< Ĥabakuk 3 >
1 Preĝo de la profeto Ĥabakuk laŭ maniero de psalmoj.
哈巴谷的禱詞。調寄「流離之歌。」
2 Ho Eternulo, mi aŭdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritaĵon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke eĉ en kolero Vi memoras pri kompato.
上主,我聽到了你的報道;上主,我見到你的作為;求你在歲月的過程中,彰顯你的作為,求你在歲月的過程中,宣佈出來! 但願你發怒時,也懷念仁慈。
3 Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. (Sela) Lia majesto kovras la ĉielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.
天主自特曼而來,聖者由帕蘭山而至(休止);衪的威嚴遮蓋諸天,衪的榮耀充滿地。
4 Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kaŝita Lia potenco.
衪的光輝明輝如日;衪手中射出的光芒,蘊藏著衪的威能。
5 Antaŭ Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.
瘟疾在衪面前開路,熱症隨衪的足後。
6 Li stariĝis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Kliniĝis eternaj montetoj, Kiam Li ekpaŝis kiel en la tempo antikva.
衪一停立,大地就動搖;衪一注視,萬民就戰慄;太古的山嶽崩裂,久遠的丘陵沉沒;衪自永遠即在其上行走。
7 En mizera stato mi vidis la tendojn de Kuŝan; Skuiĝis la tapiŝoj de la lando Midjan.
我曾見雇商的帳幕恐慌,米德揚的帳幕震勫。
8 Ĉu kontraŭ riveroj koleris la Eternulo? Ĉu kontraŭ la riveroj Vi ekflamiĝis, Aŭ ĉu kontraŭ la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj ĉevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj ĉaroj?
上主! 當你騎著馬,乘著凱旋車時,是否是向河流發怒﹖或是向海洋洩憤﹖
9 Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al ĵura promeso, kiun Vi donis al la triboj. (Sela) Per riveroj Vi dividis la teron.
你抽出了你的弓弩,囊中裝滿了箭羽(休止);你劈地成河,
10 Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altaĵo levis siajn manojn.
叢山見你而戰慄;驟雨由雲中降下,深潚發出巨響,太陽齔了昇起,
11 La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.
月亮停於居所:這是因了你放射箭羽的光芒,你槍矛閃爍的光亮。
12 Kun kolero Vi paŝas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.
你懷怒踏遍大地,含恨蹂躝了萬邦。
13 Vi elpaŝis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton ĝis la kolo. (Sela)
你出征是為了你的百姓,是為了你的受傅者;你折毀了惡人的屋頂,使屋基露出,直到磐石(休止)
14 Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj taĉmentestroj, Kiam ili sin ĵetis ventege, por dispeli min kun ĝojo, Kvazaŭ englutante mizerulon kaŝe.
你用箭他戰士的頭,因為他們衝來要驅散我們,且高興的有如在暗中吞食貧民的人。
15 Vi paŝis kun Viaj ĉevaloj tra la maro, Tra la ŝlimo de granda akvo.
你卻將他的戰馬投入深海,投入多水的沼澤中。
16 Mi aŭdis, kaj mia interno ekskuiĝis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi ekŝanceliĝis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfeliĉo, Kiam sur mian popolon iras ĝia atakanto.
我一聽見,我的我的臟腑發抖;對此消息,我的口脣打顫;痲痺侵入 下骨骸,我的步伐在我下面已零亂。我在靜待那因難的日子,因為那日子必要臨於進攻我們的民族身上。
17 Kiam la figarbo ne floros, La vinberbranĉoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos manĝaĵon, La ŝafoj estos forkaptitaj el la ŝafejo, Kaj en la staloj ne troviĝos bovoj:
縱然無花果樹不發芽,葡萄樹不結實,橄欖樹一無所產,麥田不出產食糧,羊棧內沒有羊,牛欄中沒有牛,
18 Eĉ tiam mi ĝojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.
我仍然喜樂於上主,歡欣於我的救主天主。
19 La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel ĉe cervo, Kaj venigas min sur miajn altaĵojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.
我主上主是我的力量,衪使我的腳有如鹿腳,引我在高處步行。──交於樂官,和以絃樂。