< Ezra 5 >
1 Kaj la profetoj, Ĥagaj, la profeto, kaj Zeĥarja, filo de Ido, profetis pri la Judoj, kiuj estis en Judujo kaj Jerusalem, en la nomo de Dio de Izrael.
Sai annabi Haggai, da annabi Zakariya zuriyar Iddo, suka yi wa Yahudawa a Yahuda da Urushalima annabci a cikin sunan Allah na Isra’ila wanda yake da mulki a kansu.
2 Tiam leviĝis Zerubabel, filo de Ŝealtiel, kaj Jeŝua, filo de Jocadak, kaj komencis konstrui la domon de Dio en Jerusalem, kaj kun ili estis la profetoj de Dio, kiuj fortigadis ilin.
Sa’an nan Zerubbabel ɗan Sheyaltiyel da Yeshuwa ɗan Yozadak suka yi shiri suka kama aikin sāke gina gidan Allah a Urushalima. Annabawan Allah kuwa suna tare da su, suna taimakonsu.
3 En tiu tempo venis al ili Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kaj iliaj kunuloj, kaj tiele diris al ili: Kiu permesis al vi konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn?
A wannan lokaci, Tattenai gwamnan Kewayen Kogin Yuferites, da Shetar-Bozenai da abokansu suka je wurinsu suka tambaye su cewa, “Wa ya ba ku iko ku sāke gina wannan haikali har ku gyara katangar?”
4 Tiam ni diris al ili, kiaj estis la nomoj de tiuj homoj, kiuj konstruis tiun konstruaĵon.
Suka kuma tambaye su “Ina sunayen waɗanda suke wannan gini?”
5 Sed la okulo de ilia Dio estis super la plejaĝuloj de la Judoj, kaj ili ne estis malhelpataj, ĝis la afero estis raportita al Dario kaj ĝis revenis decido pri tio.
Amma Allah yana tsaron dattawan Yahudawa, saboda haka ba a hana su aikin ba har sai rahoto ya kai wurin Dariyus aka kuma sami amsarsa a rubuce tukuna.
6 Jen estas la enhavo de la letero, kiun sendis Tatnaj, la estro de la transrivera regiono, kaj Ŝetar-Boznaj, kun siaj kunuloj la Afarseĥanoj, kiuj estis en la transrivera regiono, al la reĝo Dario;
Ga wasiƙar da Tattenai, gwamnan Kewayen Kogin Yuferites, da Shetar-Bozenai da abokansu masu riƙe da muƙamai a Kewayen Kogin Yuferites suka aika wa Sarki Dariyus.
7 la raporto, kiun ili sendis al li, havis la sekvantan tekston: Al la reĝo Dario plenan pacon.
Ga rahoton da suka aika masa. Zuwa ga Sarki Dariyus. Gaisuwa da fatan alheri.
8 Estu sciate al la reĝo, ke ni iris en la Judan landon, al la domo de la granda Dio; ĝi estas konstruata el grandaj ŝtonoj, kaj trabojn oni enmetas en la murojn, kaj la laboro estas farata vigle kaj sukcesas en iliaj manoj.
Ya kamata sarki yă sani cewa mun je yankin Yahuda, zuwa gidan Allah mai girma. Muka ga mutanen suna ginin haikalin da manyan duwatsu, suna sa katakai a bangon. Ana aikin da ƙwazo, aikin kuma yana cin gaba sosai, suna kuma lura da shi.
9 Tiam ni demandis tiujn plenaĝulojn, kaj diris al ili: Kiu donis al vi la permeson konstrui ĉi tiun domon kaj starigi ĉi tiujn murojn?
Mun tambayi dattawan muka ce musu, “Wa ya ba ku iko ku sāke gina wannan haikali, ku kuma sāke gyara katangarsa?”
10 Kaj krom tio ni demandis pri iliaj nomoj, por raporti al vi, kaj skribi la nomojn de tiuj homoj, kiuj estas iliaj ĉefoj.
Muka kuma tambaye su sunayensu don mu rubuta mu sanar da kai waɗanda suke shugabanninsu.
11 Per la sekvantaj vortoj ili respondis al ni kaj diris: Ni estas servantoj de Dio de la ĉielo kaj de la tero, kaj ni konstruas la domon, kiu estis konstruita antaŭ multe da jaroj, kaj granda reĝo de Izrael konstruis ĝin kaj finis ĝin.
Wannan ita ce amsar da suka ba mu. “Mu bayin Allah na sama da ƙasa ne, muna sāke gina haikalin da aka gina tun shekaru da yawa da suka wuce, da wani babban sarkin Isra’ila ya gina ya kuma gama.
12 Sed kiam niaj patroj kolerigis Dion de la ĉielo, Li transdonis ilin en la manon de Nebukadnecar, reĝo de Babel, la Ĥaldeo; kaj tiun domon li detruis, kaj la popolon li transloĝigis en Babelon.
Amma domin kakanninmu sun ɓata wa Allah na sama rai, sai ya bari suka fāɗa cikin hannun Nebukadnezzar mutumin Kaldiya, sarkin Babilon, wanda ya rushe wannan haikali, ya kuma kwashe mutane zuwa Babilon.
13 Sed en la unua jaro de Ciro, reĝo de Babel, la reĝo Ciro donis permeson rekonstrui ĉi tiun domon de Dio.
“Duk da haka, a shekara ta farko ta mulkin Sairus sarkin Babilon, Sarki Sairus ya ba da umarni cewa a sāke gina wannan gidan Allah.
14 Eĉ la vazojn de la domo de Dio, la orajn kaj arĝentajn, kiujn Nebukadnecar elportis el la templo de Jerusalem kaj forportis en la templon de Babel, ilin la reĝo Ciro elportis el la templo de Babel, kaj oni transdonis ilin al Ŝeŝbacar, kiun li starigis kiel regionestron;
Ya kuma kwashe kwanonin zinariya da azurfa na gidan Allah daga haikalin Babilon waɗanda Nebukadnezzar ya kwasa daga haikali a Urushalima. Sa’an nan sarki Sairus ya ba wa wani mutum mai suna Sheshbazzar umarni wanda ya sa ya zama gwamna,
15 kaj li diris al li: Prenu ĉi tiujn vazojn, iru, kaj forportu ilin en la templon de Jerusalem, kaj la domo de Dio estu konstruata sur sia loko.
ya ce masa, ‘Ka kwashe kayan nan ka je ka zuba su a cikin haikalin Allah a Urushalima. Ka kuma sāke gina gidan Allah a wurin da yake a dā.’
16 Tiam venis tiu Ŝeŝbacar kaj metis la fundamenton por la domo de Dio en Jerusalem; kaj de tiu tempo ĝis nun ĝi estas konstruata, kaj ĝi ankoraŭ ne estas finita.
“Saboda haka Sheshbazzar ya so ya aza harsashin gina gidan Allah a Urushalima. Tun daga wancan lokaci har zuwa yau ana kan gina shi amma ba a gama ba.”
17 Tial, se plaĉas al la reĝo, oni serĉu en la domo de la reĝaj trezoroj tie en Babel, ĉu efektive la reĝo Ciro donis permeson konstrui ĉi tiun domon de Dio en Jerusalem; kaj la volon de la reĝo pri tio oni sendu al ni.
Yanzu in sarki yana so, bari a duba cikin littattafan tarihi na sarakuna na Babilon a gani ko lalle sarki Sairus ya ba da umarni a sāke gina gidan Allah a Urushalima. Bari sarki yă aiko mana da abin da ya gani game da wannan abu.