< Hoŝea 10 >

1 Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multiĝis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.
以色列原是一枝茂盛結實繁多的葡萄樹,但他的收薐愈豐,祭壇也愈多;土地愈富饒,石柱也愈美觀。
2 Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.
他們心懷二意,因此必遭懲罰;上主必拆毀他們的祭壇,打倒他們的石柱。
3 Nun ili diras: Ni ne havas reĝon; ĉar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni reĝo?
那時他們要說:「哎! 我們沒有君王,因為我們不敬畏上主;可是君王能為我們作什麼呢﹖
4 Ili parolas vanajn vortojn, ĵuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial juĝo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.
他們任意講空話,發虛誓,立盟約....因此,正義有如田畦間的苦菜叢生。
5 Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la loĝantoj de Samario; ĉar ĝia popolo ekploros pri ĝi, kaj la pastraĉoj, kiuj ĝojis pri ĝi, ploros pri ĝia gloro, kiu foriĝis de ĝi.
撒馬黎雅的居民必為貝特文的牛犢焦慮,他的人民必為牠舉哀,他的僧侶也要為牠我去的榮華而哀號,因為牠被人奪去。
6 La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la reĝo-venĝonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.
連牠也被帶到亞述去,作為大王的頁物。厄弗辣因得到旳只是恥辱,以色列必要因自己的偶像而蒙羞。
7 Malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo sur la supraĵo de akvo.
撒馬黎雅滅亡了,她的君王有如一片浮在水面的乾草。
8 Detruitaj estos la altaĵoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj: Kovru nin; kaj al la montetoj: Falu sur nin.
貝特阿文的高丘──以色列的罪過淵藪──將被摧毀,荊棘和蒺藜要攀他們的祭壇;那時他們要對山說:「遮蓋我們吧!」對丘陵說:「倒在我們身上吧!」
9 Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni leviĝis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.
以色列! 從基貝亞的日子起,你就犯罪,你就在那裏抗拒;難道基貝亞的戰禍不會波及那些惡人嗎﹖
10 Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektiĝos kontraŭ ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.
我必來懲罰他們:列邦必要聯合起來攻打他們,為懲罰他們的雙重罪過。
11 Efraim estas kiel bovido dresita, amanta draŝi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.
厄弗辣因原是一頭馴服的母牛,善愛打麥,可是我要將軛加在牠肥壯的頸項上;我要給厄弗辣因上套,以色列必要耕田,雅各伯必要耙地。
12 Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotaĵon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, ĝis Li venos kaj verŝos sur vin justecon.
你們應該播種正義,才可收割仁慈的果實;你們應該開墾荒地,因為現在是尋求上主的時候;應尋求衪,直到衪來給他們降下正義。
13 Vi plugas malpiaĵon, vi rikoltas malbonagojn, vi manĝas frukton de mensogo; ĉar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.
為什麼你們種了邪惡,收割了罪孽,吃了謊言的果實呢﹖因為你依賴了你的戰車,和和你的勇士眾多;
14 Sed fariĝos tumulto en via popolo, kaj ĉiuj viaj fortikaĵoj estos detruitaj, kiel Ŝalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.
因此,在你的城邑中要發生騷動,你的一切堡壘將被拆毀,就如沙耳曼毀滅貝特阿爾貝時,在戰爭之日,母親被摔死在兒子身上一樣。
15 Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la reĝo de Izrael.
因了你的窮凶極惡,以色列家,我也要同樣對待你:以色列的君王將在風暴中完全淪亡。

< Hoŝea 10 >