< Genezo 47 >
1 Jozef venis kaj sciigis al Faraono, kaj diris: Mia patro kaj miaj fratoj kaj iliaj malgrandaj kaj grandaj brutoj, kaj ĉio, kio apartenas al ili, venis el la lando Kanaana, kaj nun ili estas en la lando Goŝen.
若瑟遂去呈報法郎說:「我父和我兄弟,帶著他們的牛羊和一切所有,從客納罕地來了,現今都在哥笙地方。」
2 Kaj el inter siaj fratoj li prenis kvin homojn kaj starigis ilin antaŭ Faraono.
若瑟由他兄弟中選了五人,引他們去謁見法郎。
3 Kaj Faraono diris al liaj fratoj: Kio estas via okupo? Kaj ili diris al Faraono: Viaj sklavoj estas brutedukistoj, kiel ni, tiel ankaŭ niaj patroj.
法郎問若瑟的兄弟們說:「你們有何職業﹖」他們回答法郎說:「你的僕人們是放羊的人,我們和我們的祖先,都是如此。」
4 Kaj ili diris al Faraono: Ni venis, por loĝi en la lando; ĉar ne ekzistas paŝtaĵo por la brutoj de viaj sklavoj, ĉar forta estas la malsato en la lando Kanaana; permesu do, ke viaj sklavoj loĝu en la lando Goŝen.
繼而又對法郎說:「我們來僑居此地,因為客納罕地饑荒很凶,你僕人們的羊群找不到草地,所以請陛下讓你的僕人們住在哥笙地方。」
5 Tiam Faraono diris al Jozef jene: Via patro kaj viaj fratoj venis al vi;
法郎遂面對若瑟說:「你父親和你兄弟既來到了你這裏,
6 la lando Egipta estas antaŭ vi; en la plej bona loko de la lando loĝigu vian patron kaj viajn fratojn; ili loĝu en la lando Goŝen; kaj se vi scias, ke estas inter ili kapablaj homoj, faru ilin administrantoj de miaj brutoj.
埃及國全在你面前,你可叫你父親和你兄弟住在最好的地方,叫他們住在哥笙地;你若知道他們中有能幹的可派他們管我的牲畜。」
7 Kaj Jozef enkondukis sian patron Jakob kaj starigis lin antaŭ Faraono; kaj Jakob benis Faraonon.
然後若瑟引他父親來謁見法郎;雅各伯向法郎請安。
8 Faraono diris al Jakob: Kian aĝon vi havas?
法郎遂問雅各伯說:「請問高壽﹖」
9 Kaj Jakob diris al Faraono: La nombro de la jaroj de mia migrado estas cent tridek jaroj; malmultaj kaj malbonaj estis la jaroj de mia vivo, kaj ili ne atingis la nombron de la jaroj de la vivo de miaj patroj dum ilia migrado.
雅各伯回答法郎說:「我寄居人世,已一百三十年;我一生歲月又少又苦,不會達到我祖先寄居人世的年數。」
10 Kaj Jakob benis Faraonon kaj foriris de Faraono.
雅各伯再向法郎請安,辭別法郎出來了。
11 Kaj Jozef enloĝigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedaĵon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.
若瑟依照法郎的吩咐,給他父親和兄弟安排了住處,將埃及國辣默色斯境內最好的地方,給了他們作產業。
12 Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laŭ la nombro de la infanoj.
若瑟並按照他們的人口,供給他父親和兄弟以及他父親全部家屬的食糧。
13 Ne estis pano sur la tuta tero, ĉar la malsato estis tre forta; kaj senfortiĝis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.
那時因為饑荒十分嚴重,各地絕糧,連埃及國和客納罕地也因饑荒缺了糧。
14 Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu troviĝis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni aĉetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.
若瑟因售糧與民眾,將埃及國和客納罕地內所有的一切銀錢,都聚斂了來,將這些銀錢盡歸入法郎王室。
15 Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, ĉiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaŭ vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?
