< Genezo 30 >

1 Kiam Raĥel vidis, ke ŝi ne naskas al Jakob, ŝi enviis sian fratinon, kaj ŝi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, ĉar alie mi mortos.
拉結見自己不給雅各生子,就嫉妒她姊姊,對雅各說:「你給我孩子,不然我就死了。」
2 Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro?
雅各向拉結生氣,說:「叫你不生育的是上帝,我豈能代替他作主呢?」
3 Kaj ŝi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al ŝi, ke ŝi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaŭ ricevu filojn per ŝi.
拉結說:「有我的使女辟拉在這裏,你可以與她同房,使她生子在我膝下,我便因她也得孩子。」
4 Kaj ŝi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al ŝi.
拉結就把她的使女辟拉給丈夫為妾;雅各便與她同房,
5 Kaj Bilha gravediĝis kaj naskis al Jakob filon.
辟拉就懷孕,給雅各生了一個兒子。
6 Kaj Raĥel diris: Dio min juĝis kaj aŭdis mian voĉon kaj donis al mi filon; tial ŝi donis al li la nomon Dan.
拉結說:「上帝伸了我的冤,也聽了我的聲音,賜我一個兒子」,因此給他起名叫但。
7 Kaj Bilha, la sklavino de Raĥel, denove gravediĝis kaj naskis duan filon al Jakob.
拉結的使女辟拉又懷孕,給雅各生了第二個兒子。
8 Tiam Raĥel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj ŝi donis al li la nomon Naftali.
拉結說:「我與我姊姊大大相爭,並且得勝」,於是給他起名叫拿弗他利。
9 Kiam Lea vidis, ke ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al Jakob kiel edzinon.
利亞見自己停了生育,就把使女悉帕給雅各為妾。
10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon.
利亞的使女悉帕給雅各生了一個兒子。
11 Kaj Lea diris: Venis feliĉo! kaj ŝi donis al li la nomon Gad.
利亞說:「萬幸!」於是給他起名叫迦得 。
12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob.
利亞的使女悉帕又給雅各生了第二個兒子。
13 Kaj Lea diris: Por mia bono; ĉar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj ŝi donis al li la nomon Aŝer.
利亞說:「我有福啊,眾女子都要稱我是有福的」,於是給他起名叫亞設。
14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Raĥel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo.
割麥子的時候,呂便往田裏去,尋見風茄,拿來給他母親利亞。拉結對利亞說:「請你把你兒子的風茄給我些。」
15 Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo.
利亞說:「你奪了我的丈夫還算小事嗎?你又要奪我兒子的風茄嗎?」拉結說:「為你兒子的風茄,今夜他可以與你同寢。」
16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, ĉar mi aĉetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kuŝis kun ŝi en tiu nokto.
到了晚上,雅各從田裏回來,利亞出來迎接他,說:「你要與我同寢,因為我實在用我兒子的風茄把你雇下了。」那一夜,雅各就與她同寢。
17 Kaj Dio aŭdis Lean, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al Jakob kvinan filon.
上帝應允了利亞,她就懷孕,給雅各生了第五個兒子。
18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj ŝi donis al li la nomon Isaĥar.
利亞說:「上帝給了我價值,因為我把使女給了我丈夫」,於是給他起名叫以薩迦。
19 Kaj Lea denove gravediĝis kaj naskis sesan filon al Jakob.
利亞又懷孕,給雅各生了第六個兒子。
20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn. Kaj ŝi donis al li la nomon Zebulun.
利亞說:「上帝賜我厚賞;我丈夫必與我同住,因我給他生了六個兒子」,於是給他起名西布倫。
21 Kaj poste ŝi naskis filinon, kaj ŝi donis al ŝi la nomon Dina.
後來又生了一個女兒,給她起名叫底拿。
22 Kaj Dio rememoris Raĥelon, kaj Dio elaŭdis ŝin kaj malŝlosis ŝian uteron.
上帝顧念拉結,應允了她,使她能生育。
23 Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Dio forprenis mian malhonoron.
