< Genezo 10 >

1 Jen estas la generaciaro de la filoj de Noa: Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. Kaj naskiĝis al ili filoj post la diluvo.
Dit is de geslachtslijst van de zonen van Noë: van Sem, Cham en Jáfet; want hun werden na de zondvloed zonen geboren.
2 La filoj de Jafet: Gomer kaj Magog kaj Madaj kaj Javan kaj Tubal kaj Meŝeĥ kaj Tiras.
De zonen van Jáfet zijn Gómer, Magog, Madai, Jawan, Toebal, Mésjek en Tiras.
3 Kaj la filoj de Gomer: Aŝkenaz kaj Rifat kaj Togarma.
De zonen van Gómer: Asjkenaz, Rifat en Togarma.
4 Kaj la filoj de Javan: Eliŝa kaj Tarŝiŝ, Kitim kaj Dodanim.
De zonen van Jawan: Elisja, Tarsjisj, de Kittiërs en de Rodiërs;
5 De ĉi tiuj dissemiĝis la insuloj da popoloj en siaj landoj, ĉiu laŭ sia lingvo, laŭ siaj gentoj kaj nacioj.
dezen hebben zich over de kustlanden der volken verdeeld. Dit zijn de zonen van Jáfet volgens hun landen, elk naar zijn taal, zijn stam en zijn volk.
6 Kaj la filoj de Ĥam: Kuŝ kaj Micraim kaj Put kaj Kanaan.
De zonen van Cham zijn Koesj, Egypte, Poet en Kanaän.
7 Kaj la filoj de Kuŝ: Seba kaj Ĥavila kaj Sabta kaj Raama kaj Sabteĥa; kaj la filoj de Raama; Ŝeba kaj Dedan.
De zonen van Koesj zijn Seba, Chawila, Sabta, Rama en Sabteka. De zonen van Rama zijn Sjeba en Dedan.
8 Kaj Kuŝ naskigis Nimrodon, kiu komencis esti potenca sur la tero.
Koesj verwekte ook Nimrod. Deze begon machtig te worden op aarde;
9 Li estis potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo; tial oni diras: Kiel Nimrod, potenca ĉasisto antaŭ la Eternulo.
hij was een geweldig jager voor Jahweh. Daarom zegt men "Een geweldig jager voor Jahweh als Nimrod".
10 Kaj la komenco de lia regno estis Babel kaj Ereĥ kaj Akad kaj Kalne en la lando Ŝinar.
Aanvankelijk heerste hij over Babel, Erek, Akkad en Kalne, in het land Sjinar;
11 El ĉi tiu lando li eliris en Asirion kaj konstruis la urbojn Nineve kaj Reĥobot kaj Kalaĥ,
maar van dat land rukte hij naar Assjoer op, waar hij Ninive bouwde, Rechobot-Ir en Kálach,
12 kaj Resen inter Nineve kaj Kalaĥ (ĝi estis la granda urbo).
en Résen tussen Ninive en Kálach; dit is de grote stad.
13 Kaj Micraim naskigis la Ludidojn kaj la Anamidojn kaj la Lehabidojn kaj la Naftuĥidojn
Egypte bracht de Loedieten voort, de Anamieten, de Lehabieten en de Naftoechieten,
14 kaj la Patrusidojn kaj la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj) kaj la Kaftoridojn.
de Patroesieten en de Kasloechieten, waar de Filistijnen en de Kaftorieten uit voortgekomen zijn.
15 Kaj de Kanaan naskiĝis Cidon, lia unuenaskito, kaj Ĥet,
Kanaän verwekte Sidon, zijn eerstgeborene, en Chet;
16 kaj la Jebusidoj kaj la Amoridoj kaj la Girgaŝidoj
verder de Jeboesieten, Amorieten en de Girgasjieten,
17 kaj la Ĥividoj kaj la Arkidoj kaj la Sinidoj
de Chiwwieten, Arkieten en Sinieten,
18 kaj la Arvadidoj kaj la Cemaridoj kaj la Ĥamatidoj; kaj poste la gentoj Kanaanaj disiĝis.
de Arwadieten, Semarieten en Chamatieten. Later werden de stammen der Kanaänieten verspreid,
19 Kaj la limoj de la Kanaanidoj estis de Cidon ĝis Gerar kaj Gaza, ĝis Sodom kaj Gomora, Adma kaj Ceboim ĝis Laŝa.
zodat het gebied der Kanaänieten zich uitstrekte van Sidon af in de richting van Gerar tot Gaza toe, en in de richting van Sodoma, Gomorra, Adma en Seboim tot Lésja toe.
20 Tio estas la filoj de Ĥam laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj kaj nacioj.
Dit zijn de zonen van Cham volgens hun stammen en talen, naar hun landen en volken.
21 Naskiĝis infanoj ankaŭ al Ŝem, la patro de ĉiuj Eberidoj, pli maljuna frato de Jafet.
Ook Sem, den stamvader van de zonen van Eber en oudsten broer van Jáfet, werden kinderen geboren.
22 La filoj de Ŝem: Elam kaj Aŝur kaj Arpaĥŝad kaj Lud kaj Aram.
De zonen van Sem zijn Elam, Assjoer, Arpaksad, Loed en Aram.
23 Kaj la filoj de Aram: Uc kaj Ĥul kaj Geter kaj Maŝ.
De zonen van Aram zijn Oes, Choel, Géter en Masj.
24 Kaj al Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, kaj al Ŝelaĥ naskiĝis Eber.
Arpaksad verwekte Sála, en Sála weer Eber.
25 Kaj al Eber naskiĝis du filoj: la nomo de unu estis Peleg, ĉar dum lia vivo dividiĝis la tero; kaj la nomo de lia frato estis Joktan.
Eber had twee zonen; de eerste heette Páleg, omdat in zijn tijd de aarde verdeeld werd; zijn broer heette Joktan.
26 Kaj al Joktan naskiĝis Almodad kaj Ŝelef kaj Ĥacarmavet kaj Jeraĥ
Joktan verwekte Almodad en Sjélef, Chasarmáwet en Jérach,
27 kaj Hadoram kaj Uzal kaj Dikla
Hadoram, Oezal en Dikla,
28 kaj Obal kaj Abimael kaj Ŝeba
Obal, Abimaël, Sjeba,
29 kaj Ofir kaj Ĥavila kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis filoj de Joktan.
Ofir, Chawila en Jobab: allen zonen van Joktan.
30 Kaj ilia loĝloko estis de Meŝa ĝis Sefar, la orienta monto.
Zij woonden van Mesja af in de richting van Sefar, een gebergte in het oosten.
31 Tio estas la filoj de Ŝem laŭ siaj gentoj kaj lingvoj, en siaj landoj, laŭ siaj nacioj.
Dit zijn de zonen van Sem volgens hun stammen en talen, naar hun landen en volken.
32 Tio estas la gentoj de la filoj de Noa, laŭ siaj generacioj, en siaj nacioj; kaj de ili disiĝis la popoloj sur la tero post la diluvo.
Dit zijn dan de geslachten van de zonen van Noë naar hun stammen en volken; uit hen zijn de volken voortgekomen, die zich na de zondvloed over de aarde hebben verspreid.

< Genezo 10 >