубу.
24 Ĵuris la Eternulo Cebaot, dirante: Kiel Mi intencis, tiel fariĝos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos;
Сия глаголет Господь Саваоф: якоже глаголах, тако будет, и якоже совещах, тако пребудет,
25 frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke foriĝu de ili lia jugo kaj lia ŝarĝo estu deprenita de sur iliaj ŝultroj.
еже погубити Ассириан на земли Моей и на горах Моих: и будут в попрание, и отимется от них ярем их, и слава их от рамен их отимется.
26 Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super ĉiujn popolojn.
Сей совет, егоже совеща Господь на всю вселенную, и сия рука на вся языки вселенныя:
27 Ĉar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do ĝin returnos?
яже бо Бог Святый совеща, кто разорит? И руку Его высокую кто отвратит?
28 En la jaro de la morto de la reĝo Aĥaz estis farita la sekvanta profetaĵo:
В лето, в неже умре Ахаз царь, бысть глагол сей:
29 Ne ĝoju, tuta Filiŝtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; ĉar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj ĝia produkto estos fluganta serpento.
не радуйтеся, вси иноплеменницы, сокрушися бо ярем биющаго вы: от семене бо змиина изыдут изчадия аспидов, и изчадия их изыдут змии парящии:
30 Kaj la unuenaskitoj de malriĉuloj paŝtiĝos, kaj senhavuloj ripozos sendanĝere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restaĵo estos mortigita.
и упасутся убозии им, нищии же человецы в мире почиют: и потребит гладом семя твое, и останок твой избиет.
31 Ĝemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuraĝon la tuta Filiŝtujo; ĉar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj taĉmentoj.
Восплачитеся, врата градов, да возопиют грады смятеннии, иноплеменницы вси, зане дым от севера идет, и несть, иже пребудет.
32 Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en ĝi trovos defendon la malriĉuloj de Lia popolo.
И что отвещают царие языков? Яко Господь основа Сиона, и тем спасутся смиреннии людий Его.