< Ezra 6 >

1 Tiam la reĝo Dario ordonis, ke oni serĉu en la domo de dokumentoj, kie la trezoroj estis deponitaj, en Babel.
آنگاه داریوش پادشاه فرمان داد که در کتابخانهٔ بابِل، که اسناد در آنجا نگهداری می‌شد، به تحقیق بپردازند.
2 Kaj oni trovis en Aĥmeta, la reĝa kastelo en la Meda lando, unu skribrulaĵon, en kiu estis skribita la sekvanta pormemoraĵo:
سرانجام در کاخ اکباتان که در سرزمین مادهاست طوماری پیدا کردند که روی آن چنین نوشته شده بود:
3 En la unua jaro de la reĝo Ciro, la reĝo Ciro donis ordonon: Pri la domo de Dio en Jerusalem, estu konstruata domo, loko, kie oni alportas oferojn, kaj fortikaj fundamentoj por ĝi estu starigitaj; la alto de la domo estu sesdek ulnoj, ĝia larĝo estu sesdek ulnoj.
«در سال اول سلطنت کوروش پادشاه، در مورد خانۀ خدا در اورشلیم، این فرمان از طرف پادشاه صادر شد: خانهٔ خدا که محل تقدیم قربانیهاست، دوباره ساخته شود. عرض و بلندی خانه، هر یک شصت ذراع باشد.
4 Da vicoj el grandaj ŝtonoj estu tri, kaj unu vico el ligno; la elspezoj estu donataj el la reĝa domo.
دیوار آن از سه ردیف سنگ بزرگ و یک ردیف چوب روی آن، ساخته شود. تمام هزینه آن از خزانهٔ پادشاه پرداخت شود.
5 Ankaŭ la vazojn de la domo de Dio, orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en Babelon, oni redonu, kaj ili iru en la templon de Jerusalem sur sian lokon kaj estu lokitaj en la domo de Dio.
ظروف طلا و نقره‌ای که نِبوکَدنِصَّر از خانهٔ خدا گرفته و به بابِل آورده بود، دوباره به اورشلیم بازگردانیده و مثل سابق، در خانۀ خدا گذاشته شود.
6 Tial Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, la Afarseĥanoj, kiuj estas en la transrivera regiono, foriĝu de tie;
پس داریوش پادشاه این فرمان را صادر کرد: «پس اکنون ای تَتِنایی استاندار، شِتَربوزِنای و سایر مقامات غرب رود فرات که همدستان ایشانید، از آنجا دور شوید.
7 permesu al ili labori ĉe la domo de Dio; la regionestro de Judujo kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruu tiun domon de Dio sur ĝia loko.
بگذارید خانهٔ خدا دوباره در جای سابقش ساخته شود و مزاحم فرماندار یهودا و سران قوم یهود که دست اندر کار ساختن خانهٔ خدا هستند، نشوید.
8 Kaj de mi estas donata ordono pri tio, kio devas esti farata al la plejaĝuloj de la Judoj por la konstruado de tiu domo: el la apartenaĵo de la reĝo, el la transriveraj impostoj oni tuj donu la elspezojn al tiuj homoj, por ke la laborado ne haltu.
بلکه برای پیشرفت کار بی‌درنگ تمام مخارج ساختمانی را از خزانهٔ سلطنتی، از مالیاتی که در طرف غرب رود فرات جمع‌آوری می‌شود، بپردازید.
9 Kaj tiom estos necese da bovoj, ŝafoj, aŭ ŝafidoj por bruloferoj por Dio de la ĉielo, da tritiko, salo, vino, oleo, kiel diros la pastroj en Jerusalem, oni donadu al ili ĉiutage sen halto,
هر روز، طبق درخواست کاهنانی که در اورشلیم هستند به ایشان گندم، شراب، نمک، روغن زیتون و نیز گاو و قوچ و بره بدهید تا قربانیهایی که مورد پسند خدای آسمانی است، تقدیم نمایند و برای سلامتی پادشاه و پسرانش دعا کنند.
10 por ke ili alportadu agrablodoran oferon al la Dio de la ĉielo, kaj por ke ili preĝu pri la vivo de la reĝo kaj de liaj infanoj.
11 De mi estas donata la ordono, ke se iu homo ŝanĝos ĉi tiun decidon, oni elprenu trabon el lia domo, kaj li estu levita kaj alnajlita al ĝi, kaj lia domo pro tio estu ruinigita.
هر که این فرمان مرا تغییر دهد، چوبه داری از تیرهای سقف خانه‌اش درست شود و بر آن به دار کشیده شود و خانه‌اش به زباله‌دان تبدیل گردد.
12 Kaj Dio, kiu loĝigis tie Sian nomon, faligu ĉiun reĝon kaj popolon, kiu etendus sian manon, por ŝanĝi ĉi tion, por fari ion malutilan al tiu domo de Dio en Jerusalem. Mi, Dario, donis la ordonon; ĝi estu tuj plenumita.
