< Hoŝea 7 >
1 Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge, ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
De schuld van Efraïm is aan het licht getreden, De boosheid van Samaria openbaar: Ze plegen bedrog; de dief dringt binnen de huizen, De rover plundert op straat.
2 Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo.
En ze bedenken niet bij zichzelf, Dat Ik Mij al hun boosheid herinner; Dat hun werken hen steeds vergezellen, En voor mijn aangezicht staan!
3 Per sia malboneco ili gajigas la reĝon kaj per siaj trompoj la princojn.
In hun boosheid maken zij den koning lustig, In hun leugens de vorsten:
4 Ĉiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu ĉesas hejti nur de post la knedado de sia pasto ĝis ĝia fermentiĝo.
Ze verhitten hen allen als een oven, Door den bakker gestookt. Als het deeg is gekneed, houdt hij op met stoken, Totdat het gegist is;
5 Hodiaŭ estas festo de nia reĝo; kaj la princoj komencas fariĝi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.
Maar zij maken onzen koning onpasselijk, De vorsten bevangen door wijn. Ze blijven aan de lustigen schenken,
6 Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, ĝi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.
Listig hun hart als een oven verhitten: Heel de nacht sluimert hun woede, Maar ‘s morgens slaat ze in vlammen uit.
7 Ĉiuj ili ardas, kiel forno, kaj formanĝas siajn juĝistojn; ĉiuj iliaj reĝoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.
Toen allen waren verhit als een oven, Hebben zij hun meesters verteerd: Al hun koningen zijn gevallen, Zonder dat iemand van hen tot Mij riep!
8 Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado.
Efraïm is onder de volken Een afgeleefde geworden; Efraïm werd als een koek, Die niet is omgekeerd.
9 Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; eĉ grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.
Vreemden verteren zijn schatten: Hij merkt het niet; Zijn haar begint al te grijzen: Hij bespeurt het niet.
10 La malmodesteco de Izrael atestas kontraŭ li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne serĉas Lin malgraŭ ĉio.
De trots ligt Israël op het gelaat: Ze bekeren zich niet tot Jahweh, hun God; Ze zoeken Hem niet, Wat ook gebeurt!
11 Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.
Efraïm is als een duif Onnozel en dom; Ze roepen Egypte om hulp, En trekken naar Assjoer.
12 Kiam ili iros, Mi ĵetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.
Maar zodra ze vertrekken, Werp Ik mijn net over hen uit, Haal ze omlaag als een vogel uit de lucht, Sluit ze op om de faam van hun boosheid!
13 Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn.
Wee hun, omdat ze van Mij zijn weggevlucht, Verderf over hen, omdat ze tegen Mij hebben gezondigd; Ik bracht hun verlossing, Maar zij verloochenden Mij.
14 Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili foriĝas.
Ze roepen Mij niet van harte aan, Maar huilen op hun legerstede; Ze kerven zich om brood en wijn, Maar van Mij lopen ze weg.
15 Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi.
Ik heb hun arm onderricht en gesterkt, Maar zij zinnen op kwaad tegen Mij;
16 Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.
Ze springen terug op wat hen niet helpt, Als een weerspannige boog. Hun vorsten vallen door het zwaard, Om het gezwets van hun tong; Dan worden ze nog uitgelachen In het land van Egypte!