當埃及國和客納罕地的銀錢都用盡了,埃及人前來見若瑟說:「銀錢已用完了,請給我們糧食,免得我們死在你面前! 」
16 Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.
若瑟回答說:「如果沒有銀錢,可將你們的家畜送來;我將糧食給你們,交換你們的家畜。」
17 Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro ĉevaloj, ŝafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro ĉiuj iliaj brutoj en tiu jaro.
他們遂將家畜送來,交給若瑟;若瑟便以糧食換取了他們的馬、牛、羊、驢;那一年人們就以所有的家畜,換糧食生活。
18 Kiam finiĝis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kaŝos antaŭ nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas ĉe nia sinjoro; nenio restis antaŭ nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero;
這一年過後,第二年他們又來見他說:「我們實不瞞我主,銀錢都用盡了,畜養的家畜也全歸了我主,在我主面前什麼也沒有了,只剩下了我們自身和我們的田地。
19 kial ni pereu antaŭ viaj okuloj, ni kaj nia tero? aĉetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertiĝu.
為什麼要我們死在你面前﹖讓田地荒蕪呢﹖你用糧食收買我們和我們的田地罷! 好叫我們的田地都歸法郎作主。請給我們穀種,好叫我們生活,不致於死,田地也不致於荒蕪。」
20 Kaj Jozef aĉetis la tutan Egiptan teron por Faraono; ĉar la Egiptoj vendis ĉiu sian kampon, ĉar forte premis ilin la malsato. Kaj la tero fariĝis propraĵo de Faraono.
埃及人為饑荒所迫,人人出賣了自己的農田;若瑟遂為法郎購得了埃及所有的田地,田地遂盡歸法郎所有。
21 Kaj la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo ĝis la alia.
並使埃及境內的人民,從這邊直到那邊,都成了農奴;
22 Nur la teron de la pastroj li ne aĉetis; ĉar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili manĝadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.
只有司祭的田地他沒有買得,因為司祭有得自法郎的常糧,可藉法郎賜與他們的常糧生活,所以沒有賣他們的田地。
23 Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi aĉetis vin hodiaŭ kaj vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la teron.
那時若瑟對人民說:「今天我將你們和你們的田地,都已買下歸於法郎,這裏有你們的穀種,你們拿去播種;
24 Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por manĝi, por vi, por ĉio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.
到了收穫的時候,五分之一應歸法郎,其餘四分歸你們自己,作為田地的穀種,作為你們和你們的家屬以及幼兒的食糧。」
25 Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.
他們答說:「你救了我們的性命! 唯願我們在我主前蒙恩,我們情願給法郎為奴! 」
26 Kaj Jozef faris ĝin leĝo ĝis la hodiaŭa tago: de la tero Egipta kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la pastroj ne fariĝis propraĵo de Faraono.
由此若瑟為埃及的田地立了法例,至今有效:五分之一應歸法郎;只有司祭的田地例外,不歸法郎。
27 Kaj Izrael ekloĝis en la lando Egipta, en la lando Goŝen; kaj ili posedis ĝin kaj fruktis kaj multiĝis forte.
以色列人住在埃及國哥笙地方,那裏置業繁殖,人數大為增加。
28 Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la daŭro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.
雅各伯在埃及國又活了十七年;雅各伯的一生歲月共計一百四十七年。
29 Kiam alproksimiĝis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkoraĵon kaj fidelaĵon, ne enterigu min en Egiptujo;
以色列自知死期已近,便叫了他兒子若瑟來,對他說:「如果我在你眼內得寵,請將你的手放在我的胯下許下,以恩情和忠實對待我,不要將我埋在埃及。
30 sed mi kuŝu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.
我與我的祖先同眠了,你應將我帶出埃及,葬在他們的墓地裏。」若瑟答說:「我必照你的話去行。」
31 Kaj li diris: Ĵuru al mi. Kaj tiu ĵuris. Kaj Izrael adorkliniĝis sur la kapa parto de la lito.
雅各伯接著說:「你對我發誓。」若瑟遂對他發了誓;以色列便靠著床頭屈身下拜。