< Genezo 25 >

1 Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura.
亞伯拉罕又娶了一妻,名叫基土拉。
2 Kaj ŝi naskis al li Zimranon kaj Jokŝanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jiŝbakon kaj Ŝuaĥon.
基土拉給他生了心蘭、約珊、米但、米甸、伊施巴,和書亞。
3 Kaj de Jokŝan naskiĝis Ŝeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Aŝuridoj, Letuŝidoj, kaj Leumidoj.
約珊生了示巴和底但。底但的子孫是亞書利族、利都是族,和利烏米族。
4 Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj Ĥanoĥ kaj Abida kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura.
米甸的兒子是以法、以弗、哈諾、亞比大,和以勒大。這都是基土拉的子孫。
5 Kaj Abraham fordonis ĉion, kion li havis, al Isaak.
亞伯拉罕將一切所有的都給了以撒。
6 Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraŭ dum sia vivo, orienten, en landon orientan.
亞伯拉罕把財物分給他庶出的眾子,趁着自己還在世的時候打發他們離開他的兒子以撒,往東方去。
7 Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj.
亞伯拉罕一生的年日是一百七十五歲。
8 Kaj Abraham konsumiĝis kaj mortis en bona maljuneco, profundaĝa kaj sata de vivo, kaj li alkolektiĝis al sia popolo.
亞伯拉罕壽高年邁,氣絕而死,歸到他列祖那裏。
9 Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Iŝmael en la duobla kaverno, kiu troviĝas antaŭ Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Coĥar, la Ĥetido.
他兩個兒子以撒、以實瑪利把他埋葬在麥比拉洞裏。這洞在幔利前、赫人瑣轄的兒子以弗崙的田中,
10 Sur la kampo, kiun aĉetis Abraham de la filoj de Ĥet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara.
就是亞伯拉罕向赫人買的那塊田。亞伯拉罕和他妻子撒拉都葬在那裏。
11 Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak loĝis ĉe la puto de la Vivanto-Vidanto.
亞伯拉罕死了以後,上帝賜福給他的兒子以撒。以撒靠近庇耳‧拉海‧萊居住。
12 Kaj jen estas la generaciaro de Iŝmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham;
撒拉的使女埃及人夏甲給亞伯拉罕所生的兒子是以實瑪利。
13 kaj jen estas la nomoj de la filoj de Iŝmael, laŭ iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Iŝmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam
以實瑪利兒子們的名字,按着他們的家譜記在下面。以實瑪利的長子是尼拜約,又有基達、亞德別、米比衫、
14 kaj Miŝma kaj Duma kaj Masa,
米施瑪、度瑪、瑪撒、
15 Ĥadad kaj Tema, Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma.
哈大、提瑪、伊突、拿非施、基底瑪。
16 Tio estas la filoj de Iŝmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilaĝoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj.
這是以實瑪利眾子的名字,照着他們的村莊、營寨,作了十二族的族長。
17 Kaj la daŭro de la vivo de Iŝmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo.
以實瑪利享壽一百三十七歲,氣絕而死,歸到他列祖那裏。
18 Kaj ili loĝis de Ĥavila ĝis Ŝur, kiu estas antaŭ Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaŭ ĉiuj siaj fratoj li loĝis.
他子孫的住處在他眾弟兄東邊,從哈腓拉直到埃及前的書珥,正在亞述的道上。
19 Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskiĝis Isaak.
亞伯拉罕的兒子以撒的後代記在下面。亞伯拉罕生以撒。
20 Kaj Isaak havis la aĝon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano.
以撒娶利百加為妻的時候正四十歲。利百加是巴旦‧亞蘭地的亞蘭人彼土利的女兒,是亞蘭人拉班的妹子。
21 Kaj Isaak preĝis al la Eternulo pri sia edzino, ĉar ŝi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia preĝo, kaj lia edzino Rebeka gravediĝis.
以撒因他妻子不生育,就為她祈求耶和華;耶和華應允他的祈求,他的妻子利百加就懷了孕。
22 Kaj la infanoj interpuŝiĝis en ŝia interno, kaj ŝi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravediĝis? Kaj ŝi iris, por demandi la Eternulon.
孩子們在她腹中彼此相爭,她就說:「若是這樣,我為甚麼活着呢?」她就去求問耶和華。
23 Kaj la Eternulo diris al ŝi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartiĝos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.
耶和華對她說: 兩國在你腹內; 兩族要從你身上出來。 這族必強於那族; 將來大的要服事小的。
24 Kaj kiam venis la tempo, ke ŝi nasku, tiam montriĝis, ke ĝemeloj estas en ŝia ventro.
生產的日子到了,腹中果然是雙子。
25 Kaj la unua eliris ruĝa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav.
先產的身體發紅,渾身有毛,如同皮衣,他們就給他起名叫以掃。
26 Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la aĝon de sesdek jaroj, kiam ili naskiĝis.
隨後又生了以掃的兄弟,手抓住以掃的腳跟,因此給他起名叫雅各。利百加生下兩個兒子的時候,以撒年正六十歲。
27 Kaj la knaboj grandiĝis; kaj Esav fariĝis lerta ĉasisto, kampisto, kaj Jakob fariĝis homo kvieta, sidanta en la tendo.
兩個孩子漸漸長大,以掃善於打獵,常在田野;雅各為人安靜,常住在帳棚裏。
28 Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon.
以撒愛以掃,因為常吃他的野味;利百加卻愛雅各。
29 Kaj Jakob kuiris kuiraĵon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca.
有一天,雅各熬湯,以掃從田野回來累昏了。
30 Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi manĝi de ĉi tiu ruĝa kuiraĵo, ĉar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom.
以掃對雅各說:「我累昏了,求你把這紅湯給我喝。」因此以掃又叫以東。
31 Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaŭ vian unuenaskitecon.
雅各說:「你今日把長子的名分賣給我吧。」
32 Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon?
以掃說:「我將要死,這長子的名分於我有甚麼益處呢?」
33 Kaj Jakob diris: Ĵuru al mi hodiaŭ; kaj tiu ĵuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob.
雅各說:「你今日對我起誓吧。」以掃就對他起了誓,把長子的名分賣給雅各。
34 Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuiraĵon el lentoj, kaj li manĝis kaj trinkis, kaj leviĝis kaj foriris. Kaj Esav malŝatis la unuenaskitecon.
於是雅各將餅和紅豆湯給了以掃,以掃吃了喝了,便起來走了。這就是以掃輕看了他長子的名分。

< Genezo 25 >