< Hoŝea 11 >

1 Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.
當以色列尚在童年時,我就愛了他;從在埃及時,我就召他為我的兒子。
2 Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.
可是我越呼喚他們,他們越遠離我,去給巴耳獻祭,向偶像進香。
3 Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.
是我教了厄弗辣因邁步,雙臂抱了他們,但他們卻不理會是我照顧了他們。
4 Per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaŭ ili la manĝaĵon.
是我用仁慈的繩索,用愛情的帶子牽著他們,對他們有如高舉嬰兒到自己面頰的慈親,俯身喂養他們。
5 Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia reĝo, ĉar ili ne volis penti.
他們卻要返回埃及埃及,要亞述作他們的君王,因為他們拒絕歸依我。
6 Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formanĝos ilin pro iliaj entreprenoj.
刀劍必要在他們的城中橫行,殺絕他們的子女,在他們的堡壘中吞噬他們。
7 Mia popolo rigidiĝis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni ĝin vokas al la Plejaltulo, ĝi ne levas sin.
我的百姓因著自己的叛逆使我厭煩了;為此上主給他們指定了應負的重軛,因為衪已不再憐惜他們。
8 Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato.
厄弗辣因! 我怎能捨棄你﹖以色列! 我怎能拋掉你。我怎能仗你如同阿德瑪,待你如同責波殷﹖我的心已轉變,我的五內已感動;
9 Mi ne agos laŭ Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.
我不再按卜憤怒行事,不再毀滅厄弗辣因,因為我是天主而不是人,是在你們中間的聖言,而不是伏於城門的仇敵。
10 La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente.
的確,他們必要追隨上主,衪要像獅子吼叫;衪一吼叫,衪的子女便要從西方急速歸來,猶如飛鳥由埃及急速飛來,
11 Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enloĝigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.
猶如鴿子從亞述飛來;我要使他們安居在他們家中──上主的斷語。
12 Kun mensogoj ĉirkaŭis Min Efraim, kaj kun falsaĵo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraŭ tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.
厄弗辣因用,以色列家以詭詐欺騙了我;猶大對天主也是不忠實的證人,他只知忠於迷惑他的人。

< Hoŝea 11 >