هر پادشاه و هر قومی که این فرمان را تغییر دهد و خانهٔ خدا را خراب کند، آن خدایی که شهر اورشلیم را برای محل خانهٔ خود انتخاب کرده است، او را از بین ببرد. من، داریوش پادشاه، این فرمان را صادر کردم، پس بدون تأخیر اجرا شود.
13 Tiam Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj komencis tuj agadi konforme al tio, kion ordonis la reĝo Dario.
تَتِنایی استاندار، شِتَربوزِنای و همدستانش فوری فرمان پادشاه را اجرا کردند.»
14 Kaj la plejaĝuloj de la Judoj konstruis kun sukceso, konforme al la profetado de Ĥagaj, la profeto, kaj de Zeĥarja, filo de Ido. Kaj ili konstruis kaj finis laŭ la volo de Dio de Izrael, kaj laŭ la volo de Ciro, de Dario, kaj de Artaĥŝaŝt, reĝoj de Persujo.
پس سران قوم یهود به بازسازی خانهٔ خدا مشغول شدند و در اثر پیامهای تشویق‌آمیز حَجَّی و زکریای نبی کار را پیش بردند و سرانجام خانهٔ خدا مطابق دستور خدای اسرائیل و فرمان کوروش و داریوش و اردشیر، پادشاهان پارس، ساخته شد.
15 Kaj oni finis la domon en la tria tago de la monato Adar, en la sesa jaro de reĝado de la reĝo Dario.
به این ترتیب کار بازسازی خانهٔ خدا در روز سوم ماه اَدار از سال ششم سلطنت داریوش پادشاه، تکمیل گردید.
16 Kaj la Izraelidoj, la pastroj, la Levidoj, kaj la aliaj revenintoj el la kaptiteco faris kun ĝojo la sanktigon de tiu domo de Dio.
در این هنگام کاهنان، لاویان و تمام کسانی که از اسیری بازگشته بودند با شادی خانهٔ خدا را تبرک نمودند.
17 Kaj oni alportis ĉe la sanktigo de tiu domo de Dio: cent bovojn, ducent ŝafojn, kvarcent ŝafidojn, kaj dek du pekoferajn kaprojn pro la tuta Izrael, laŭ la nombro de la triboj de Izrael.
برای تبرک خانهٔ خدا، صد گاو، دویست قوچ، و چهارصد بره قربانی شد. دوازده بز نر نیز برای کفارهٔ گناهان دوازده قبیلهٔ اسرائیل قربانی گردید.
18 Kaj oni starigis la pastrojn laŭ iliaj ordoj, kaj la Levidojn laŭ iliaj vicoj, por la servado al Dio en Jerusalem, kiel estas preskribite en la libro de Moseo.
سپس کاهنان و لاویان را سر خدمت خود در خانهٔ خدا در اورشلیم قرار دادند تا طبق دستورهای شریعت موسی به کار مشغول شوند.
19 Kaj la revenintoj el la kaptiteco faris Paskon en la dek-kvara tago de la unua monato.
یهودیانی که از اسارت بازگشته بودند، در روز چهاردهم ماه اول سال، عید پِسَح را جشن گرفتند.
20 Ĉar la pastroj kaj la Levidoj purigis sin ĉiuj kiel unu homo; kaj ili buĉis Paskajn ŝafidojn por ĉiuj revenintoj el la kaptiteco, por siaj fratoj, la pastroj, kaj por si.
تمام کاهنان و لاویان خود را برای این عید تطهیر کردند و لاویان بره‌های عید پِسَح را برای تمام قوم، کاهنان و خودشان ذبح کردند.
21 Kaj manĝis la Izraelidoj, kiuj revenis el la kaptiteco, kaj ĉiuj, kiuj apartigis sin de la malpureco de la nacioj de la tero, por turni sin al la Eternulo, Dio de Izrael.
پس یهودیانی که از اسارت بازگشته بودند همراه با کسانی که از اعمال قبیح قومهای بت‌پرست دست کشیده بودند تا خداوند، خدای اسرائیل را عبادت کنند، قربانی عید پِسَح را خوردند.
22 Kaj ili en ĝojo solenis la feston de macoj dum sep tagoj; ĉar la Eternulo ĝojigis ilin, kaj turnis al ili la koron de la reĝo de Asirio, por ke li fortigu iliajn manojn ĉe la laborado koncerne la domon de Dio, la Dio de Izrael.
آنها عید نان فطیر را هفت روز با شادی جشن گرفتند، زیرا خداوند، پادشاه آشور را بر آن داشت تا در ساختن خانهٔ خدای حقیقی که خدای اسرائیل باشد، به ایشان کمک کند.

< Ezra 6 >