拉結懷孕生子,說:「上帝除去了我的羞恥」,
24 Kaj ŝi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.
就給他起名叫約瑟,意思說:「願耶和華再增添我一個兒子。」
25 Kiam Raĥel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando.
拉結生約瑟之後,雅各對拉班說:「請打發我走,叫我回到我本鄉本土去。
26 Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; ĉar vi konas la servon, per kiu mi vin servis.
請你把我服事你所得的妻子和兒女給我,讓我走;我怎樣服事你,你都知道。」
27 Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi.
拉班對他說:「我若在你眼前蒙恩,請你仍與我同住,因為我已算定,耶和華賜福與我是為你的緣故」;
28 Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi ŝuldas al vi, kaj mi donos.
又說:「請你定你的工價,我就給你。」
29 Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia fariĝis via brutaro ĉe mi;
雅各對他說:「我怎樣服事你,你的牲畜在我手裏怎樣,是你知道的。
30 ĉar malmulte vi havis antaŭ mi, sed nun ĝi multe vastiĝis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaŭ por mia domo?
我未來之先,你所有的很少,現今卻發大眾多,耶和華隨我的腳步賜福與你。如今,我甚麼時候才為自己興家立業呢?」
31 Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn:
拉班說:「我當給你甚麼呢?」雅各說:「甚麼你也不必給我,只有一件事,你若應承,我便仍舊牧放你的羊群。
32 mi pasos hodiaŭ tra via tuta ŝafaro; apartigu el ĝi ĉiun ŝafon mikskoloran kaj makulitan kaj ĉiun bruton nigran inter la ŝafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco.
今天我要走遍你的羊群,把綿羊中凡有點的、有斑的,和黑色的,並山羊中凡有斑的、有點的,都挑出來;將來這一等的就算我的工價。
33 Kaj respondos por mi mia justeco en la morgaŭa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; ĉiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aŭ makulita, kaj ĉiu el la ŝafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel ŝtelita de mi.
以後你來查看我的工價,凡在我手裏的山羊不是有點有斑的,綿羊不是黑色的,那就算是我偷的;這樣便可證出我的公義來。」
34 Kaj Laban diris: Ĝi estu, kiel vi diris.
拉班說:「好啊!我情願照着你的話行。」
35 Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, ĉiujn, kiuj havis sur si iom da blankaĵo, kaj ĉiujn nigrajn ŝafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj.
當日,拉班把有紋的、有斑的公山羊,有點的、有斑的、有雜白紋的母山羊,並黑色的綿羊,都挑出來,交在他兒子們的手下,
36 Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob paŝtis la restintajn ŝafojn de Laban.
又使自己和雅各相離三天的路程。雅各就牧養拉班其餘的羊。
37 Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis.
雅各拿楊樹、杏樹、楓樹的嫩枝,將皮剝成白紋,使枝子露出白的來,
38 Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki, kaj ili gravediĝadis, kiam ili venadis trinki.
將剝了皮的枝子,對着羊群,插在飲羊的水溝裏和水槽裏,羊來喝的時候,牝牡配合。
39 Kaj la ŝafoj gravediĝis super la bastonoj, kaj ili naskis ŝafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn.
羊對着枝子配合,就生下有紋的、有點的、有斑的來。
40 Kaj la ŝafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizaĝojn de la brutoj kontraŭ la striitajn kaj kontraŭ la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban.
雅各把羊羔分出來,使拉班的羊與這有紋和黑色的羊相對,把自己的羊另放一處,不叫他和拉班的羊混雜。
41 Ĉiufoje, kiam pasiiĝis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaŭ la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiiĝu antaŭ la bastonoj;
到羊群肥壯配合的時候,雅各就把枝子插在水溝裏,使羊對着枝子配合。
42 sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj fariĝis apartenaĵo de Laban, kaj la fortaj fariĝis apartenaĵo de Jakob.
只是到羊瘦弱配合的時候就不插枝子。這樣,瘦弱的就歸拉班,肥壯的就歸雅各。
43 Kaj tiu homo fariĝis eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.
於是雅各極其發大,得了許多的羊群、僕婢、駱駝,和驢。

< Genezo 30 >